Curzon-linio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hr:Curzonova linija
Linio 20: Linio 20:
[[fr:Ligne Curzon]]
[[fr:Ligne Curzon]]
[[he:קו קרזון]]
[[he:קו קרזון]]
[[hr:Curzonova linija]]
[[id:Garis Curzon]]
[[id:Garis Curzon]]
[[it:Linea Curzon]]
[[it:Linea Curzon]]

Kiel registrite je 06:44, 14 jul. 2008

Ŝanĝo de la pola teritorio

Curzon-linio [kurzon] estis demarkacia linio inter Pollando kaj Sovet-Rusio; oni proponis ĝin kiel armistican linion en la 1919–20-a pola-rusa milito kaj tio iĝis kun eta korekto la fina soveta-pola ŝtatlimo post la dua mondmilito.

Kiam la ĉefkonsilio de la entento decidis post la unua mondmilito pri limoj de la novnaskiĝinta pola ŝtato, ĝi signis tiun minimuman limlinion, je kiu Pollando ĉiukaze rajtas. La konsilio permesis formi polan administadon sur areoj okcidente de tiu limlinio (1919. 12. 8.). Tiu linio venis de Grodno al suda direkto tra Brest-Litovsk kaj la riveron Bug ĝis la iama aŭstra-rusa limo. La aparteno de orienta Galicio kaj Lvov (Lviv, Lemberg) restis tiam neklara.

Iom poste fiaskis la pola orienta militmarŝo en Ukrainio kaj la ĉefminsitro Wjadysjaw Grabski petis helpon en julio de 1920 de la entento. La 10-an de julio, la entento proponis armistican planon por Grabski kaj ties linio kongruis kun tiu provizora linio de 1919.12.08, kun plilongigo al sudo: la parton ĝis la Karpatoj kun urbo Przemyśl donis al Pollando, sed orientan Galicion ne. Sekvatage, la brita ministro pri eksteraj aferoj, Lord Curzon – kies nomo kunplektiĝis kun la tuta linio – faris similan proponon por la soveta registaro. La planon de la entento neniu el ili akceptis. Ĉar la pola-soveta milito finiĝis per pola venko, la fina packontrakto el marto de 1921 montris la polan venkon kaj donis ĉ. 135 000 km2 al Pollando, oriente de la Curzon-linio (kun pola malplimulto).

La Curzon-linio renaskiĝis en pretendoj de Sovetunio komence de la dua mondmilito. La Sovetunio deklaris pretendojn pri areoj, oriente de la Curzon-linio kaj okupis ilin komence de la dua mondmilito (Pakto Molotov-Ribbentrop). Post soveta rebato de la germana invado, la Ruĝa Armeo okupis tutan Pollandon fine de 1944.

Usono kaj Britio akceptis la sovetajn postulojn en Konferenco de Jalta (1945. 04. 06.) kaj rekonis la Curzon-linion kiel sovetan–polan ŝtatlimon. La soveta-pola kontrakto (1945. 08. 16.) deklaris ŝtatlimon, preskaŭ tute kongruan al la Curzon-linio. En 1951 okazis kelkaj etaj lim-modifoj.