Berna Oberlando: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 11: | Linio 11: | ||
[[Kategorio:Kantono Berno]] |
[[Kategorio:Kantono Berno]] |
||
[[Kategorio:Geografio de Svislando]] |
[[Kategorio:Geografio de Svislando]] |
||
[[Kategorio:Alpoj]] |
|||
[[de:Berner Oberland]] |
[[de:Berner Oberland]] |
Kiel registrite je 19:05, 14 jun. 2008
Berna Oberlando (en la germana lingvo Berner Oberland) estas la regiono de la pli alte super marnivelo situantaj regionoj de la Kantono Berno, nome la regiono ĉirkaŭ la Lago de Thun kaj la Lago de Brienz kun la Bernaj Alpoj. Berna Oberlando allogas ĉiujare multnombrajn turistojn en la tuta mondo. En ĝia koro situas Interlaken kaj la fama monttriopo Eiger, Mönch kaj Jungfraŭ, kiuj apartenas al la regiono Jungfraŭ-Aleĉ-Bieĉhorno, kiu estas ek de 2001 Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
Historio
La regiono akiris sian nomon nur en la jaro 1798 kiam post la Helveta Revolucio de Napoleono estis kreiita la Kantono Oberlando kun ĉefurbo Thun. En la jaro 1803 per la Mediacia Akto de Napoleono la Kantono Oberlando estis reunuigita kun la Kantono Berno. La sento de kunaparteneco de la oberlandanoj tamen restis kaj la nomo de la regiono konserviĝis.