Katjuŝa: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: en:Katyusha rocket launcher
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: az:Katyuşa
Linio 25: Linio 25:
[[Kategorio:Armiloj]]
[[Kategorio:Armiloj]]


[[az:Katyuşa]]
[[cs:BM 13-16 Kaťuša]]
[[cs:BM 13-16 Kaťuša]]
[[da:Katjusja]]
[[da:Katjusja]]

Kiel registrite je 20:35, 14 jul. 2008

Katjuŝo en Moskvo

Katjuŝa (el la rusa virina karesnomo Katjuŝa) (aŭ katjuŝo aŭ (en germana armea parolo) stalinorgeno pro ties simileco al orgeno) estis la rusa nomo de soveta raketoĵetilo, evoluita kaj uzita dum la dua mondmilito.

Kompare al tradicia artilerio, ĝi estas mapli preciza kaj efika, la replenigo daŭris longe. Ĝi avantaĝo estis la simpla konstruarto, granda eksploda forto, mallonga paftempo de multaj raketoj. Ĉar ĝi povis dum kelkaj sekundoj multajn raketojn elpafi, ĝi ofte demoralizis, timigis la germanajn soldatojn.

Tipoj estis BM-8, BM-13 kaj BM-32. La pelj konata varianto - BM-13 - estis muntita je triaksa ŝarĝaŭto. La atingopovo estis inter 2.500 kaj 11.800 (BM-13SN) m, ĝi ebligis 16 ĝis 54 pafojn dum kelkaj sekundoj.

La plej disvastixginta raketotipo estis M-21 kun kalibro de 122,4 mm. La BM-24 (12 tuboj) kun kalibro de 240,9 mm kaj atingopovo de 6.000 m, disvastiĝis internacie.


La evoluigo de la raketoj komenciĝis en la 1930-aj jaroj, la unua ekzempelro estis pretigita en 1938. Oni celis uzi ilin kontraŭ aviadiloj. Poste oni pluevoluigis ĝin kaj alfiksis je ŝarĝautoj.

La unua elprovo de la armilo okazis en somero de 1939, en la japana-rusa limkonflikto. Tiam ili estis muntitaj al aviadiloj.

La pluevoluigita versio M-132 (BM-13-16) estis preta je junio de 1941 por produktado. Ties unua uzo okazis la 14-an de julio 1941, kiam 7 katjuŝoj pafis 112-foje je fervoja stacio Orŝa.

Diversaj tipoj de katjuŝo estis plu uzataj post la dua mondmilito.

Ekzemplo pri la funkciado: ĉiuj 16 pafaĵoj de BM-18-16 estis elĵetitaj ene de 7 ĝis 10 sekundoj. La replenigo daŭris 2 ĝis 3 minutojn.

Literaturo

  • Peter Stache "Sowjetische Raketen im Dienste von Wissenschaft und Verteidigung" Berlin 1987 ISBN 3-327-00302-5