Membronombroj de UEA: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Superrigardo: Aldonetoj
Linio 3: Linio 3:
==Superrigardo==
==Superrigardo==


Entute, la nombro de Individuaj Membroj (IM) estis kutime inter sesmil kaj okmil, kun pinto en la 1920aj jaroj (preskaŭ dekmil) kaj malpintoj post la du mondmilitoj. Fakte, Hodler origine planis la organizon pensante pri multe pli da homoj, por realigo de la praktikaj servoj. Depost 1991, kiam estis portempa maksimumo de 8.071, sekvis malkresko.<ref>Kp. la ĉi-suban grafikaĵon kaj tiun pri Individuaj Membroj 1979 - 2004 ĉe [http://www.liberafolio.org/2005/UEA/ueamembraro2005 Libera Folio].</ref>
Entute, la nombro de Individuaj Membroj (IM) estis kutime inter sesmil kaj okmil, kun pinto en la 1920aj jaroj (preskaŭ dekmil) kaj malpintoj post la du mondmilitoj. Fakte, Hodler origine planis la organizon pensante pri multe pli da homoj, por realigo de la praktikaj servoj. Depost 1991, kiam estis portempa maksimumo de 8.071, sekvis malkresko.<ref>Kp. la ĉi-suban grafikaĵon kaj tiun pri Individuaj Membroj 1979 - 2007 ĉe [http://www.liberafolio.org/2008/ueamembroj2007 Libera Folio].</ref>


Rilate al la nombroj de Aligitaj Membroj (AM) necesas konscii, ke ili ne estas bone kompareblaj inter grandaj kaj malgrandaj landoj: Laŭ informoj el la Centra Oficejo de UEA la malgrandaj Landaj Asocioj kutimas depreni el siaj membrolistoj la nomojn de la Individuaj Membroj de UEA kaj anoncas al la Centra Oficejo nur la reduktitan nombron. La grandaj Landaj Asocioj ofte konsideras tiun laboron tro temporaba kaj tial anoncas ĉiujn siajn membrojn kiel Aligitaj Membroj; en tiuj kazoj la sumo de AM kaj IM estas sumo de membrecoj, sed ne de membroj - do iom tro alta.
Rilate al la nombroj de Aligitaj Membroj (AM) necesas konscii, ke ili ne estas bone kompareblaj inter grandaj kaj malgrandaj landoj: Laŭ informoj el la Centra Oficejo de UEA la malgrandaj Landaj Asocioj kutimas depreni el siaj membrolistoj la nomojn de la Individuaj Membroj de UEA kaj anoncas al la Centra Oficejo nur la reduktitan nombron. La grandaj Landaj Asocioj ofte konsideras tiun laboron tro temporaba kaj tial anoncas ĉiujn siajn membrojn kiel Aligitaj Membroj; en tiuj kazoj la sumo de AM kaj IM estas sumo de membrecoj, sed ne de membroj - do iom tro alta.

Kiel registrite je 09:57, 18 jun. 2008

La membronombroj de UEA estas por multaj esperantistoj signo de la bonstato de UEA kaj krome por la tuta Esperanto-movado, kvankam nur unu signo inter aliaj.

Superrigardo

Entute, la nombro de Individuaj Membroj (IM) estis kutime inter sesmil kaj okmil, kun pinto en la 1920aj jaroj (preskaŭ dekmil) kaj malpintoj post la du mondmilitoj. Fakte, Hodler origine planis la organizon pensante pri multe pli da homoj, por realigo de la praktikaj servoj. Depost 1991, kiam estis portempa maksimumo de 8.071, sekvis malkresko.[1]

Rilate al la nombroj de Aligitaj Membroj (AM) necesas konscii, ke ili ne estas bone kompareblaj inter grandaj kaj malgrandaj landoj: Laŭ informoj el la Centra Oficejo de UEA la malgrandaj Landaj Asocioj kutimas depreni el siaj membrolistoj la nomojn de la Individuaj Membroj de UEA kaj anoncas al la Centra Oficejo nur la reduktitan nombron. La grandaj Landaj Asocioj ofte konsideras tiun laboron tro temporaba kaj tial anoncas ĉiujn siajn membrojn kiel Aligitaj Membroj; en tiuj kazoj la sumo de AM kaj IM estas sumo de membrecoj, sed ne de membroj - do iom tro alta.

La nombroj pri Individuaj Membroj (IM) do estas iom pli signifaj. Tiurilate oni devas konscii, ke ekzistas fondusoj, kiuj financas tiujn membrecojn en kelkaj landoj. Ne eblas precize taksi tiun efikon, sed oni povas esperi, ke ĝi ne estas tro granda.

Laŭ la Aligitaj Membroj (AM) pere de la Landaj Asocioj la maksimumo estis en la jaro 1987 kun 36.351 homoj. Antaŭe okazis okjara kresko ekde ĉ. 25 mil AM en 1979; post la pinta jaro 1987 la nombro refalis ene de sep jaroj al 14.495 en 1994. La posta malkresko al 11.732 en 2006 okazis malpli rapide. Nuntempe la nombro de Aligitaj Membroj estas simila al la stato meze de la 1950aj jaroj; indas noti, ke UEA hodiaŭ havas ĉ. 60 Landajn Asociojn, dum en la kvindekaj jaroj estis ĉ. 20. La mezuma membronombro en la unuopaj landoj do malkreskis. Kiel ekzemplon vidu la statistikon pri la membraro en Francio.

La kresko kaj malkresko inter 1979 kaj 1994 estis plejparte efiko de la evoluo en orienta Eŭropo: la tieaj Esperanto-asocioj indikis tre altajn nombrojn kaj pagis por ili per ŝtata mono. La nombroj rapide malkreskis, post kiam la komunistaj reĝimoj falis (ĉ. 1989).

Okazis kresko de la nombro de Aligitaj Membroj en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj, de ekzemple 11.085 en 1953 al 25.390 en 1972. Tio ŝajnas indiki progreson - sed necesas konscii, ke en 1953 UEA havis ĉ. 20 Landajn Asociojn, dum en 1972 ĝi havis ĉ. 34. Fakte multaj Landaj Asocioj jam dum tiu tempo spertis malkreskon aŭ stagnadon, ekzemple la franca asocio havis 1243 membrojn en 1953 kaj preskaŭ same 1271 membrojn en 1972.

La membraro de UEA ne estas simple utiligebla kiel signo de kresko aŭ malkresko de Esperantujo entute, ĉar ankaŭ ekster UEA (kaj ties Landaj Asocioj) okazas multaj aktivecoj. Tamen, ju pli da Esperanto-parolantoj ekzistas entute, des pli verŝajne estas, ke parto el ili fariĝas membro en Landa Asocio aŭ UEA rekte.

Humphrey Tonkin, multjardeka komitatano kaj prezidanto de UEA de 1974 ĝis 80 kaj de 1986 ĝis 89, komentas la membroperdon de UEA ĉi tiel: "Ni ne pensu, ke la membroperdo en UEA en la lastaj jaroj (kun kompreneble periodaj malgrandaj altiĝoj) okazas pro manko de allogo de Esperanto: ĉefe temas pri tio, ke la homoj trovas aliajn manierojn, pli neformalajn ol antaŭe, por interagi kaj interkomunikiĝi - ĉefe interretajn rimedojn."[2] Eble indas aldoni al la mencio de la interreto ankaŭ la internaciajn renkontiĝojn, la kreskantan fenomenon de denaskuloj, la muzikan kulturon, la sciencan literaturon pri Esperanto kaj la uzadon de Esperanto ekster Eŭropo.

Grafikaĵo kaj tabelo

Grafikaĵo pri la Individuaj Membroj de UEA

Dosiero:IndividuajMembrojUEA1908 2006.jpg


Jaro Individuaj
Membroj
Aligitaj
Membroj
Membroj
sume
Fonto
1908 1.223 / [3]
1909 ? /
1910 ? /
1911 7.804 / [4]
1912 ? /
1913 ? /
1914 7.233 / [4]
1915 2.699 / [4]
1916 ? /
1917 ? /
1918 1.958 / [4]
1919 3.114 / [4]
1920 3.894 / [4]
1921 5.579 / [4]
1922 6.253 / [4]
1923 6.332 / [4]
1924 8.265 / [4]
1925 9.424 / [4]
1926 8.687 / [4]
1927 9.100 / [4]
1928 9.095 / [4]
1929 9.113 / [4]
1930 9.062 / [4]
1931 8.835 / [4]
1932 8.619 / [4]
1933 ? / ?
1934 ? / ?
1935 ? / ?
1936 ? / ?
1937 ? / ?
1938 ? / ?
1939 ? / ?
1940 ? / ?
1941 ? / ?
1942 ? / ?
1943 ? / ?
1944 ? / ?
1945 ? / ?
1946 ? / ?
1947 ? / ?
1948 ? ? 17.707 [5]
1949 ? ? 18.749 [6]
1950 ? ? 14.711 [6]
1951 ? ? 14.943 [6]
1952 ? ? 16.243 [7]
1953 5.776 11.085 16.861 [8] [9] [7]
1954 ? ? 17.001 [7]
1955 ? ? 21.762 [7] [5]
1956 ? ? 25.171 [7]
1957 ? ? 27.138 [10]
1958 ? ? 27.378 [10]
1959 ? ? 32.588 [10]
1960 ? ? 30.185 [10]
1961 ? ? 30.750 [10]
1962 ? ? 32.475 [10]
1963 ? ? 33.953 [11]
1964 ? ? 32.202 [11] [5]
1965 ? ? 31.927 [11]
1966 ? ? 32.507 [11]
1967 ? ? 32.157 [11]
1968 ? ? 32.380 [12]
1969 ? ? 33.769 [12]
1970 ? ? 33.337 [12]
1971 ? ? 32.070 [12] [5]
1972 7.069 25.390 32.459 [13] [14]
1973 ? ? ?
1974 ? ? ?
1975 ? ? ?
1976 ? ? ?
1977 ? ? ?
1978 ? ? ?
1979 6.277 24.533 30.810 [15]
1980 6.629 27.554 34.183 [15]
1981 6.727 29.828 36.555 [15]
1982 6.556 29.768 36.624 [15]
1983 6.446 31.062 37.508 [15]
1984 6.272 32.923 39.195 [15]
1985 6.536 33.020 39.556 [15]
1986 6.679 33.910 40.589 [15]
1987 7.291 36.351 43.642 [15]
1988 7.203 35.945 43.148 [15]
1989 7.355 32.474 39.829 [15]
1990 7.645 25.224 32.869 [15]
1991 8.071 19.146 27.217 [15]
1992 7.783 18.808 26.591 [15]
1993 7.272 16.041 23.313 [15]
1994 7.018 14.495 21.513 [15]
1995 7.237 13.808 21.045 [15]
1996 7.284 13.314 20.598 [15]
1997 7.113 13.018 20.131 [15]
1998 7.360 12.812 20.172 [15]
1999 7.074 12.096 19.170 [15]
2000 6.583 12.522 19.105 [15]
2001 6.428 14.889 21.317 [15]
2002 5.713 10.549 16.262 [16]
2003 5.714 11.264 16.978 [16]
2004 5.854 12.148 18.002 [17]
2005 6.107 12.253 18.360 [18]
2006 6.066 11.732 17.798 [18]
2007 ? ? ?

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Kp. la ĉi-suban grafikaĵon kaj tiun pri Individuaj Membroj 1979 - 2007 ĉe Libera Folio.
  2. Humphrey Tonkin: Lingvo kaj popolo. Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado, Rotterdam: UEA, 2006, p. 12.
  3. EdE, p. 547 (UEA)
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 4,11 4,12 4,13 4,14 4,15 4,16 4,17 EdE, p. 548 (UEA)
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 EeP, p. 632
  6. 6,0 6,1 6,2 EeP, p. 623
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 EeP, p. 624
  8. http://esperanto.org/Ondo/Nov03-17.htm
  9. kalkulo
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 EeP, p. 626
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 EeP, p. 627
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 EeP, p. 628
  13. EeP, p. 629
  14. kalkulo
  15. 15,00 15,01 15,02 15,03 15,04 15,05 15,06 15,07 15,08 15,09 15,10 15,11 15,12 15,13 15,14 15,15 15,16 15,17 15,18 15,19 15,20 15,21 15,22 http://esperanto.org/Ondo/Nov03-17.htm
  16. 16,0 16,1 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz179.html
  17. http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz202.html
  18. 18,0 18,1 http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=258

Literaturo

Ligiloj