Liberalaj artoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
GDK (diskuto | kontribuoj)
e image linkfix
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Septem-artes-liberales Herrad-von-Landsberg Hortus-delicarium 1180.jpg|thumb|250px|La sep liberalaj artoj – Bildo de la [[Hortus deliciarum]] de [[Herrad von Landsberg]] (12-a jarcento)]]
[[Dosiero:Septem-artes-liberales Herrad-von-Landsberg Hortus-deliciarum 1180.jpg|thumb|250px|La sep liberalaj artoj – Bildo de la [[Hortus deliciarum]] de [[Herrad von Landsberg]] (12-a jarcento)]]
La koncepto '''liberaj''', '''liberalaj''' aŭ '''liberulaj artoj''' aludis en la klasika antikveco la aron de studoj kies celo estis la havigo de ĝeneralaj intelektaj konoj, kiel kontrasto al tiuj celantaj profesiajn specialiĝintajn lertaĵojn. La indiko ''liberaj'' aŭ ''liberulaj'' lertaĵoj (Latine: ''artes liberales'') devenas de la kontrastigo je la lertaĵoj de la neliberaj homoj, la sklavoj (Latine: ''artes illiberales'').
La koncepto '''liberaj''', '''liberalaj''' aŭ '''liberulaj artoj''' aludis en la klasika antikveco la aron de studoj kies celo estis la havigo de ĝeneralaj intelektaj konoj, kiel kontrasto al tiuj celantaj profesiajn specialiĝintajn lertaĵojn. La indiko ''liberaj'' aŭ ''liberulaj'' lertaĵoj (Latine: ''artes liberales'') devenas de la kontrastigo je la lertaĵoj de la neliberaj homoj, la sklavoj (Latine: ''artes illiberales'').



Kiel registrite je 11:39, 25 jun. 2008

La sep liberalaj artoj – Bildo de la Hortus deliciarum de Herrad von Landsberg (12-a jarcento)

La koncepto liberaj, liberalajliberulaj artoj aludis en la klasika antikveco la aron de studoj kies celo estis la havigo de ĝeneralaj intelektaj konoj, kiel kontrasto al tiuj celantaj profesiajn specialiĝintajn lertaĵojn. La indiko liberajliberulaj lertaĵoj (Latine: artes liberales) devenas de la kontrastigo je la lertaĵoj de la neliberaj homoj, la sklavoj (Latine: artes illiberales).

Amplekso kaj subdivido

La liberaj artoj havis sian nomon, por ke ili estu takseblaj plialtrangaj kompare kun la praktikaj artoj (artes mechanicae). Oni distingas inter la liberaj artoj trivium (trivojo) de la lingve kaj logike-argumentade orientitaj fakoj, kiuj starigas la kondiĉon por ĉiu okupiĝo pri la (latinlingva) scienco, kaj la konstrua quadrivium (kvarvojo) de la matematikaj fakoj.

Al la trivium apartenis:

  1. gramatiko: instruo de latina lingvo kaj ĝia aplikado al la verkoj de la klasikaj lernejo-aŭtoroj
  2. retoriko: paroladopartoj kaj stilinstruo, same kun ekzemploj el la lernejo-aŭtoroj
  3. dialektiko resp. logiko: deduktoj kaj pruvoj surbaze de la organon

Al la quadrivium apartenis:

  1. aritmetiko: nombroteorio (nombronocio, nombrospecoj, nombroproporcioj) kaj parte ankaŭ praktika kalkulado
  2. geometrio: eŭklida geometrio, geografio, geodezio
  3. muziko: muzikteorio kaj tonalo i.a. kiel bazo de la eklezia muziko
  4. astronomio: instruo pri la sferoj, la ĉielkorpoj kaj iliaj moviĝadoj inkluzive la astrologion (efikoj sur la subluna sfero kaj la homo)
La sep liberaj artoj kun siaj atributoj

Ili estis personigitaj laŭ la tradicio de Martianus Capella per inaj alegorioj kaj ofte montrataj kun jenaj atributoj: