Vikipedio:Emblemoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ms:Wikipedia:Logo
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: vi:Wikipedia:Biểu trưng
Linio 33: Linio 33:
[[th:วิกิพีเดีย:เครื่องหมายและสัญลักษณ์]]
[[th:วิกิพีเดีย:เครื่องหมายและสัญลักษณ์]]
[[tr:Vikipedi:Logolar]]
[[tr:Vikipedi:Logolar]]
[[vi:Wikipedia:Biểu trưng]]
[[zh:Wikipedia:標誌]]
[[zh:Wikipedia:標誌]]

Kiel registrite je 17:28, 12 jul. 2008

Por la propra emblemo de Vikipedio vidu la anglan paĝon en:Wikipedia:Logos and slogans.


Emblemoj tre utilas por konfirmi ke diversaj varoj aŭ artikoloj temas pri ekzakte la sama socia organismo (kompanio, organizo, evento...) - organismo kiu registris la grafikaĵon kiel "sia propraĵo". Tamen la proksima ligo inter la emblemoj kaj siaj "posedantoj" kaŭzas, ke ilia uzo de iu alia ol la "posedantoj" estas jure problema, kvankam ke eble temas pri uzo tre favora al la posedanta socia organismo.

La kialo enmeti emblemon en enciklopedian artikolon similas al la kialo enmeti portreton de ekzemple fama aktoro en paĝon pri li. Plej multaj uzantoj de enciklopedio opinias, ke tia portreto estas utila informero en artikolo pri fama homo, kaj same ankaŭ emblemoj konsideriĝu "portretoj" de kompanio, organizo, evento ktp..

Tamen, kontraste al la fakto ke pri multaj homoj estas jure senprobleme ekhavi senkopirajtan portreton, la plej multaj firmaaj kaj organizaj emblemoj estas kopirajte protektitaj.

Tial ilia uzo devas konsideri al la vikipediaj gvidlinioj pri justa uzo de informoj.

La sekvaj gvidlinioj povas helpi certigi respekton al la kopirajtaj leĝoj:

Gvidlinioj

  • Emblemoj ĉiam konsideriĝu (kvazaŭ) kopirajte protektitaj.
  • Evitu uzi emblemon en ia konteksto, kiu povus krei la impreson ke la celo de tiu uzo iusence povus esti varbado. Ĝenerale emblemoj estu uzataj nur tiam kiam aŭ rekte temas pri la socia organismo (do la kompanio, organizo, komunumo, evento...), kiu estas ligita al ĝi, aŭ kiam la temas pri artaj aŭ desajnaj aspektoj de la emblemo mem.
  • Emblemoj neniam estu uzataj en kontekstoj, kies esenco estas negativa. Ene de artikoloj, la emblemoj estu uzataj proksime al la enkonduko, kiu neŭtrale priskribas la organismon, al kiu apartenas la emblemo. Emblemoj kutimas rapide elvoki penson pri la organismo, al kiu ili apartenas, do ilia poziciigo komence de artikolo helpas ke ili rapide povu "plenumi sian funkcion". Tio ne signifas, ke iu, kiu volas meti emblemon en artikolon, unue cenzuras la artikolon kaj forigas ĉiujn eble kritikajn rimarkojn, por poste aldoni la emblemon, sed nur, ke la emblemo simple ne aldoniĝas al iu tendence negativa artikolo.
  • Pervertitaj aŭ parodiigitaj emblemoj prefere tute ne estu uzata, aŭ se jes, nur kun aparta singardo kaj en artikolo, kiu arte analizas aparte socie gravan pervertitan aŭ parodiigitan emblemon.
  • Kiam vi suprenŝutas emblemon, negrave ĉu modernan aŭ historian, al Vikipedio, atentu aldoni la ŝablonon {{Ŝablono:emblemo}} en la priskiba teksto de la datumaro:
Copyright undetermined
Ĉi tio estas emblemo de firmao, organizo, aŭ alia aĵo kaj estas protektata de aŭtorrajto kaj/aŭ kiel komerca marko. Oni kredas ke la uzado de malbonkvalitaj distingivaj logo-bildoj por ilustri la koncernan firmaon, sportan teamon, aŭ organizaĵon ĉe la Esperanto-lingva Vikipedio, gastigata je serviloj en Usono de la publikutila organizaĵo Wikimedia Foundation, sufiĉas laŭ justa uzado laŭ la Aŭtorrajta Leĝaro de Usono. Aliaj uzadoj de ĉi-tiu bildo, ĉe Vikipedio aŭ aliloke, povus esti aŭtorrajta malobservo. Iu komerca uzado de ĉi-tiu bildo povus esti malobservo de la komerca varmarko. Vidu Vikipedio:Justa uzado kaj Vikipedio:Emblemoj.
  • Estu memkompreneble, ke la suprenŝutita dosiero estas grafike altkvalita kaj akurate respegulu la originan emblemon. Ne provu tro malgrandigi la dosieron, se tio iagrade malbonigas ĝian grafikan kvaliton.
  • Tro bonkvalitaj versioj de emblemoj tamen ankaŭ ne rekomendindas, ĉar ili eble ne korespondas al la neŭtrala kaj malvarba karaktero de enciklopedio. Evitu uzi SVG-formatojn de emblemoj, ĉar ili estas grandigeblaj tre bonkvalite kaj povas konsideriĝi varbaĵo: tamen konverto de SVG-formato al altkvalita PNG-formato senproblemas.
  • Kutime, la momente aktuala emblemo estu uzata. En kazoj, kie la bildigo de historia, ne plu aktuala emblemo estas necesa aŭ utila, la historieco de ĝi estu klare akcentata.
  • Ne necesas skribe peti permeson de la posedanto de la emblemo antaŭ ol ekuzi ĝin, tiom longe kiom la uzo obeas la vikipediajn gvidliniojn de justa uzo:
  • En la kazo ke la emblema posedanto malkonsentas pri la uzo de sia emblemo, li/ŝi senprobleme mem povas forigi la emblemon. En tiu kazo rekomendindas informi en la diskuta paĝo de la koncerna artikolo, ke la forpreninto estis la posetanto de la emblemo, kaj ke li/ŝi malkonsentis pri la uzo de "sia" kopirajte protektita grafikaĵo.
  • En tia kazo de forpreno de emblemo fare de la posedanto mem, neniu reenmetu la emblemon, krom ke post intensa diskuto kaj konsento pri la reenmeto.
  • Emblemoj, kiuj enhavas sloganojn, estu malfavorataj, favore al tiaj, kiuj estas sen slogana teksto.