Cassino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fi:Cassino
Linio 47: Linio 47:
[[de:Cassino (Latium)]]
[[de:Cassino (Latium)]]
[[en:Cassino (FR)]]
[[en:Cassino (FR)]]
[[fi:Cassino]]
[[fr:Cassino]]
[[fr:Cassino]]
[[it:Cassino]]
[[it:Cassino]]

Kiel registrite je 03:46, 17 jun. 2008

Cassino
Dosiero:Cassino-Stemma.png
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Latio (2005)
Provinco FR Frozinono (2005)
Geografia situo 41° 30′ N, 13° 50′ O (mapo)41.513.833333333333Koordinatoj: 41° 30′ N, 13° 50′ O (mapo)
Alto super marnivelo 40 m
Areo 82 (2005) km²
Loĝantaro 35 092 (2023)
Loĝdenso 421 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Cervaro, Pignataro Interamna, Rocca d'Evandro (CE), San Vittore del Lazio, Sant'Apollinare, Sant'Elia Fiumerapido, Terelle, Villa Santa Lucia (2005)
Patrono San Germano
Festa tago 30-a de oktobro (2005)
Poŝtkodo 03043
Imposta kodo C034
Kodo laŭ ISTAT 060019
Telefona prefikso 0776
Retpaĝo http://www.comune.cassino.fr.it/
Loko en mapo
vdr

Cassino estas urbo en Italio origine konata kiel Casinum kaj ĝi estis konsiderata ĉiam kiel sankta loko.

La urbo troviĝas proksimume 120 km de Romo direkte al Napolo. Ĉi tie vivas proksimume 33.000 loĝantoj. Du cent jaroj antaŭ Kristo havis en la urbo sian vilaon ankaŭ romia imperiestro Marko Aŭrelio Antonio.

Mondfama estas monaĥejo Monte Cassino troviĝanta sur pinto de monto proksimume 520 m super la urbo Cassino, kiun fondis en la jaro 529 sankta Benedikto. Samtempe li ĉi tie fondis monaĥejan ordenon de benediktanoj. En prekristanaj tempoj ĉi tie staradis templo de dio Apolono. La monaĥejo fariĝis signifa centrejo de klereco, kulturo kaj arto kun ampleksa biblioteko kaj raraj kolektaĵoj. Komence de la dua mondmilito la kolektejoj estis forveturigitaj kaj kaŝitaj en Vatikano. Pro sia signifa strategia situo super kuniglinio ĝis Romo estis la monaĥejo okupita de germanoj, kaj armeoj de aliancanoj - usonanoj, britoj eĉ kun el landoj de Commonwelth, sed ankaŭ polaj kaj brazilaj soldatoj konkeris poziciojn de la germanoj ekde duono de majo de 1944. La monaĥejo, en kiu serĉis kaŝejon multe da fuĝintoj el vicoj de civila loĝantaro, estis tute detruita, temis pri la 5-a plej granda batalo de la dua mondmilito, dum kiu falis pli ol 100.000 soldatoj. La monaĥejo estis denove renovigita en la jaro 1952. Organizo de Unuiĝintaj Nacioj donis al la urbo Cassino honoran titolon La urbo de paco.