Ŝinkanseno: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
s[[Dosiero:Twinshin.JPG|thumb|right|300- (maldekstra) kaj 700-Seriaj Ŝinkansenoj ĉe [[Tokia fervoja stacio|Tōkyō-Stacio]].]]
[[Dosiero:Twinshin.JPG|thumb|right|300- (maldekstra) kaj 700-Seriaj Ŝinkansenoj ĉe [[Tokia fervoja stacio|Tōkyō-Stacio]].]]


'''Ŝinkanseno''' (新幹線 [ŝin-kan-sen]; [[Hepburn]]:'''Shinkansen''') estas nomo por [[Rapidega fervojlinio|rapidegaj fervojaj linioj]] en [[Japanio]], [[rapidtrajno|rapidegaj trajnoj]] kaj rilataj fervojaj sistemoj, administrataj de [[JR]]. La unua linio, la [[Tōkaidō-Ŝinkanseno]] malfermiĝis la [[1-a de oktobro|1-an de oktobro]] [[1964]]. La ŝinkansena reto ligas la plej grandajn urbojn en insuloj [[Honŝuo]] kaj [[Kiuŝuo]] per rapideco de pli ol 200 km/h.
'''Ŝinkanseno''' (新幹線 [ŝin-kan-sen]; [[Hepburn]]:'''Shinkansen''') estas nomo por [[Rapidega fervojlinio|rapidegaj fervojaj linioj]] en [[Japanio]], [[rapidtrajno|rapidegaj trajnoj]] kaj rilataj fervojaj sistemoj, administrataj de [[JR]]. La unua linio, la [[Tōkaidō-Ŝinkanseno]] malfermiĝis la [[1-a de oktobro|1-an de oktobro]] [[1964]]. La ŝinkansena reto ligas la plej grandajn urbojn en insuloj [[Honŝuo]] kaj [[Kiuŝuo]] per rapideco de pli ol 200 km/h.
Linio 29: Linio 29:
===Elektra Fonto===
===Elektra Fonto===
Por provizi energion servas unu-faza [[alterna kurento]] de 25.000 V. La [[frekvenco]] estas 50 aŭ 60 Hz.
Por provizi energion servas unu-faza [[alterna kurento]] de 25.000 V. La [[frekvenco]] estas 50 aŭ 60 Hz.
Vagonaroj, kiuj veturas tra la du frekvencaj etapoj, ŝanĝas frekvencon. La kaŭzo estas, ke dum la unuaj jaroj de elektro-instalado en japanio importoj en la sudo estis el Usono, kun 60 Hz, kaj en la nordo el eŭropo kun 50 Hz. Je la loko, kie la ŝanĝo okazas, la trejno ne ricevas kurenton dum kelkaj cent metroj por eviti subitan ekpuŝon.
Vagonaroj, kiuj veturas tra la du frekvencaj etapoj, ŝanĝas frekvencon. La kaŭzo estas, ke dum la unuaj jaroj de elektro-instalado en japanio importoj en la sudo estis el Usono, kun 60 Hz, kaj en la nordo el eŭropo, kun 50 Hz. Je la loko, kie la ŝanĝo okazas, la trejno ne ricevas kurenton dum kelkaj cent metroj por eviti subitan ekpuŝon.


== Linioj ==
== Linioj ==
Linio 40: Linio 40:
|-
|-
![[San'yō-Ŝinkanseno]]
![[San'yō-Ŝinkanseno]]
|Shin-Ōsaka-Stacio||[[Hakata-Stacio]]||553.7km||644.0km||[[JR Okcidenta]]
|Ŝin-Ōsaka-Stacio||[[Hakata-Stacio]]||553.7km||644.0km||[[JR Okcidenta]]
|-
|-
![[Tōhoku-Ŝinkanseno]]
![[Tōhoku-Ŝinkanseno]]

Kiel registrite je 12:20, 3 jul. 2008

300- (maldekstra) kaj 700-Seriaj Ŝinkansenoj ĉe Tōkyō-Stacio.

Ŝinkanseno (新幹線 [ŝin-kan-sen]; Hepburn:Shinkansen) estas nomo por rapidegaj fervojaj linioj en Japanio, rapidegaj trajnoj kaj rilataj fervojaj sistemoj, administrataj de JR. La unua linio, la Tōkaidō-Ŝinkanseno malfermiĝis la 1-an de oktobro 1964. La ŝinkansena reto ligas la plej grandajn urbojn en insuloj Honŝuo kaj Kiuŝuo per rapideco de pli ol 200 km/h.

Historio

Vidu la ĉefan artikolon pri historio de la ŝinkanseno.

Nomoj

La populara nomo Kugla Trajno estas traduko de la japana termino dangan reŝŝa (弾丸列車), kiu estis komence donita nomo de rapideglinia projekto en la 1940-aj jaroj. La nomo Nova Trunkolinio (laŭ PEJVO) estas plej rekta traduko el "Ŝinkansen" 新幹線, tamen ĝi strikte priparolas nur trakojn, dume la trajnoj estas nomataj "Superekspreso" (超特急 ĉō-tokkjū). En komenco Tōkaidō-Ŝinkanseno estis nomita "Nova Tōkaidō-Linio".

Kio estas Ŝinkanseno ?

La leĝo pri planoj de Ŝinkansenoj de la tuta lando, (全国新幹線鉄道整備法; la 71-a leĝo de la 18-a de majo, 45-a jaro de Showa (1965)), diras en la dua artikolo, ke Ŝinkanseno estas ĉeflinio, kiun (trajnoj) povas veturi je pli ol 200 kilometroj hore tra ĝia ĉefa etapo. Aliflanke, oni nomas tradiciajn liniojn Zairaisen(在来線).

Teĥnikoj por Ŝinkansenoj

Diversaj alt-nivelaj teknikoj necesas al Ŝinkansenaj linioj, por ke Ŝinkansenoj veturu pli ol 200 kilometrojn hore kun sekureco kaj komforto.

Relo

  • uzas kiel ŝpuro la norman larĝon de trako (1.435 mm).
  • uzas plej grandan kurbecocirklon kiel eble por kurbecoj.
  • ne instalas nivelpasejojn por ke ne okazu trafika akcidento. (Tamen Mini-Ŝinkansenoj havas nivelpasejojn, ĉar iliaj rapidecoj estas sufiĉe malrapidaj.
  • La Speciala Leĝo pri Kondamno kontraŭ Agoj Malebligi Sekurecon de Trajnaj Veturadoj sur Ŝinkansenaj Fervojoj difinas pli severan kondamnon ol Zairaisen.

Ŝinkansen-trajnoj ne uzas la samajn relojn kiel la antaŭaj trajnoj. Tiel estas por eviti ke malrapidaj tradiciaj trajnoj kaj rapidaj Ŝinkansenoj sin reciproke ĝenas.

Fervoja Signalo

Pro rapida veturo, kondukistoj de Ŝinkanseno ne povas rimarki signalojn sur tero. Pro tio, envagona signalo indikas al kondukistoj. Aldone, sistemo de aŭtomata trajnregado estas uzata por ĉiuj Ŝinkansenoj.

Elektra Fonto

Por provizi energion servas unu-faza alterna kurento de 25.000 V. La frekvenco estas 50 aŭ 60 Hz. Vagonaroj, kiuj veturas tra la du frekvencaj etapoj, ŝanĝas frekvencon. La kaŭzo estas, ke dum la unuaj jaroj de elektro-instalado en japanio importoj en la sudo estis el Usono, kun 60 Hz, kaj en la nordo el eŭropo, kun 50 Hz. Je la loko, kie la ŝanĝo okazas, la trejno ne ricevas kurenton dum kelkaj cent metroj por eviti subitan ekpuŝon.

Linioj

Ĉefaj linioj

Nomo Kapstacio Finstacio Longeco Komerca longeco Kompanio
Tōkaidō-Ŝinkanseno Tōkyō-Stacio Ŝin-Ōsaka-Stacio 515.4km 552.6km JR Tōkai
San'yō-Ŝinkanseno Ŝin-Ōsaka-Stacio Hakata-Stacio 553.7km 644.0km JR Okcidenta
Tōhoku-Ŝinkanseno Tōkyō-Stacio Haĉinohe-Stacio 593.1km 631.9km JR Orienta
Jōetsu-Ŝinkanseno Ōmiya-Stacio Niigata-Stacio 269.5km 303.6km
Hokuriku-Ŝinkanseno Takasaki-Stacio Nagano-Stacio 117.4km 117.4km
Kyūŝū-Ŝinkanseno Ŝin-Yatsuŝiro-Stacio Kagoŝima-Ĉūō-Stacio 126.8km 137.6km JR Kiuŝuo

Ŝinkansen teknologio ekster Japanio

Ŝinkansen ekzistas ankaŭ en aliaj landoj.

  • Taiwan rapida fervojo operadas 700T Serio trejnojn konstruitaj de Kawasaki Heavy Industries.
  • Ĉinio mendis 60 ok-vagonajn 200 km/h rapidajn trejnojn. Plano estas, ekkuri 2006
  • Class 395 EMU estis konstruitaj de Hitachi por uzo je la rapida 1 linio.
  • Japanio nun puŝas ĝian shinkansen teknikon por uzo je la planita rapida fervojo reto en Brazilo.

Ŝablono:Fakto

En Esperantio

La vorton, proponatan de Ŝimizu Koiĉi en "Japana Esearo N-ro 3" (2003), uzas i.a. Spomenka Štimec en sia vojaĝrakonta verko "Nesenditaj leteroj el Japanio", samkiel japanaj esperantistoj, ne nur skribe, sed ankaŭ parole.

Ŝablono:LigoElstara

Ŝablono:LigoElstara