Prahistorio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3: Linio 3:
Oni nomas '''Prahistorio''' la periodon daŭrantan de la apero de [[prahomo]] ĝis la komenco de "historio". Tiu ĉi lasta ĝenerale estas difinita kiel periodo komenciĝanta kun la unuaj skribitaj tekstoj aŭ kun la apero de la unuaj historiaj fontoj. Prahistorio finiĝas kiam historiaj fontoj eĉ postaj disponeblas pri la koncerna civilizacio.
Oni nomas '''Prahistorio''' la periodon daŭrantan de la apero de [[prahomo]] ĝis la komenco de "historio". Tiu ĉi lasta ĝenerale estas difinita kiel periodo komenciĝanta kun la unuaj skribitaj tekstoj aŭ kun la apero de la unuaj historiaj fontoj. Prahistorio finiĝas kiam historiaj fontoj eĉ postaj disponeblas pri la koncerna civilizacio.


La daŭro de registrita [[historio]] estas plimalpli 5,000-5,500 jaroj. [[Kojnoskribo]] eble estas la plej malnova formo de [[skriboj|skribo]]. Tamen ĉar ekzistis multaj popoloj similstadiaj je tiuj "historiaj", kaj ne havantaj skribon, kaj estus strange ordigi ilin kun prahistorio, oni kreis ankaŭ la nomon "[[Protohistorio]]" por kvalifiki tiuj periodojn.
La daŭro de registrita [[historio]] estas plimalpli 5,000-5,500 jaroj. [[Kojnoskribo]] eble estas la plej malnova formo de [[skriboj|skribo]]. Tamen ĉar ekzistis multaj popoloj similstadiaj je tiuj "historiaj", kaj ne havantaj skribon, kaj estus strange ordigi ilin kun prahistorio, oni kreis ankaŭ la nomon "[[Protohistorio]]" rilate al tiuj periodoj.


Temas pri periodoj dum kiuj la historiaj fontoj ekzistas, sed ili estas ĉu postaj ĉu eksteraj. La termino '''Prahistorio''' montras ankaŭ la gravecon de skribaĵoj en la okcidenta civilizacio. Sekve, en Egiptio prahistorio finiĝas ĉirkaŭ - 3500, dum en NovGineo ĝi finiĝas ĉirkaŭ 1900. Antaŭ ol rigardi historion alimaniere, temas ja pri ĝisnuna kutimo por apartigi la diversajn partojn de Historio ĉu homa ĉu universala.
Temas pri periodoj dum kiuj la historiaj fontoj ekzistas, sed ili estas ĉu postaj ĉu eksteraj. La termino '''Prahistorio''' montras ankaŭ la gravecon de skribaĵoj en la okcidenta civilizacio. Sekve, en Egiptio prahistorio finiĝas ĉirkaŭ - 3500, dum en NovGineo ĝi finiĝas ĉirkaŭ 1900. Antaŭ ol rigardi historion alimaniere, temas ja pri ĝisnuna kutimo por apartigi la diversajn partojn de Historio ĉu homa ĉu universala.

Kiel registrite je 10:45, 14 apr. 2005

Difino

Oni nomas Prahistorio la periodon daŭrantan de la apero de prahomo ĝis la komenco de "historio". Tiu ĉi lasta ĝenerale estas difinita kiel periodo komenciĝanta kun la unuaj skribitaj tekstoj aŭ kun la apero de la unuaj historiaj fontoj. Prahistorio finiĝas kiam historiaj fontoj eĉ postaj disponeblas pri la koncerna civilizacio.

La daŭro de registrita historio estas plimalpli 5,000-5,500 jaroj. Kojnoskribo eble estas la plej malnova formo de skribo. Tamen ĉar ekzistis multaj popoloj similstadiaj je tiuj "historiaj", kaj ne havantaj skribon, kaj estus strange ordigi ilin kun prahistorio, oni kreis ankaŭ la nomon "Protohistorio" rilate al tiuj periodoj.

Temas pri periodoj dum kiuj la historiaj fontoj ekzistas, sed ili estas ĉu postaj ĉu eksteraj. La termino Prahistorio montras ankaŭ la gravecon de skribaĵoj en la okcidenta civilizacio. Sekve, en Egiptio prahistorio finiĝas ĉirkaŭ - 3500, dum en NovGineo ĝi finiĝas ĉirkaŭ 1900. Antaŭ ol rigardi historion alimaniere, temas ja pri ĝisnuna kutimo por apartigi la diversajn partojn de Historio ĉu homa ĉu universala.

Eko de Prahistorio

vidu Prahomo


Kronologio

Vidu la sintezan tabelon de la ĉefaj kulturoj prahistoriaj de la malnova mondo. tradukota

La kronologio de la prahistorio estigiĝanta en la XIX-a jarcento, estas la konsekvenco de la laboroj far la imponaj taksonomiistoj de la antaŭa jarcento, Lineo, Bufono (Buffon), kiuj konsiderinde prokrastis la originon de la vivo sur la Tero. Oni konsideras, ke tiu kronologio, rezulto de la malkovroj far Boucher de Perthes, estigiĝis en 1912 de la pastro Breuil, sekve de la multnombraj prifosoj okazintaj en la dua duono de la XIXa jarcento.

Komence, prahistorio dividiĝis en tri aĝoj, kiuj respondas al la sinsekva uzado de tri diversaj teknologioj: ŝtona, bronza kaj fera uzadoj.

Siavice tiuj aĝoj estis dividitaj en pluraj periodoj, kies daŭroj malsamas por respondi al la prahistoriistajn bezonoj. La dividado klarigas sin pro diverseco de la "materialaj kulturoj" ekzistantaj dum ĉiu aĝo; iuj arkeologiaj situoj altvaloraj (aŭ simple ĉar ili estis la unuaj el nova tipo, kiuj estis malkovritaj) utilis samkiel referenco por iu periodo kiel ekzemple HallstattLa Hène dum fer-aĝo.

la jenaj periodoj apartenas ankaŭ al Protohistorio)

Tiuj kategorioj bazitaj sur la studo de la daŭraj postrestaĵoj (precipe ŝton-ilaro, kaj poste ceramika kaj metalurgia produktado), multe ekprecizis kun la modernaj serĉad-iloj.

Aliaj kategorioj, kun pli mallonga daŭro, ekzistas, sed ili ne estas agnoskataj por ĉiuj partoj del' mondo aŭ de la sciencularo. Temas i.a. pri Kupro-erao aŭ Ĉalkolitiko.

Lastatempe, la prahistoriaj periodoj komencis viŝiĝi che la kultur-nocio. Tiu plej fajna subdividado estas tutnova. Ĝi konsideras la geografiajn limojn de la kuturaj areoj, kaj respondas al pli bona kono de prahistorio. Laŭ la francaj prahistoriistoj, kaj nur por Francio, 13 kulturojn oni konas dum ŝtona aĝo.

Periodoj de Prahistorio

Gravaj etapoj de Prahistorio

  • Paleolitiko
  • Antaŭ 5 milionoj da jaroj : apero de d'Aŭstralopiteko.
  • Antaŭ 3 milionoj da jaroj : apero de d'Homo habilis ofte rigardata kiel la unua vera Homo 1.
  • Antaŭ 400 000 jaroj :  fajr-regado;
  • Antaŭ 80 000 jaroj : unuaj entombigoj ;
  • Antaŭ 30 000 jaroj : : Homo sapiens estas la sola homa specio, kiu pluvivas post la malapero de Neandertala Homo ;
  • Antaŭ 20 000 jaroj : pentraĵoj en la [[groto de Lascaux]].
  • Neolitiko
  • Ĉirkaŭ -12 000 / -10 000 : dolmanoj kaj menhiroj ;
  • Ĉirkaŭ -10 000 : unuaj vilaĝoj (Çatal Hüyük en Turkio);
  • Ĉirkaŭ -3 000 : apero de skribo kaj fino de prahistorio.


1 Ĵusaj malkovroj de fosilioj en Ĉadio kontraŭas tiun datadon. Ili pruvus, ke la unua Homo aperis antaŭ 7 milionoj da jaroj.

==Gravaj prahistoriistoj== redaktota

Problema difino

Kutima difino de Prahistorio estigas plurajn problemojn tiom pri la kriter-elekto kiom por determini la datadon de la tempaj limoj prahistoriaj.

=== Kriterioj de la Prahistorio-komenco === redaktota

Prahistorio komenciĝis kiam "aperis" Homo. Nu, Homo estas nur la rezulto de lanta evoluo de specifa specio, kiu diferenciĝis de aliaj "superaj simioj". Ĝia apero-dato estas ne nur nekonata, sed eĉ tutcerte ne sciebla. Tiu ĉi problemo estas konata sub la nomo mankanta ĉenero.

=== Datado de la Prahistorio-komenco === redaktota


=== Kriterioj de la Prahistorio-fino === redaktota

=== Datado de la Prahistorio-fino === redaktota



Ŝablono:Stumpo