Ariwara no Narihira: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto aldono de: es:Ariwara no Narihira, uk:Арівара но Наріхіра |
e roboto aldono de: fr:Ariwara no Narihira |
||
Linio 12: | Linio 12: | ||
[[en:Ariwara no Narihira]] |
[[en:Ariwara no Narihira]] |
||
[[es:Ariwara no Narihira]] |
[[es:Ariwara no Narihira]] |
||
[[fr:Ariwara no Narihira]] |
|||
[[hu:Arivara no Narihira]] |
[[hu:Arivara no Narihira]] |
||
[[it:Ariwara no Narihira]] |
[[it:Ariwara no Narihira]] |
Kiel registrite je 16:28, 17 jun. 2008
Ariwara (no) NARIHIRA (japane 在原業平, ĉirkaŭ 825 ĝis 880) estis japana poeto kaj kortegano de la frua Heian-epoko. Narihira estis la pranepo de la imperatoro kaj filio de princo. Li estas tre probable la aŭtoro kaj la heroo de la kortega eposo Ise monogatari (ĉirkaŭ 980). Ĝi rakontas la legendajn travivaĵojn de anonima viro. Liatempe li estis konsiderita la plej bona kaj sperta verkisto de la unua imperia antologio Kokinŝu (905, Kantoj el la olda kaj nuna tempo).
Kvankam li estis el alta deveno aristokrata, lia politika vivo, precipe sub la regado de la imperiestro Montuko, ne estas vere rimarkinda. Li okupis kortegan oficon sen avancado. Kiel kaŭzo pro tio estas konsiderataj amaferojn kun klase superaj kortegaj damoj. Ili estas menciitaj ene de la Ise monogatari.
Lia vivo, lia postmorta gloro kaj lia verko inspiris longtempe la japanan literaturon kaj donis ankaŭ impulson por la figuro de la Genĵi, la ideala kortegano en la verko de Murasaki Shikibu.