Statistiko de Esperantujo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Fanoler (diskuto | kontribuoj)
Fanoler (diskuto | kontribuoj)
Linio 21: Linio 21:
En [[Nepalo]] en 1990 ne ekzistis loka Esperanto-komunumo. Laŭ la vikipedia artikolo pri [[Nepala Esperanto Asocio]] la retlisto ''nepalesperanto'' havas nun 219 membrojn.
En [[Nepalo]] en 1990 ne ekzistis loka Esperanto-komunumo. Laŭ la vikipedia artikolo pri [[Nepala Esperanto Asocio]] la retlisto ''nepalesperanto'' havas nun 219 membrojn.


En [[Srilanko]] la komenco de la esperanta historio estis ligita al vizitoj de instruemaj eksterlandaj esperantistoj. La loka movado naskiĝis vershajne en 1979, kiam s-ino [[Vilma Sindona Eichholz]] vizitis la insulon. Dum kelkaj jaroj la nombro de esperantoparolantoj estis malpli ol 10 personoj. Menciindas la poresperanta aktiveco, informado de [http://www.kln.ac.lk/humanities/department/linguistics/html/staff/D_M_Wickramasinghe.html S-ino Daya Wickramasinghe] profesorino en la Universitato de Kelaniya. En 1983 kaj 1984 [[Stefano Keller]] vojaĝis al Srilanko, prelegis pri Esperanto kaj organizis kursojn en la publika biblioteko de Kolombo, en la universitatoj de Kolombo, Kelaniya, kaj en la laborministerio. Rezulte de tiu agado la nombro de esperantoparolantoj (je diversaj niveloj de parolkapablo) kreskis proks. ĝis ĉ. 100 personoj. Post forpaso de la ĉefa loka aktivulo, [[Daniel Balasingham Jesudason]] (1994), sekvis malpli aktiva periodo. La srilanka esperanto-movado revigliĝas en 2008: laŭ informoj de s-ro U. Zeiter Perera, Srilanka Esperanto Asocio (SLEA) havas 40 membrojn. Tutcerte karakterizas ankaŭ la srilankan movadon tiu fenomeno, lau kiu ne ĉiu parolanto de la internacia lingvo membras en loka grupo, asocio.
En [[Srilanko]] la komenco de la esperanta historio estis ligita al vizitoj de instruemaj eksterlandaj esperantistoj. La loka movado naskiĝis vershajne en 1979, kiam s-ino [[Vilma Sindona Eichholz]] vizitis la insulon. Dum kelkaj jaroj la nombro de esperantoparolantoj estis malpli ol 10 personoj. Menciindas la poresperanta aktiveco, informado de [http://www.kln.ac.lk/humanities/department/linguistics/html/staff/D_M_Wickramasinghe.html S-ino Daya Wickramasinghe] profesorino en la Universitato de Kelaniya. En 1983 kaj 1984 [[Stefano Keller]] vojaĝis al Srilanko, prelegis pri Esperanto kaj organizis kursojn en la publika biblioteko de Kolombo, en la universitatoj de Kolombo, Kelaniya, kaj en la laborministerio. Rezulte de tiu agado la nombro de esperantoparolantoj (je diversaj niveloj de parolkapablo) kreskis proks. ĝis ĉ. 100 personoj. Post forpaso de la ĉefa loka aktivulo, [[Daniel Balasingham Jesudason]] (1994), sekvis malpli aktiva periodo. La srilanka esperanto-movado revigliĝas en 2008: laŭ informoj de s-ro U. Zeiter Perera, Srilanka Esperanto Asocio (SLEA) havas 40 membrojn. Tutcerte karakterizas ankaŭ la srilankan movadon tiu fakto, lau kiu ne ĉiu parolanto de la internacia lingvo membras en loka grupo, asocio.


=== Ekzamenoj ===
=== Ekzamenoj ===

Kiel registrite je 11:12, 16 jul. 2008

La statistiko de Esperantujo traktas ĉiujn kampojn de Esperanto, kie eblas atingi laŭnombran priskribon de la stato kaj evoluo. Ĝi servas por ekscii kaj kompreni tion kaj por doni fidindan bildon al la Esperanto-parolantoj mem kaj al la ekstera mondo.

La plej ofte publikigitaj nombroj verŝajne estas tiuj pri membroj. Estas tamen multaj indikoj, ke la membronombroj de UEA kaj de ĝiaj Landaj Asocioj ne respegulas la ĝeneralan evoluon de Esperantujo, almenaŭ dum la pasintaj jardekoj. Konstateblas stagnado de la kvanto de Individuaj Membroj de UEA kaj malkresko en multaj Landaj Asocioj. Kontraste dum la pasintaj jardekoj kreskis la nombroj de partoprenantoj en renkontiĝoj, de PasportaServanoj, de la muzikproduktado, de denaskuloj, de interretaj paĝoj kaj de Esperanto en Afriko kaj pluraj landoj de Azio. Ankaŭ la esplorado de Esperanto en lingvistiko kaj aliaj sciencoj plioftiĝas.

Laŭ pluraj indikoj Esperanto atingis inter la internacie uzataj lingvoj de la mondo lokon ie inter la 15a kaj la 50a; kompare kun la angla la rilato estas proksimume 1:1000 (depende de la kampo ĝenerale inter 1:500 kaj 1:2000).

Statistikoj pri unuopaj kampoj de Esperantujo

Ekstereŭropo

Afriko

En la pasintaj jardekoj Esperanto disvastiĝis en multaj regionoj de Afriko. Kreiĝis Esperanto-asocioj en deko da afrikaj landoj; en plia deko ekzistas kelkaj lokaj kluboj.

La disvastiĝo de Esperanto en Afriko estas konstatebla ankaŭ per la nombro de gastigantoj en Pasporta Servo. PS havis en 1988/89 entute 18 adresojn en Afriko; en 2005 estis sume 59. Tio estas mezuma jara kresko de ĉ. 7,2 %. La proporcio de afrikaj adresoj inter ĉiuj PS-gastigantoj kreskis de 2 % al 4,3 %.

Azio

En intervjuo kun la gazeto 'The Hindu' organizanto de la kvina Azia Kongreso de Esperanto en 2008 rakontis, ke Esperanto venis al Barato antaŭ nur 25 jaroj[1]. Nun oni sukcese organizis Azian Kongreson en Bangalore. Sen kresko tio ne klarigeblas.

En Nepalo en 1990 ne ekzistis loka Esperanto-komunumo. Laŭ la vikipedia artikolo pri Nepala Esperanto Asocio la retlisto nepalesperanto havas nun 219 membrojn.

En Srilanko la komenco de la esperanta historio estis ligita al vizitoj de instruemaj eksterlandaj esperantistoj. La loka movado naskiĝis vershajne en 1979, kiam s-ino Vilma Sindona Eichholz vizitis la insulon. Dum kelkaj jaroj la nombro de esperantoparolantoj estis malpli ol 10 personoj. Menciindas la poresperanta aktiveco, informado de S-ino Daya Wickramasinghe profesorino en la Universitato de Kelaniya. En 1983 kaj 1984 Stefano Keller vojaĝis al Srilanko, prelegis pri Esperanto kaj organizis kursojn en la publika biblioteko de Kolombo, en la universitatoj de Kolombo, Kelaniya, kaj en la laborministerio. Rezulte de tiu agado la nombro de esperantoparolantoj (je diversaj niveloj de parolkapablo) kreskis proks. ĝis ĉ. 100 personoj. Post forpaso de la ĉefa loka aktivulo, Daniel Balasingham Jesudason (1994), sekvis malpli aktiva periodo. La srilanka esperanto-movado revigliĝas en 2008: laŭ informoj de s-ro U. Zeiter Perera, Srilanka Esperanto Asocio (SLEA) havas 40 membrojn. Tutcerte karakterizas ankaŭ la srilankan movadon tiu fakto, lau kiu ne ĉiu parolanto de la internacia lingvo membras en loka grupo, asocio.

Ekzamenoj

Hungario

En Hungario en la jaroj 1995 ĝis 1999 ĉiujare inter 500 kaj 600 homoj trapasis ŝtate rekonitan ekzamenon pri Esperanto, plejparte en la meza nivelo; supozeble la situacio en la antaŭaj jaroj estis simila. Jam ekde la jaro 1966 oni povas trapasi ekzamenon pri Esperanto ĉe la Ŝtata Lingvoekzamena Komisiono en baza, meza kaj supera gradoj kaj ankaŭ en pluraj fakaj terenoj.

Ekde 1998 studentoj de altlernejoj kaj universitatoj rajtas ricevi sian diplomon nur post ŝtate rekonita ekzameno pri iu lingvo. En la jaro 2000 oni registris ankaŭ Esperanton. Ĉefe pro la rapida ebleco plenumi la kondiĉon por la diplomo la suma ekzamennombro tuj supreniris al 1627 kaj post du jaroj komencis ondumi inter 5000 kaj 7000. Temas pri proksimume 3000 ekzameniĝantoj ĉiujare, ĉar ĉ. la duono de la ekzamenoj estas malsukcesaj - la studantoj preferas frue provi la ekzamenon. Sume ĝis 2007 en la antaŭa jardeko okazis ĉ. 40.000 ekzamenoj kun proksimume 20 ĝis 30 mil studentoj[2].

Ekde 2002 proksimume 5 procentoj de ĉiuj ŝtataj lingvoekzamenoj en Hungario estis pri Esperanto. Post la angla (ĉ. 50 %) kaj la germana (ĉ. 25 %) ĝi ofte troviĝis sur la tria loko.

Granda parto de la ekzameniĝantoj estas homoj, kiuj jam laboras kaj dume akiras diplomon. Ĉar la nombro de tiuj studentoj post kelkaj jaroj konsiderinde malgrandiĝos, atendeblas same drasta redukto de la kvanto de ekzamenoj.

Familioj kaj denaskuloj

Komence de la okdekaj jaroj ne okazis Esperanto-renkontiĝoj en Germanio, kie partoprenis iom pli granda nombro de infanoj. Tutmonde estis ĉefe unu infana renkontiĝo, la Internacia Infana Kongreseto, kie kunvenis (kaj plu kunvenas) kelkaj dekoj da infanoj inter ses kaj dek du jaroj. En la okdekaj jaroj kreiĝis Printempa Semajno Internacia (PSI) kiel familia renkontiĝo kaj Internacia Festivalo (IF), kie partoprenis ankaŭ gepatroj kun infanoj. Ekde la jarfino 2002 okazis Novjara Renkontiĝo (NR), kie dum la jarŝanĝo 2006/7 kaj 2007/8 kunvenis po ĉ. sesdek infanoj kun siaj gepatroj; inter 20 kaj 25 da ili estas denaskuloj. Simila kvanto de infanoj kunvenas dum PSI; ankaŭ la proporcio de denaskuloj estas simila.

Speciala renkontiĝo por denaskaj infanoj estas Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj (REF), kiu ekzistas ekde 1979. En la komenca jardeko la nombro de partoprenantoj variis inter 20 kaj 40; ekde 1994 la nombro altiĝis al 60 ĝis 90 partoprenantoj[3]. Proksimume la duono el ili estas infanoj.

Gastigaj servoj (Pasporta Servo, CouchSurfing k.a.)

Pasporta Servo 1974 - 2008

Pasporta Servo, fondita en 1974 kun 39 gastigantoj, spertis rapidan kreskon ĝis 900 gastigantoj en 1988/89. Sekvis stagno ĝis la jaro 2000, post kio okazis plia kresko al 1364 en la jaro 2005. Ekde tiam la nombroj malkreskis al 1225 en la jaro 2008. Eble tiu malkresko almenaŭ parte ŝuldiĝas al la apero de rete disponeblaj gastigaj servoj, kiel CouchSurfing, kie en 2008 ĉ. 500 homoj indikis almenaŭ komencan scion pri Esperanto. Se oni kunkalkulas ambaŭ gastigajn servojn, la kresko daŭras - eĉ se oni konsideras, ke ĉe CouchSurfing nur ĉe parto de la enmetitaj adresoj eblas tranokti. (Parte CouchSurfing funkcias kiel Amikeca Reto.) La mezuma kresko de la nombro de gastigantoj ĉe Pasporta Servo inter 1988 kaj 2005 estis ĉ. 2,4 %, la kresko inter 1995 kaj 2005 estis ĉ. 5,3 %. La nombro de landoj jam post tri jaroj, en 1977, atingis pli ol 40; sekvis iom-post-ioma kresko ĝis nuntempe ĉ. 90 landoj.

Interreto

Laŭ studo pri lingvoj en la reto el la jaro 2000 de Gregory Grefenstette kaj Julien Nioche tiutempe ekzistis proksimume 26.795.000 vortoj en Esperanto en la reto[4]; tio estis simila kvanto kiel en la eŭska, latva aŭ litova, iom sub la estona kaj latina, iom super la bretona, albana kaj kimra. Esperanto havis la lokon 27 inter la esploritaj latinliteraj lingvoj. (Estus proksimume loko 40 inter ĉiuj lingvoj.) La rilato al la angla estis proksimume 1:1800.

Dum la jaroj 2006 kaj 2007 la studo Abako ĉiumonate komparis per serĉmaŝinoj la kvanton de interretaj paĝoj en Esperanto kun kelkaj simile grandaj lingvoj. Esperanto havis proksimume 2 milionojn da paĝoj - ĉ. duonon de la kvanto en la slovena, ĉ. duoblon de eŭska kaj kimra. Tiutempe Esperanto estis jam antaŭ la latina, kiu atingis duonmilionon da paĝoj.

Esperanto superis la limon de 100 000 artikoloj en vikipedio en la 15a de junio 2008; laŭ la kvanto de retpaĝoj ĝi havas proksimume lokon 20. La Esperanto-vikipedio kreskas laŭ la koncerna statistiko per ĉ. 20 000 artikoloj jare - iom malpli ol simile grandaj alilingvaj vikipedioj, pro kio atendeblas plia malaltiĝo de la rango. Laŭ la vizitado de (la mil plej ofte vizitataj) vikipedio-paĝoj Esperanto havas lokon 43 inter la vikipedioj; la rilato al la angla estas proksimume 1:1300.

Libroj

Mezume eldoniĝas jare inter 150 kaj 250 libroj kaj broŝuroj en Esperanto; la meza paĝnombro estas ĉ. 120 paĝoj[5]. La kutime menciitaj librokvantoj ne distingas inter libroj (ekde 50 paĝoj) kaj malpli ampleksaj broŝuroj, kiel oni faras en kelkaj landoj.

Ĉiujare eldoniĝas proksimume 25 originalaj beletraj verkoj kaj ĉ. 45 tradukitaj beletraĵoj; ambaŭ nombroj ondumas. La ceteraj verkoj estas lernolibroj, informverkoj, verkoj interlingvistikaj, esperantologiaj, fakaj ktp. Ekde la publikigo de Esperanto eble eldoniĝis dudekmilo da libroj kun rilato al Esperanto, el kiuj supozeble nur proksimume tri kvaronoj estas verkoj en Esperanto (do, ekzemple sen dulingvaj vortaroj, informverkoj, lingvistikaj verkoj en aliaj lingvoj k.s.).

Inter la libroj laŭ statistiko de la libroservo de UEA plej bone vendiĝas lernolibroj. En la unua loko de la statistiko 1989 - 2000 troviĝas la lernolibro Saluton! Esperanto aŭtodidakte de Audrey Childs-Mee, kiu vendiĝis en sume 3233 ekzempleroj en pluraj eldonoj; mezume do estis preskaŭ 300 ekzempleroj jare. UEA asertas, ke ĝi okupas "almenaŭ trionon de la tuta merkato"; kontraste sendependa libroeldonisto asertis, ke li vendas nur ĉ. 5 procentojn tra UEA. Preciza statistiko estas malfacila; unuflanke, ĉar la libroservo de UEA estas samtempe eldonisto, pograndisto kaj podetalisto, aliflanke, ĉar ne publikiĝas statistikoj de la diversaj aliaj eldonistoj kaj librovendejoj en Esperantujo. La mona sumo de la vendoj ĉe UEA en la periodo 1989 - 2000 estis 1 479 895 eŭroj (3 261 260 guldenoj), do ĉ. 100 000 eŭroj jare[6].

La kvanto de la ĉiujare eldonitaj verkoj estas relative stabila tra la jardekoj; jam antaŭ 1920 estis jaro kun pli ol 200 titoloj. Dum ĝenerale ne kreskas la kvanto de libroj, tamen almenaŭ la ekstera aspekto de la libroj pliboniĝis dum la pasintaj jardekoj, kiel multaj observantoj asertas.

Tradukado

Detala analizo de la tradukoj montras, ke nur ĉ. 20 procentoj venas el la angla; sume el la kvar plej grandaj devenlingvoj - angla, franca, germana kaj rusa - venas nur iom super 50 procentoj[7]. Kontraste en la plej multaj aliaj lingvoj nuntempe inter 50 kaj 80 procentoj de la tradukoj havas sian originon en la angla.

Librolegado

Laŭ enketo de Libera Folio en 2004 "preskaŭ ĉiuj respondintoj asertis, ke ili legis esperantlingvan libron dum la lasta semajno aŭ almenaŭ la lasta monato"[8]; iom pli ol triono asertis esti leginta libron pasintsemajne. Oni demandis la vizitantojn de la retpaĝaro de Libera Folio".

Membroj de Esperanto-asocioj

UEA

UEA-Membraro 1908 - 2007

La membronombroj de UEA montras resuman stagnadon inter 1949 kaj 2007: Antaŭ ses jardekoj estis 5.927 Individuaj Membroj, en 2007 estis 6.011. Ĉe la Aligitaj Membroj la unua nombro estas 12.822, tiu el 2007 estas 11.477. Sume UEA havis 18.749 membroj en 1949 kaj 17.488 en 2007. Indas noti, ke la Aligitaj Membroj en 1949 venis el ĉ. 20 Landaj Asocioj, dum hodiaŭ UEA havas pli ol 60; multaj Landaj Asocioj, ĉefe en Eŭropo, draste perdis membrojn - la perdon kovris la aliĝo de novaj asocioj.

La nombro de Individuaj Membroj restis relative stabila; ĝi ondumis en tiuj ses jardekoj nur inter 5.713 kaj 8.071. Kontraste la nombro de Aligitaj Membroj kreskis de ĉ. 10.000 komence de la kvindekaj jaroj al maksimumo de 36.351 en 1987. Jam en 1991 el tio restis nur 19.146, en 2002 nur 10.549. La kresko en la kvindekaj jaroj (de ekzemple 10.723 membroj en 1954 al 25146 en 1959) ŝuldiĝis al aliĝo de pluraj asocioj, ne al kresko interne de Landa Asocio: Alvenis interalie tiuj en Germanio, Finnlando, Pollando, Japanio, Bulgario kaj Jugoslavio. Plia rapida kresko okazis de 1979 (24.533) ĝis 1987 (36.351) pro grandiĝo de membronombroj ĉefe en orienta Eŭropo (la voĉdonrajto en la komitato de UEA dependas de la kvanto de membroj). Jam en 1991 la nombro estis signife sub la nivelo de 1979.

Malfacilas interpreti la sumajn nombrojn de Aligitaj Membroj ĉe UEA, ĉar eniras multaj dekoj da Landaj Asocioj kun diversaj cirkonstancoj. En la sube traktitaj landoj Francio kaj Germanio sperteblas malkresko de la membraro.

Laŭ ofta klarigo membroperdo estas nuntempe ĝenerala fenomeno de asocioj. Tamen oni povas konstati, ke kelkaj asocioj prosperas, kiel tiuj de aŭtomobilveturantoj kaj pri mediprotektado.

Francio

Membraro en Francio 1901 - 2006

La membronombroj en Francio montras konstantan malkreskon ekde multaj jardekoj. En 1963 estis 1553 membroj en UFE, en 2006 estis ĉ. 750.

Germanio

La Germana Esperanto-Asocio spertis malkreskon ekde la kvindekaj jaroj. En la pasinta jardeko laŭ oficiala informo okazis malkresko de 1325 en 1994 al 1064 en 2006, kio signifas mezuman membroperdon de 2 % jare.

Muziko

Nur en la 60-aj jaroj aperis la unuaj vinilaj diskoj kun Esperanto-muziko; la artikolo pri Historio de Esperanto-muziko nomas du diskojn el tiu jardeko. En la 70-aj jaroj aldoniĝis ĉ. 14 artistoj kaj grupoj kaj ekaperis la unuaj muzikeldonejoj. En la postaj jardekoj kreiĝis granda diverseco de stiloj.

La UEA-katalogo de 1988/89 (eldonita en 1988) enhavas proksimume 28 muzikajn gramofondiskojn kaj 36 muzikajn kasedojn aŭ sonbendojn; sume estas ĉ. 59 albumoj (ĉar 5 albumoj aperis en ambaŭ formoj). La katalogo de 2001 enhavas ĉ. 82 muzikajn kasedojn kaj 34 kompaktdiskojn; sume temas pri ĉ. 112 muzikaj albumoj (ĉar ĉ. 4 albumoj aperis ambaŭforme). La oferto ene de ĉ. 13 jaroj preskaŭ duobliĝis, la mezuma kresko estis ĉ. 5 % jare.

Ĉe musicexpress.com en la 14a de julio 2008 eblis senkoste elŝuti 215 muzikajn mp3-dosierojn.

Nombro de Esperanto-parolantoj

En Esperantujo oni multe diskutas pri la nombro de Esperanto-parolantoj; cirkulas nombroj inter kelkaj miloj kaj dudeko da milionoj. La diversaj nombroj diferencas inter si malpli rilate al la prijuĝo de la realeco, kiom rilate al la aspekto, kiun oni volas prezenti. La taksantoj parolas jen pri homoj, kiuj senerare kaj flue regas la lingvon, jen pri homoj, kiuj regas nur la bazon de la lingvo. Jen oni postulas regulan uzadon dum la pasinta tempo, jen oni provas kalkuli ĉiujn, kiuj iam dum sia vivo atingis difinitan lingvonivelon.

Se oni tiel enordigas la diversajn taksojn, oni povas akcepti la jenajn nombrojn kun necerteco de eble la faktoro du aŭ tri: Ĉ. cent mil homoj parolas Esperanton flue kaj regule, eble duona miliono parolas ĝin kelkfoje hezitante kaj nur de tempo al tempo, eble du milionoj iam en sia vivo atingis la nivelon, ke ili parolis Esperanton "kelkfoje kun hezitoj" (oni scias el multaj spertoj, ke eĉ post jardekoj homoj tuj refoje komprenas Esperanton kaj post mallonga tempo denove kapablas paroli). Eble deko aŭ dudeko da milionoj iam lernis la bazon de Esperanto kaj kapablas legi tekstojn helpe de vortaro. Je la flanko de bona lingvonivelo estas eble nur kelkaj miloj aŭ dekmiloj, kiuj (preskaŭ) senerare kapablas uzi Esperanton - depende de la postulo pri kapableco.

Censoj

Ekde la jaro 2001 pluraj censoj demandis ankaŭ pri lingvoscio. En Litovio en 2001 inter 4 milionoj da loĝantoj sume 858 homoj indikis, ke ili "scias, do estas kapabla(j) paroli kaj/aŭ skribi" Esperanton. Nur ses lingvoj jam troviĝis sur la litova demandilo, necesis eventuale aldoni Esperanton; verŝajne simile estis pri la du aliaj censoj. En Hungario (2001) entute 4 565 personoj informis pri scio de Esperanto (landa loĝantaro tiam 10,2 milionoj da homoj). En Novzelando (2006) oni kalkulis 123 homojn, kiuj indikis scii Esperanton (loĝantaro: 4 milionoj); ĉe tiu censo la demandilo ne distingis inter gepatra kaj pliaj lingvoj.

La rilato inter la parolantoj de Esperanto al tiuj de la angla laŭ la censo estis 1:687 en Litovio kaj 1:218 en Hungario. En Litovio, kiu ĝis 1990 apartenis al Soveta Unio, la rusa estas pli disvastigita ol la angla; la rilato de Esperanto al la rusa kiel fremdlingvo estas 1:2447[9].

Por fari takson pri la tutmonda parolantaro de Esperanto ne havas multan sencon elkalkuli en la menciitaj landoj la nombron de parolantoj inter unu miliono da loĝantoj kaj fari rektan projekcion al la tutmonda loĝantaro. Oni ja scias, ke la disvastigiteco de Esperanto tre varias laŭ la landoj; la nombro de membroj en unu miliono da loĝantoj estas ekzemple proksimume 70foje pli granda en Islando ol en Usono kaj ankaŭ signife varias inter malgrandaj landoj kiel Finnlando aŭ Belgio unuflanke kaj grandaj kiel Germanio aŭ Italio aliflanke.

Se oni elkalkulas la rilaton inter la nombro de asociaj membroj kaj la nombro de Esperanto-parolantoj en la tri landoj, oni alvenas al proksimume 1:7 por Litovio, 1:13 por Hungario kaj 1:2 por Novzelando[10]. Se oni provas taksi surbaze de tio, oni alvenas al proksimume 140 000, 260 000 kaj 40 000 parolantoj tutmonde; eble la malalta kvanto por Novzelando estas influita de la fakto, ke la tiea censo ne distingis inter gepatraj kaj poste lernitaj lingvoj. La menciitaj taksoj provas diveni, kiom da homoj en tutmonda censo kun similaj demandoj indikus Esperanton; ne estas klare, kiu procentaĵo de la demanditoj troigis sian lingvoscion kaj kiu forgesis aŭ intence ne menciis Esperanton; same neklaras, kiu procentaĵo de la homoj, kiuj dum pluraj jaroj aŭ jardekoj ne uzis Esperanton, indikis lingvoscion. Indas noti, ke la nombroj surbaze de la tri censoj - kadre de la atendebla necerteco - relative bone kongruas kun la kutimaj taksoj por fluaj kaj regulaj uzantoj de Esperanto.

Radio

Provizore ne estas konataj statistikoj pri ekzemple la kvanto de aŭskultantoj dum la jaroj. Oni povas supozi, ke almenaŭ en la lastaj jaroj malkreskas la kvanto de aŭskultantoj per radio - sed certe kreskas la nombro de tiuj, kiuj elŝutigas programerojn per interreto. Radio Vatikana ebligas elŝutadon ekde decembro 2006 kaj dum la sekva duonjaro registris 15 000 elŝutojn de mp3-sonarkivoj. La retejo proponis meze de 2007 entute 350 sonarkivojn[11].

La kvanto de leteroj de aŭskultantoj de la Esperanto-elsendoj de Radio Pollando en pasintaj jaroj estis impone granda. En 2003 la Esperanto-aŭskultantoj sendis pli ol 60 procentojn (3636) de la entute alvenintaj leteroj (5885) al ĉiuj redakcioj[12].

Renkontiĝoj

Dosiero:UnuDusemEoRenkGermPol57 07-chiuj+AS500.jpg
Unu- kaj dusemajnaj renkontiĝoj en Germanio (plus AS en Pollando) 1957 - 2007

Bonan evoluon havis la nombroj de partoprenantoj en unu- kaj dusemajnaj renkontiĝoj en Germanio. En 1977 estis ĉ. 100 gastoj en unu renkontiĝo (IS), en 2007 okazis ses tiaj kunvenoj kun sume ĉ. 800 partoprenantoj. Mezume en la tridek jaroj estis kresko de 7 procentoj - sed la kresko inter 1977 kaj 1987 estis jare pli ol dekprocenta; poste okazis malrapidiĝo al iom pli ol 2-procenta kresko de la sumo. Malsame evoluis en la pasintaj dudek jaroj junularaj kaj plenkreskulaj/familiaj renkontiĝoj: Tiuj por plenkreskuloj kaj familioj kreskis de ĉ. 250 partoprenantoj al nun ĉ. 600 (mezuma kresko ĉ. 4,5 % jare), dum la junulara aranĝo IS malkreskis de ĉ. 300 al 200 (mezuma malkresko ĉ. 2 % jare)[13]. Periodoj de kresko koincidis kun aldono de novaj renkontiĝoj - estas fortaj indikoj, ke tiuj permesas logi homojn, kiuj ne sentus sin hejme ĉe la jam ekzistantaj kunvenoj.

800 partoprenantoj signifas ĉ. 4000 tranoktojn, el kiuj tre proksimume 2000 venas el eksterlando. En 2007 en Germanio okazis entute 55 milionoj da tranoktoj de eksterlandanoj[14], kio signifas, ke la rilato inter la tranoktado de eksterlandaj Esperanto-gastoj de tiaj renkontiĝoj al la entuta tranoktado de eksterlandanoj en Germanio estis proksimume 1:30 000. Por kalkuli la entutan parton de la Esperanto-turismo necesus aldoni ekzemple la malpli longajn renkontiĝojn kaj la unuopulan restadon.

Internacia Kalendaro de Esperanto-Renkontiĝoj

Ĉe la retejo de Eventoj en Budapeŝto estas prizorgata ekde 1996 la Internacia Kalendaro de Esperanto-Aranĝoj, kiu listigas ĉiujn konatajn renkontiĝojn. Jen la kvanto de Esperanto-renkontiĝoj en la unuopaj jaroj:

Jaro Nombro
de
renkontiĝoj
1996 353
1997 352
1998 359
1999 306
2000 358
2001 339
2002 274
2003 251
2004 253
2005 287
2006 233
2007 230
2008 175 (ĝis UK)

Komparo kun aliaj lingvoj

Eblas fari la komparon laŭ la rango inter la diversaj lingvoj kaj laŭ absolutaj nombroj ekzemple kompare kun la angla. Pli malpli laŭ ĉiuj statistikoj oni alvenas por Esperanto al rango inter la 15a kaj la 50a.

Escepto estas ekzemple la Esperanto-ekzamenoj en Hungario, kie Esperanto tenas proksimume la 3an lokon. Escepto estas ankaŭ sinsekvigo de ĉiuj lingvoj de la mondo laŭ la nombro de parolantoj: Se oni kalkulas nur la homojn, kiuj flue kaj regule parolas, Esperanto havas lokon post la centa[15]. Tio tamen ne konsideras la gravecon de lingvoj por la internacia komunikado; la plejmulto de la lingvoj, kiuj en tiaj listoj troviĝas antaŭ Esperanto, havas nur regionan signifon.

Esperanto havas lokon

Esperanto estas unu lingvo el

La rilato inter Esperanto kaj la angla estas mezume ĉ. 1:1000, nome

  • ĉ. 1:200 laŭ la nombro de parolantoj de ambaŭ lingvoj en Hungario (censo 2001),
  • ĉ. 1:700 laŭ la nombro de parolantoj de ambaŭ lingvoj en Litovio (censo 2001),
  • ĉ. 1:1300 laŭ la vizitado de la mil plej ofte vizitataj paĝoj de vikipedio,
  • ĉ. 1:1800 laŭ la tekstokvanto en interreto (2000)

kaj ĝi estis ĉ. 1:100 000 000 en 1887, kiam L.L.Zamenhof estis supozeble la sola parolanto[16].

Evoluo dum 120 jaroj

Esperanto, kiu en 1887 havis nur unu parolanton kaj sekve okupis la lastan lokon inter la tiutempe eble 7000 lingvoj de la mondo, faris rimarkindan progreson de la lasta rango al unu el la antaŭaj 50. Eble neniam en la homa historio lingvo ene de nur 120 jaroj sukcesis simile plibonigi sian rangon. Iam ĉirkaŭ la jaro 1900 Esperanto havis cent homojn, kiuj parolis la lingvon flue kaj regule - hodiaŭ estas ĉ. cent mil; ene de cent jaroj la parolantaro do milobliĝis. Pri tia laŭnombra progreso estas eĉ pli certe, ke ĝi neniam antaŭe okazis en la homa historio. (La angla bezonis 400 jarojn por atingi proksimume centobliĝon inter 1600 kaj hodiaŭ.)

Laŭ la vidpunkto de la rilato al la parolantoj de la angla, Esperanto sukcesis plibonigi la distancon de 1:100 000 000 en 1887 al nuntempe 1:1000. (En 1887 tre proksimume 100 milionoj da homoj en la tuta mondo parolis la anglan.) Se oni forstrekas la unuajn jarojn de rapida evoluo de Esperanto, verŝajne eblas diri, ke Esperanto kompare kun la angla ene de proksimume cent jaroj evoluis de la rilato 1:1 000 000 al la rilato 1:1000.

Se oni volus atingi kreskon de proksimume 100 fluaj parolantoj ĉirkaŭ la jaro 1900 al proksimume 100 milionoj cent jarojn poste, oni devus sukcesi milionobligon de la parolantaro. Tio signifus mezuman jaran kreskon de ĉ. 15 procentoj jare dum centjara periodo - kreskoritmo tre malofta en la mondo.

Enciklopedio de Esperanto - Statistiko (el 1934)

Statistiko. Havigi fidindajn ciferojn pri la disvastigo de E en la tuta mondo: jen estis unu el la taskoj de la E-ista Centra Oficejo. La subaj detaloj estas prenitaj el la kajero „Internacia Muzeo“, 1910, eldonita ankaŭ de ECO, kaj ili montras la nombron de la grupoj kaj gazetoj de 1888 ĝis 1909.

Grupoj kaj gazetoj (1888 - 1909)

Jaro Grupoj Gazetoj
1888 1 -
1889 3 2
1890 3 3
1891 7 2
1892 13 1
1893 15 1
1894 19 1
1895 18 2
1896 24 2
1897 30 2
1898 37 3
1899 32 3
1900 26 3
1901 26 3
1902 44 12
1903 113 21
1904 186 26
1905 308 36
1906 474 45
1907 721 61
1908 1266 99
1909 1447 106

Nombro de libroj (1889 - 1909)

Jaro Libroj (sume)
1889 29
1894 88
1899 123
1904 211
1909 1330

Enketo de Dietterle (1926)

Post la milito la plej grava eksperimento pri E-ista statistiko estis tiu de d-ro Dietterle, dir. de la Germana E-Instituto. La ciferoj montras la staton en 1926 kaj la detalaj tabeloj kun klarigoj aperis sur paĝoj 133-156 de ,E' 1928. (Ties kelkaj eraroj estas korektitaj en niaj finstudoj.) En la suba ciferaro la unua kolono montras, en kiom da lokoj ekzistas E-istoj, la dua kolono montras, kiom da grupoj ekzistas entute kaj la tria kolono montras la tutan nombron de la E-istoj.

Eŭropo

Lando Lokoj Grupoj E-istoj
Albanujo 2 - 6
Aŭstrujo 483 96 7696
Belgujo 98 26 3359
Britujo 490 144 7855
Bulgarujo 121 35 1744
Ĉeĥoslov. 1114 116 8967
Danujo 69 17 990
Estonujo 82 16 784
Finnlando 172 15 825
Francujo 500 101 5237
Ĝibraltaro 1 - 4
Germanujo 1087 441 30868
Grekujo 6 3 1968
Hispanujo 173 47 3591
Hungarujo 122 47 3052
Irlando 33 1 343
Islando 12 - 24
Italujo 199 43 5341
San Marino 1 - 1
Latvujo 110 30 1994
Jugoslavujo 52 10 1498
Liĥtenŝtejno 1 - 1
Litovujo 76 18 780
Luksemburgo 2 - 2
Malto 4 - 7
Monako 1 - 1
Nederlando 177 51 6649
Norvegujo 122 5 380
Polujo 199 51 4690
Portugalujo 16 2 79
Rumanujo 96 15 1912
Svedujo 155 28 1436
Svisujo 135 39 1821
Turkujo 7 - 49
USSR 425 95 1479

Azio

Lando Lokoj Grupoj E-istoj
Brita Hindujo 12 - 17
Br.N.Borneo 1 - 1
Cejlono 1 - 1
Cipro 1 - 1
Ĉinujo 29 1 476
Filipina ins. 2 - 4
Hindo-Ĉinio 1 - 1
Japanujo 11 181 6903
Koreo 2 - 2
Makao 1 - 1
Malajo-ŝtatoj 1 - 1
Mongolujo 1 - 10
Ned.Hindujo 22 - 87
Palestino 6 2 252
Rodos-insulo 1 - 7
Persujo 8 1 69
Setlementoj 1 - 1
Siamo 1 - 1
Sirio 2 - 3

Afriko

Lando Lokoj Grupoj E-istoj
Abisenujo 1 - 1
Acoroj ins. 4 - 6
Alĝerio 5 - 26
Angolo 6 - 10
Egiptujo 6 7 104
Ebur-bordo 1 - 1
Fernando-Po 1 - 1
Gvineo hisp. 1 - 1
Kanariaj ins. 3 2 25
Kaplando 4 - 5
Kapverdaj ins. 1 - 1
Kongo belga 5 - 5
Kongo port. 1 - 1
Liberio 1 - 1
Libio 1 - 1
Madagaskaro 1 - 1
Maroko 10 1 40
Maŭricio 1 - 1
Natalo 1 - 4
Nigerio 1 - 1
Ora Bordo 1 - 7
Oranĵo-ŝtato 1 - 1
Orient-Afriko port. 2 1 6
Rodezio 3 - 4
Som.-bordo it. 1 - 1
St.Heleno 1 - 4
St.Tomaso 1 - 1
Sudano fr. 1 - 1
Transvalo 7 1 47
Tunizio 4 - 4

Ameriko

(Nombroj de Ameriko, Aŭstralio kaj Sume korektitaj laŭ la papera versio de EdE)

Lando Lokoj Grupoj E-istoj
Argentino 37 3 445
Barbadoso 1 - 1
Bermudo-ins. 1 - 1
Bolivio 3 - 5
Brazilo 47 17 1182
Ĉilo 3 3 3
Dominika r. 1 - 5
Ekvadoro 1 - 1
Gujano ned. 1 - 6
Gvatemalo 1 - 1
Honduraso 1 - 1
Jamaiko 2 - 2
Kanado 28 4 52
Kolombio 7 - 11
Kosta Riko 2 - 14
Kubo 43 - 207
Kurasao 1 - 1
Meksiko 1 - 1
Nikaragvo 11 2 88
Novlando 1 - 3
Panamo 1 - 1
Paragvajo 1 - 12
Peruo 1 - 3
Porto-Riko 4 - 5
Salvadoro l - 1
St. Vincent-ins. 2 - 4
Trinidad-ins. 1 - 6
Urugvajo 9 3 416
Usono 215 47 4845
Venezuelo 3 - 8

Aŭstralio

Lando Lokoj Grupoj E-istoj
Aŭstr. Feder. 69 10 1087
Nov-Zelando 72 10 325
Fiĝi-ins. 2 - 2
Havajaj ins. 1 - 1
Nova Gvineo 1 - 2

Sume

Lando Lokoj Grupoj E-istoj
Eŭropo 6548 1502 109690
Azio 205 191 7832
Afriko 77 6 306
Ameriko 431 76 7331
Aŭstralio 145 11 1417
Entute 7201 1786 126576

Dietterle faris la sekvan resumon pri la rezultoj: „En pli ol 100 landoj, en pli ol 7000 lokoj de la mondo, ekzistas entute 126.576 E-istoj, pri kiuj ni havas fidindan scion. El ili 41.751 estas organizitaj en 1776 grupoj (inter ili 632 fakaj grupoj), el kiuj 693 posedas E-bibliotekon. - La grupoj okazigis dum 1926 2531 kursojn, kaj entute laŭ raportoj 12,014 kursojn. Krom tio ekzistas 16.987 izole vivantaj E-istoj en lokoj, kie ne estas aŭ ne respondis grupo, kaj 67.838 ekstergrupaj E-istoj en lokoj, kie estas grupoj. La ciferoj estas ĉiukaze multe tro malaltaj. Sed taksado pri la fakta situacio ne estas devo de statistikestro.“

Oni povas juĝi pri la kompleteco de tiu ĉi statistiko, se oni komparas la ciferojn de la Dietterle-statistiko kun diversaj aliaj ciferoj. La samjara statistiko, efektivigita de CK EU, montris, ke en 1927 en Sovetio troviĝis 16.066 organizitaj E-istoj, formantaj 527 rondetojn kaj ĉelojn. La „Adreslibro de Pollandaj E-istoj“ 1931 enhavas adresojn de 3996 pollandaj E-istoj, kiuj loĝas en 551 lokoj, krome adresojn de 64 polaj E-istoj, loĝantaj eksterlande. Laŭ la takso de la redakcio de la Adreslibro en Pollando ekzistas ĉ. 3000 organizitaj E-istoj, aliaj ĉ. 3000 neorganizitaj. Fidindeco de la Dietterle-statistiko en la diversaj landoj dependis ĉefe de la diverskvatita laboro de la E-istoj en la unuopaj landoj. Ekz. la grandan nombron de la E-istoj en Grekujo ne atestas ankaŭ aliaj cirkonstancoj.

En multaj artikoloj de la Enciklopedio troviĝas statistikoj. Ilia valoro kaj fidindeco certe ne estas la sama. Ofte ne estis eble kontroli la ĝustecon de diversaj nombroj. Eĉ la preciza membrostato de la societoj en kelkaj lastaj jaroj estas ofte tre malfacile aŭ tute ne konstatebla.

Esperanto en Ĉinujo (1934)

Oni povas multe konkludi el la suba proksimuma „statistiko“ pri E en Ĉinujo kvankam ĝi estas ĉefe nur imagita takso. („Kantona E-Gazeto“ jan. 1934.)

1. Adeptoj pli ol 300.000
2. Finis kurson pli ol 30.000
3. Skribas kaj parolas E-e malpli ol 3.000
4. Korekte skribas kaj p. malpli ol 300
5. Verkas aŭ tradukas malpli ol 30
6. Societoj pli ol 50
7. Librejoj 4
8. Bona E-presejo 0
9. Gazetoj 5
10. Rubrikoj en ĵurnaloj pli ol 10
11. E-instrulibroj malpli ol 40
12. Cseh-metodaj kursoj iomete

Notoj kaj referencoj de la artikolo

  1. [The Hindu]
  2. "Malgranda fina venko" - en Hungario (ekzamenoj 1995 - 2004); raporto de D-ro Ludoviko Molnár el marto 2007. Kp. la alineon pri ŝtate rekonitaj ekzamenoj.
  3. REF-statistiko
  4. Tekstokvanto en interreto laŭ lingvoj (studo Grefenstette/Nioche, 2000)
  5. Libroeldonado 2001 - 2007, 1991 - 2000; la kolumno "sume aŭ averaĝe" en la tabelo 2001 - 2007 sumigas la eldonadon de 1991 - 2000.
  6. Libroservo de UEA 1989 - 2000 (artikolo en Libera Folio)
  7. Lu Wunsch-Rolshoven. Bücher und Übersetzungen in Esperanto, Deutsch und Englisch. Esperanto aktuell 5/2005, p. 10
  8. Librolegado (enketo ĉe Libera Folio) kun grafikaĵo de eldonado 1991 - 2003 kaj de vendado 1989 - 2000
  9. Fontoj de la bazaj nombroj sur Nombro de Esperanto-parolantoj
  10. Kalkulado ĉe Nombro de Esperanto-parolantoj
  11. "Elsendoj de Radio Vatikana arkivitaj en la reto" (Libera Folio)
  12. "2003 - denove la jaro de Esperanto ĉe Pola Radio" (esperantoland.org)
  13. Renkontiĝoj en Germanio 1957 - 2006 (unu- kaj dusemajnaj)
  14. Tranktado en Germanio (Statistika oficejo de Germanio)
  15. Laŭ ethnologue.com ĉ. 83 lingvoj havas pli ol 10 milionojn da parolantoj. Kp. la liston pri lingvoj de la mondo ĉe bertilow.com.
  16. En Britujo en 1876 vivis proksimume 34 milionoj da homoj (vd. ekzemple [1]; serĉu "1876"); en Usono estis ĉ. 63 milionoj en 1890 laŭ US Census Bureau (Excel-tabelo, 25 kB)