Taksio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: en:Taxi (transport)
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: en:Taxicab
Linio 28: Linio 28:
[[de:Taxi]]
[[de:Taxi]]
[[el:Ταξί]]
[[el:Ταξί]]
[[en:Taxi (transport)]]
[[en:Taxicab]]
[[es:Taxi]]
[[es:Taxi]]
[[fi:Taksi]]
[[fi:Taksi]]

Kiel registrite je 13:45, 12 jun. 2008

Taksio estas kutime malgranda aŭtomobilo (en kelkaj landoj ankaŭ motorciklo, aŭ alia venturilo), kiu estas destinita por veturigi pasaĝerojn.

Taksio diferenciĝas de aliaj aŭtomobiloj ĉefe per maniero de uzado.

Taksio apartenas al taksia firmao aŭ individua entreprenisto. En taksio estas stiristo, dungita per tiu firmao, aŭ aŭtonoma entreprenisto. Tiu, kiu volas ĝin uzi, mendas taksion, iras al taksihaltejo, aŭ simple haltigas ĝin sur strato. Poste la uzanto diras, kien ĝi volas veturi kaj taksio veturigas ĝin al tiu loko. En multaj landoj, pli ol unu homo povas vojaĝi samtempe al malsamaj celoj, en aliaj nur unu homo, aŭ homgrupo vojaĝas vice. En multaj lokoj, la taksioj havas taksimetrilon, kiu montras la kostojn.

Antaŭ aŭ post la veturo la uzanto pagas al la stiristo por la veturo.

Taksio kaj speciala signo sur ĝia tegmento, kiu distingas taksion de aliaj aŭtomobiloj.

Por taksio estu pli facile distingebla de aliaj aŭtomobiloj, ĝi kutime havas specialan signon sur sia tegmento - nigraj kvadratetoj sur flava aŭ oranĝkolora fono, aŭ simple la vorto "taksio" en nacia lingvo.

Flava taksio.

En multaj urboj, oni uzas ankaŭ specialan koloron (ĝenerale flavan), por distingi ilin de aliaj veturiloj.