UniRed: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{informkesto programo |Nomo = UniRed |Logotipo = |Bildo = |Priskribo = |Autoro ... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 10:04, 21 jul. 2008
UniRed | |
---|---|
Aŭtoro | Jurij Finkel |
Lasta stabila versio | 2.05 (20a de aprilo 2006) |
Lingvo(j) | Angla, Rusa (apartaj versioj en 21 lingvoj) |
Permesilo | http://www.gnu.org/copyleft/gpl.html |
Retejo | Programa paĝo en Esperanto |
UniRed estas plurlingva unikoda tekstoredaktilo por Vindozo 9x ĝis XP.
UniRed subtenas la jenajn signarojn[1]:
- 16-bita Unikodo (pezokomenca kaj pezofina);
- UTF-8;
- vindoza sistema signaro;
- DOS-a sistema signaro (OEM);
- Latin-1, Latin-2, Latin-3 ktp;
- cirilaj signaroj: cp866, windows-1251, koi8-r;
La programo subtenas diversajn programajn lingvojn, kiel ekz. C/C++, Delfon, Ĝavon. Sed ĝi ankaŭ subtenas HTML.
Por faciligi la prilaboradon de dosieroj, UniRed povas kolorigi la tekston sintakse.
Ĝi povas anstataŭigi tekstojn per regulaj esprimoj kaj kunlabori kun la literumilo ISpell.