Kio? Kie? Kiam? (sporta varianto): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e wikilink
Horsto (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 2: Linio 2:
<hr>
<hr>
[[Dosiero:ChGKWorldChamp2006.JPG|350px|thumb|right|Paŭzo dum tutmonda ĉampionado 2006 pri sporta versio de la ludo, Ruslando]]
[[Dosiero:ChGKWorldChamp2006.JPG|350px|thumb|right|Paŭzo dum tutmonda ĉampionado 2006 pri sporta versio de la ludo, Ruslando]]
Distinge al la televida versio de la ludo "[[Kio? Kie? Kiam?]]", la '''sporta varianto''' restas nekonata por multaj rusianoj, ĉar oni ne tre popularigas tiujn ludojn kaj festivalojn (aparte pro ties negranda allogo por spektantoj: sportaj demandoj estas multe pli komplikaj ol televidaj kaj ofte restas nekompreneblaj por flanka persono eĉ post anonco de ĝusta respondo). La ludo ĉefe restas konata ene de la movado, kaj homoj hazarde trafas tiun movadon, pere de siaj amikoj, konatoj, hazarde vidante iun afiŝon aŭ pere de universitataj kluboj, kiuj, kune kun la [[Klubo de gajaj kaj spritaj|KGS]]-kluboj okazigas regulajn ludojn por studentoj.
Distinge al la televida versio de la ludo "[[Kio? Kie? Kiam?]]", la '''sporta varianto''' restas nekonata por multaj rusoj, ĉar oni ne tre popularigas tiujn ludojn kaj festivalojn (aparte pro ties negranda allogo por spektantoj: sportaj demandoj estas multe pli komplikaj ol televidaj kaj ofte restas nekompreneblaj por flanka persono eĉ post anonco de ĝusta respondo). La ludo ĉefe restas konata ene de la movado, kaj homoj hazarde trafas tiun movadon, pere de siaj amikoj, konatoj, hazarde vidante iun afiŝon aŭ pere de universitataj kluboj, kiuj, kune kun la [[Klubo de gajaj kaj spritaj|KGS]]-kluboj okazigas regulajn ludojn por studentoj.


Por reguligi la ludojn estis fondita la centra ĉeforgano, [[Internacia Asocio de kluboj]] ("Международная ассоциация клубов"), ruse siglita kiel ''"MAK"'' (kaj ofte referencita nur per tiu [[siglo]]), kies celo estas reguligi la ludojn. Ekzistas la statuto de la asocio, kaj krome tiel nomata ''"Kodekso de KKK"'', kie estis indikitaj la ĉefreguloj por okazigo de turniroj kaj estas priskribitaj solvoj de kelkaj problemaj situacioj. MAK povas doni al turniro "oficialan statuson", tiam ĉiuj teamoj, ludintaj en ĝi, ricevas specialajn ''rating''-poentojn konforme al la gajnita loko.
Por reguligi la ludojn estis fondita la centra ĉeforgano, [[Internacia Asocio de kluboj]] ("Международная ассоциация клубов"), ruse siglita kiel ''"MAK"'' (kaj ofte referencita nur per tiu [[siglo]]), kies celo estas reguligi la ludojn. Ekzistas la statuto de la asocio, kaj krome tiel nomata ''"Kodekso de KKK"'', kie estis indikitaj la ĉefreguloj por okazigo de turniroj kaj estas priskribitaj solvoj de kelkaj problemaj situacioj. MAK povas doni al turniro "oficialan statuson", tiam ĉiuj teamoj, ludintaj en ĝi, ricevas specialajn ''rating''-poentojn konforme al la gajnita loko.

Kiel registrite je 13:08, 3 jul. 2008

Tio ĉi estas artikolo pri sporta varianto de fama rusa televida kvizludo "Kio? Kie? Kiam?". Tiu ĉi artikolo ĉefe traktas diferencon inter la televida kaj sporta versio, pro tio rekomendindas unue legi la ĉefan artikolon pri la televida varianto.

Paŭzo dum tutmonda ĉampionado 2006 pri sporta versio de la ludo, Ruslando

Distinge al la televida versio de la ludo "Kio? Kie? Kiam?", la sporta varianto restas nekonata por multaj rusoj, ĉar oni ne tre popularigas tiujn ludojn kaj festivalojn (aparte pro ties negranda allogo por spektantoj: sportaj demandoj estas multe pli komplikaj ol televidaj kaj ofte restas nekompreneblaj por flanka persono eĉ post anonco de ĝusta respondo). La ludo ĉefe restas konata ene de la movado, kaj homoj hazarde trafas tiun movadon, pere de siaj amikoj, konatoj, hazarde vidante iun afiŝon aŭ pere de universitataj kluboj, kiuj, kune kun la KGS-kluboj okazigas regulajn ludojn por studentoj.

Por reguligi la ludojn estis fondita la centra ĉeforgano, Internacia Asocio de kluboj ("Международная ассоциация клубов"), ruse siglita kiel "MAK" (kaj ofte referencita nur per tiu siglo), kies celo estas reguligi la ludojn. Ekzistas la statuto de la asocio, kaj krome tiel nomata "Kodekso de KKK", kie estis indikitaj la ĉefreguloj por okazigo de turniroj kaj estas priskribitaj solvoj de kelkaj problemaj situacioj. MAK povas doni al turniro "oficialan statuson", tiam ĉiuj teamoj, ludintaj en ĝi, ricevas specialajn rating-poentojn konforme al la gajnita loko.

Reguloj

Demandoj

En la sporta versio de la ludo la demandoj estas kutime multe pli malfacilaj, kaj oni ofte aldonas specialajn komentojn por klarigi ĝustan respondon. Tamen la malfacileco de la demandoj dependas de la statuso de koncerna turniro: regule okazantaj turniroj por studentoj kaj lernejanoj, kompreneble, ne postulas troan eruditecon, sed estas pli spritaj. Kroma detalo pri la demandoj estas tio, ke oni ja nur aŭskultas demandojn, pro tio en skriba formo ili povas havi specialajn indikojn, kiel oni devas ĝuste legi ilin (kun malgranda, apenaŭ spurebla akcento ĉe certa vorto, aŭ speciale indiki aŭ ne indiki citilojn ktp.). Jen estas kelkaj ekzemploj de demandoj:[1]


Demando: Kurt Ŝvisser donacis tion al sia amikino Hanna Heĥ por simetrio. TIO mem posedas simetrion. Tion oni povas vidi sur multaj bildoj, sur tiu el ili, kie oni montras du homojn, kiuj salutas unu la alian. Skribu simetrian TION sur via slipeto.
Respondo: H.
Akcepto-kriterioj:: "H latina", ajna indiko de la latina litero "H" sen misa klarigo (ekz. "H cirila" estas malĝusta).
Komentaro: Hanna fariĝis Hannah, kaj ŝia nomo fariĝis simetria. La litero "H" mem posedas kelkajn tipojn de simetrio. En la alfabeta indikilo por la magazino "Panĉ" oni povas vidi la desegnaĵon de la litero "H" en la formo de du homoj, kiuj salutas unu la alian.
Fontoj: Д. Элгер. Дадаизм. - М., 2006. - p. 42., ligilo.
Aŭtoroj: Aleksandr Korobejnikov (Saratov - Sankt-Peterburg), Grigorij Alĥazov (Kiŝinev)


Demando: En la fabelo de Aleksandr Kinskij "Drako Goriniĉ: Pereo de drako" ĜI preskaŭ svenis dum flugo. Kaj en 16-a jarcento ĜIA manko ĉe fianĉino estis la kialo de nesukcesinta geedziĝo de du nobluloj. Nomu la fianĉon!
Respondo: Henriko la 8a.
Akcepto-kriterioj:: Laŭ la mencio de Tudor aŭ sen tiu indiko.
Komentaro: Temas pri la dua kapo. Al la propono de Henriko la 8-a la dana princino respondis per refuto, kaj uzis kiel pretekston la fakton, ke ŝi ne havas la duan kapon.
Fontoj: В. Мери. Удивительный человек. - Таллин: Ээсти раамат, 1983. - p.
185., ligilo.
Aŭtoroj: Denis Sarkaniĉ (Odessa), Maksim Kocuruba (Kiŝinev)


Demando: Kuba centimetro de IKSO pezas iom pli ol 19 gramojn. Kuba centimetro de IKSO pezas iom pli ol unu kaj duonon gramojn. Dalj donas jenan klarigon pri IKSO: milita ekkrio de baŝkiroj, kirgizoj, tataroj. Kion IKSO anstataŭas en la demando?
Respondo: Urano.
Akcepto-kriterioj:: uran per minusklo.
Komentaro: La denso de kemia elemento urano estas 19,05 g/cm3. La denso de la planedo Uran laŭ diversaj indikoj estas de 1,26 ĝis 1,71 g/cm3. Laŭ Dalj, uran' estas milita ekkrio de turkaj popoloj, el kiuj aperis la interjekcio "Hura!".
Fontoj: ligilo.
Aŭtoroj: Aleksandr Korobejnikov (Saratov - Sankt-Peterburg)


Kutime unu "demandaro" (пакет вопросов) konsistas el 36 ĝis 96 demandoj, depende de la turniro kaj ties daŭro. La demandoj estas egalkvante distribuitaj je rundoj. Krome, ofte oni havas kelkajn enkondukajn demandojn (разминка), ne konsideratajn por poentoj, kaj kelkajn rezervajn demandojn - kaze se apelacia komisiono proklamos kelkajn demandojn nevalidaj.

Turniroj

En la sporta varianto samtempe kunkonkuras multaj teamoj, kio ofte permesas ludi preskaŭ al ĉiuj interesiĝantoj. Ĉefe la teamo devas havi ĝis 6 ludantoj, sed dum kelkaj turniroj oni permesas ĝis 8 ludantoj. Dum loka turniro tiuj estas la teamoj de unu urbo aŭ regiono. Ĉeestan turniron (ofte oni nomas tiajn turnirojn "festivalo") partoprenas teamoj, speciale venintaj el diversaj urboj, ofte - laŭ speciala invito de organizantoj. Kutime lokajn turnirojn kaj festivalojn partoprenas 20-30 teamoj, maksimume 60 (limigas grandeco de la halo). Dum tiel nomata sinkrono oni ludas samtempe en pluraj lokoj de la mondo (en la plej grandaj turniroj partoprenas samtempe ĝis 1200 teamoj). Ĉiuj (ĉiu teamo ĉirkaŭ sia tablo) sidas en granda salono, aŭskultas laŭte voĉlegatan demandon kaj post unuminuta pridiskuto skribas respondojn sur specialaj paperetoj, kiujn la ĵurio kolektas kaj poste publike anoncas la ĝustan respondon. Dum la sekva demando estas voĉlegata, specialaj helpantoj en ĵurio kontrolas ĉiujn kolektitajn respondojn kaj fiksas rezultojn en speciala tabelo. Kutime, post kelkaj demandoj (de 9 ĝis 18-20) sekvas kelkminuta paŭzo, por ripozo de ludantoj; fine de la paŭzo la ĵurio anoncas la rezultojn, atingitajn ĝis tiu momento.

Komisionoj

Ĉar oni devas skribi sian respondon sur paper-slipeto, ofte okazas, ke la respondo ne plene koincidas kun la ĝusta respondo, proviziita de la demando-aŭtoro. Kutime la aŭtoro donas kelkajn ŝlosil-vortojn, laŭ kiuj oni akceptu la respondon kiel ĝustan, sed foje ankaŭ tio povas ne sufiĉi. En tiu okazo la moderatoro de la ludo ne rajtas akcepti la respondon kiel ĝustan, kaj tiu respondo trafas la Ludan ĵurion. Luda ĵurio kutime konsistas el la aŭtoroj kaj redaktintoj de la demandoj, kiuj ne estas iel ligitaj al la ludantoj, kaj ili kutime ricevas tiujn "dubindajn respondojn" pere de interreto. La luda ĵurio rajtas pligrandigi la akcepto-kriteriojn por respondoj, sed ne devas nepre fari tion. Krome, la ĵurio tute ne devas iel klarigi sian (mal)akcepton de iu aparta respondo, kaj oni ne povas apelacii poste pri la decido de tiu ĵurio. Se la respondo ne estas akceptita de la luda ĵurio, ekzistas unu plia instanco, apelacia ĵurioapelacia komisiono, kiu funkcias dum la turniro kaj tuj post ĝi (ne ĉiuj turniroj laŭ sia reglamento havas ĝin), kiu traktas apelaciojn de teamoj. Kutime ekzistas du tipoj de apelacioj:

  • "Apelacio por konsideri la neaŭtoran respondon ĝusta" Tiuj apelacioj aperas, kiam la demando estas starigita en la formo, ebligante du diversajn korektajn respondojn, kiuj kontraŭas neniun menciitan en la demando fakton ("dualo"). Krome povas esti, ke la aŭtoro ne inkludis ĉiujn eblajn variantojn de la ĝusta respondo al la listo de akcepteblaj respondoj, tiam la komisiono decidas, ĉu la respondo estas sufiĉe preciza aŭ ne.
  • "Apelacioj por proklami la demandon nevalida". Tiuj apelacioj celas forigon de demando el la demandaro de turniro, ĉar la menciitaj en la demando faktoj kaj asertoj estas eraraj. La teamoj, kiuj malgraŭ la eraro en la demando respondis la demandon tiel kiel antaŭvidis la aŭtoro, ne ricevas poenton.

Krome ekzistas tre raraj apelacioj, kiam oni apelacias false akceptitan respondon de luda ĵurio. Sed tiutipa apelacio ne ricevis subtenon de la komunumo kaj ne plu estas uzata.

Rezultoj de la ludo

Post la ludo oni kalkulas la finan kvanton de responditaj demandoj por ĉiu teamo, kaj la teamo, kiu respondis plejmulte da demandoj, venkas. Se kelkaj teamoj respondas la saman kvanton da demandoj, oni decidas pri la rezulto laŭ la statuto de la turniro. Eblas jenaj solvoj:

  1. Oni daŭrigas la ludon nur por tiuj kelkaj teamoj, kies rezultoj samas ("interpafado"), kaj oni aŭ havas difinitan kvanton da demandoj (ekz. 5 aldonajn demandojn), aŭ ludas laŭ la reguloj de "ĝis unua pikiĝo" -- t.e., ĝis la situacio, kiam unu teamo respondas iun demandon, kaj la alia -- ne.
  2. oni povas kalkuli tiel nomatan rating ("valoron") de ĉiu demando kaj konsideras tiam ne nur kvanton da respondoj, sed ankaŭ sumon de valoroj de ĉiu respondo - depende de komplikeco de la demando.
  3. kutime por la lokoj ekster la unuaj 10 oni tute ne enterprenas ion kroman, sed simple konsideras, ke la teamoj okupis la saman lokon, tiam la loko de la teamo estas donita kun streko, ekz. "12-25a loko".

Movado

Ĉar la ludo fariĝis tre populara kaj komencis kunligi plurajn intelektulojn, ĉirkaŭ ĝi formiĝis propra movado, kun siaj movad-specifaj ŝercoj, ludoj, ritoj kaj tradicioj, sia "folkloro", siaj famuloj kaj siaj misfamuloj. Regule okazas festivaloj, ĉampion-turniroj de urboj kaj landoj. Kutime dum tiuj grandaj aranĝoj oni ludas ne nur la ĉefludon -- Kio? Kie? Kiam?, sed ankaŭ aliajn intelektajn ludojn, kiel Brain-Ring, Erudit-loto, Propra ludo, ludoj, kie oni devas diveni kaj enmeti famajn frazojn en specialan lokon de speciale verkitaj versaĵoj (vd. Beskrilki). Krome ekzistas pluraj neseriozaj ludoj, kie oni devas montri sian eruditecon ne nur en gravaj scikampoj, sed ankaŭ en iom erotikaj aŭ obscenaj anekdotoj, demandoj kun obscenaj aludoj kaj tiel plu. Tio estas bona amuzilo dum longaj kaj seriozaj turniroj, kaj tiuj ludoj kutime okazas post la baza programo, vespere aŭ eĉ malfrunokte. En KKK-kulturo aperas siaj propraj vortoj kaj nocioj. Krom jam menciita vorto "sciulo", kiu nun estas vaste uzata en la rusa lingvo, estas pliaj vortoj:

  • ĉerko ("гроб") -- demando, kiun respondis neniu teamo.
  • dualo ("дуаль", "дуля") -- demando, kiu povas havi pli ol unu ĝustan respondon.
  • kandelo ("свечка") -- demando, kiu jam estis ludita (do, konata) aŭ tre simila.
  • butono ("кнопка") -- tute simpla demando, respondebla tuj, do plej gravas sufiĉe rapide premi la signalbutonon (kiel en Brain-RingPropra ludo).
  • lumigi ("засветить") -- publikigi demandon aŭ informon, precipe kiam oni ankoraŭ ne rajtas tion fari (ekzemple, kiam unu teamo jam respondis demandojn en unu urbo, sed en alia urbo oni ankoraŭ ne finis la turniron), ĉefe oni serĉas "nelumigitajn" (nepublikigitajn) demandojn.
  • elfluigi ("слить") -- ne respondi la demandon pro neemo aŭ pro rapida, sed falsa versio, kiun neniu volis rifuti. Alia signifo de tiu verbo estas: kaŝe disponigi iujn demandojn al unu el ludontaj teamoj, por sekurigi ties venkon per malhonesta rimedo.
  • neĝisturno ("недокрут") -- demando, en kiu oni preskaŭ divenis la respondon, sed tamen mankis unu fina paŝo por la ĝusta respondo. En la rusa "turni" (krutitj), ĉi tie signifas "solvadi", "pridiskuti" (de diversaj flankoj).
  • ora proporcio ("золотое сечение") -- estas tiu demando, kiun respondis proksimume 2/3 aŭ 3/4 el ĉiuj teamoj, tio estas la optimuma proporcio, por ke la demando estu ne tro simpla, sed ankaŭ ne malfacila; simile oni uzas tiun nocion por priskribi turnirojn, kie la plej bona teamo respondis 75% de demandoj, kaj la plej malbona -- 25%. Tiam la demandaro estis plej adekvata por tiuj teamoj. Lige kun tio oni nomas "берёзовое сечение" ("betula proporcio" - tamen fakte tio estas netradukebla vortludo pro dusenceco de la rusa vorto сечение - proporcio kaj vergado, oni ofte vergadis per betulaj branĉoj) la plej amuzajn kaj bizarajn nekorektajn respondojn.
  • donacoporinfana demando -- tro simpla demando, kies respondo estas evidentega.
  • polesia sistemo (laŭ la regiono Polesio en Belorusio, kie aperis tiu sistemo) -- la sistemo, kiam oni neresponditan demandon donas refoje, formulante pli kaj pli simple, ĝis la formulo "ĉu eble tio estas rano?" (kiam la ĝusta respondo estu "rano"); per tio eĉ nefortaj teamoj povas post kelkaj aldonoj respondi la demandon.
  • ludo per truoj ("игра в дырки") -- longa serio de tre simplaj demandoj, kiam ajna eraro forĵetas la teamon de unuaj lokoj, kaj suman rezulton fakte determinas nur kelkaj demandoj el pluraj dekoj.
  • interpafado ("перестрелка") -- fina ludo por eltrovi la absolutan ĉampionon, kiam la teamoj, kiuj ricevis egalan kvanton da poentoj devas respondi kromajn demandojn, similas al postmatĉa penalŝotado en futbalo.

Krom tiuj ekzistas ankaŭ diversaj "priskriboj" de ludantoj. Oni, ekzemple, povas esti intuiciulo, logikulo, "volumo kun rekta aliro (erudiciulo)" (termino el komputiko, emfazanta potencan, ampleksan kaj rapidan memoron de iu ludanto, kapabla tuj rememori iun fakton). Ekzistas "magistroj" kaj "metroj" (majstroj, famaj ludantoj, spertuloj). Se iu sufiĉe forta ludanto ludas por alia teamo (pro monaj aŭ iuj aliaj kialoj), oni nomas tiun "legionulo" aŭ "landkneĥto". Kelkaj konataj ludantoj havas siajn kromnomojn (ekzemple Valentin Melnikov oni ofte nomas "kemiisto" (химик)). Estas malfacile kalkuli, kiom da homoj partoprenas en tiuj ludoj. En la plej grandaj sinkronaj turniroj samtempe partoprenas pli ol 1200 teamoj kaj pli ol 5000 ludantoj, tamen multaj ludas ne ĉiuokaze kaj ĉiufoje aperas kaj malaperas multaj teamoj. Regule okazadas ankaŭ turniroj por "neprofesiuloj", kun pli simplaj demandoj - cele popularigi la ludon.

Konataj turniroj

Ĉampionado de Rusio pri Kio? Kie? Kiam? en Saransk, 2006. Momento dum la ludo, teamo "Nesprosta".

Dum la tuta jaro okazas turniroj, kelkaj el kiuj estas nur unufoje jare, aliaj konsistas el multaj etapoj kaj okazas plurfoje (kun kutimaj someraj ferioj). La plej popularaj turniroj estas jenaj:

  1. Pokalo de provincoj[2] (Кубок провинций). Internacia sinkrona turniro.
  2. Pokalo de urboj (Кубок городов)[3]. Internacia sinkrona turniro kun du sistemoj de rangtabeloj: kutima (laŭ teamoj) kaj laŭurba (suma rezulto de 6 teamoj reprezentantaj unu urbon)
  3. Mond-Ĉampionado. Ĉeesta (nesinkrona), tri unuaj (2002-2004) okazis en Baku, Azerbajĝano, la sekvaj - en Rusio (Jaroslavl, Kaliningrado)
  4. Ĉampionado de Rusio. Kvar okazis en Moskvo, unu (2004) - en Sankt-Peterburgo, unu - en Saransk. Ĉeesta turniro por ĉ. 50 teamoj.
  5. Malfermita Pokalo de Rusio [4] (Открытый кубок России, ОКР) (internacia). Sinkrona turniro.
  6. Malfermita tutrusia sinkrona ĉampionado [5] (Открытый всероссийский синхронный чемпионат, ОВСЧ). Sinkrona, internacia.
  7. Pokalo de nacioj (Кубок наций). Okazas ekde 2005 ĉiuaŭtune en Baku, Azerbajĝano.
  8. Blankaj noktoj (Белые ночи). Ordinara turniro, okazas ĉiujare en Sankt-Peterburgo dum blankaj noktoj.
  9. "Nesprostije turniry" - turniroj, organizataj kelkfoje jare de la klubo Nesprosta. Sinkrono laŭ specialaj reguloj, kiuj ebligas pli adekvate kompari rezultojn en diversaj lokoj. En Moskvo ludas 20-30 teamoj, krome la ludo okazas paralele en 3-4 aliaj urboj, kien venas specialaj reprezentantoj de Nesprosta. Ĉar la klubo baziĝas kaj ludoj okazas en la juda kultura centro, tradicie 1/4 de ĉiuj demandoj estas ligitaj kun hebrea historio kaj kulturo.[6]
  10. Turniroj en Saransk, Mordovio - tiu urbo estas unu el la plej gravaj centroj de intelektluda movado. Februare 2006 tie okazis la 6-a ĉampionado de Rusio.

Krome preskaŭ en ĉiu urbo de Rusio ekzistas propra klubo kun pluraj teamoj, kiu okazigas lokajn ĉampionadojn. Ekzistas ligoj de tiuj kluboj (ekzemple tiel nomata "Volgia ligo", al kiu apartenas Kazano, Uljanovsk, Saratov, Samara).

Ludo ekster Rusio

Teamo Bukvarj el Berlino dum la tutgermana sinkrona turniro.

La ludo estas populara ne nur en Rusio kaj landoj de eksa Sovetio, sed en pluraj landoj, kie loĝas rusparolantoj. Precipe fortaj teamoj estas en Israelo[7] (ekzemple en Ĥajfo ekzistas pli ol 40 teamoj[8]), Usono (25 teamoj)[9], Germanio (pli ol 25 teamoj ludis samtempe[10], plej multe da teamoj venas el Dortmund (5), Berlino[11] (5)), Finnlando (9) (nur en ties ĉefurbo, Helsinki[12], kaj surbaze de apuda "Biomedical Center", kie laboras multaj rusoj). Oni ankaŭ ludas en eks-sovetiaj landoj, kiel Ukrainio, Belorusio, Latvio, Litovio. En multaj landoj (ekz. Germanio) okazas regulaj turniroj kaj kelkfoje jare -- ĉeesta turniro por la ĉampiona titolo. Ofte tie aperas la demandoj, rilataj al la loka (germana) kulturo kaj lingvo, sed tio ne estas nepraĵo.

Estis kelkaj provoj okazigi ludon en aliaj lingvoj, kio postulis grandan atentemon al la redaktantoj cele elimini ĉiujn lingvo-rilatajn specifaĵojn. Tamen kelkaj provoj estis sufiĉe sukcesaj, la ludo okazis en la germana, angla kaj certe Esperanto. En Ukrainio, Belorusio, Moldavio kaj Armenio okazis turniroj en lingvoj de tiuj landoj.

Konataj ludantoj de sporta varianto

Anatolij Wassermann, konata ludanto kaj politologo

La plej konataj kaj famiĝintaj pro tiu ludo partoprenantoj de la sporta varianto estas:

  1. Aleksandr Druzj, magistro de la ludo, posedanto de la "kristala strigo", ruĝa kitelo kaj la titolo de eterna ludanto, inĝeniero-programisto (Sankt-Peterburg).
  2. Maksim Potaŝev, magistro de la ludo, matematikisto (Moskvo).
  3. Anatolij Belkin, matematikisto, juristo, poeto (Moskvo).
  4. Fjodor Dvinjatin, filologo (Sankt-Peterburg).
  5. Boris Burda, ĵurnalisto, verkisto, bardo, kulinaro (Odeso).
  6. Anatolij Wassermann, politologo, ŝtata konsilisto (iam Odeso, nun Moskvo).

En la ludo regule partoprenas kelkaj konataj esperantistoj: Valentin Melnikov (gajnis 3an lokon en la Mondĉampionado 2003; ĉampiono de Rusio 2006), Viktor Aroloviĉ, Georgij Kokolija, Aleksandr Galkin. Krome, Dvinjatin, Burda kaj Wassermann regas Esperanton, kvankam ne partoprenas en Esperanto-movado.

Referencoj

Ligoj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.