Dua Respubliko de Francio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto aldono de: fi:Ranskan toinen tasavalta |
e roboto aldono de: ca:Segona República Francesa modifo de: ru:Вторая французская республика |
||
Linio 25: | Linio 25: | ||
[[bg:Втора република (Франция)]] |
[[bg:Втора република (Франция)]] |
||
[[ca:Segona República Francesa]] |
|||
[[de:Zweite Französische Republik]] |
[[de:Zweite Französische Republik]] |
||
[[en:French Second Republic]] |
[[en:French Second Republic]] |
||
Linio 39: | Linio 40: | ||
[[pt:Segunda República Francesa]] |
[[pt:Segunda República Francesa]] |
||
[[ro:A Doua Republică Franceză]] |
[[ro:A Doua Republică Franceză]] |
||
[[ru:Вторая республика]] |
[[ru:Вторая французская республика]] |
||
[[sv:Andra franska republiken]] |
[[sv:Andra franska republiken]] |
||
[[tr:İkinci Cumhuriyet (Fransa)]] |
[[tr:İkinci Cumhuriyet (Fransa)]] |
Kiel registrite je 00:57, 27 jun. 2008
La Dua Franca Respubliko estis la politika reĝimo de Francio ekde la 4-a de novembro 1848 ĝis la puĉo de la 2-a de decembro 1852. Ĝi sekvis la reĝadon de Ludoviko-Filipo kaj estis anstataŭigita de la Dua Imperio. La Duan Respublikon naskis la franca revolucio de 1848.
La Dua Respubliko estas originala registarformo en la historio de Francio, unue pro sia nedaŭreco, sed plie ĉar ĝi estis la lasta reĝimo kiu aperis post revolucio. Krome, tiu reĝimo iniciatis universalan balotrajton kaj abolis sklavecon.
Institucia organizo
La konstitucio de la Dua Respubliko validiĝis la 4-an de novembro 1848; ĝi dividis la povojn inter la plenuma povo kaj la leĝfara povo.
Leĝfara povo
Male de hodiaŭa Kvina Respubliko, ekzistis nur unu sola asembleo (unuĉambrismo): la Nacia Asembleo. Ĝi enhavis 750 deputitojn, kiuj devis esti almenaŭ 35-jaraĝaj. Ili estis balotitaj laŭ la universala, virseksa balotrajto.
Plenuma povo
La prezidenton de la Respubliko estis balotita por kvarjara mandato laŭ la rekta, universala, virseksa balotrajto. Li estis rebalotitebla kiel prezidento nur kvar jarojn post la fino de sia unua mandato. Li devis esti almenaŭ 30-jaraĝa. Li disponis pri la armeoj, sed neniam rajtis mem komandi ilin. Li ne povis malfondi la Nacian Asembleon. Li nomumis la minitrojn.
Louis-Napoléon Bonaparte estis balotita kiel prezidento la 10-an de decembro samjare, per 74% de la voĉoj; li estis la unua respublika prezidento en la historio de Francio.