Edmund (Kajmo) Brent: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
'''Edmond (Kajmo) BRENT''' naskiĝis en [[Germanio]], kie li lernis Esperanton en 1948, sed Esperanto venigis lin al [[Kanado]] en 1957. Tiam li eklaboris ĉe la eldonejo-presejo [[Esperanto Press]] de [[Rüdiger Eichholz]] en [[Oakville (Ontario)]] kiel tradukisto kaj reviziisto, precipe pri la esperantigo de usonaj infanlibroj. Diplomiĝinte kiel kursgvidanto ĉe la [[Germana Esperanto-Instituto]], ekde sia adoleskeco Kajmo instruis Esperanton private kaj publike al samaĝuloj kaj plenkreskuloj, ĉe la Popola Altlernejo en [[Mönchengladbach]] (Germanio), la [[YMCA]] en [[Toronto]], [[Universitato Brock]] en [[Sankta Katarino (Ontario)]], Kalifornia Ŝtata Universitato en [[San Francisco|Sanfrancisko]]. Kiel socilingvisto kaj esperantologo Kajmo instruis universitate miafakajn kursojn ankaŭ per Esperanto en [[Liège|Lieĝo]] ([[Belgio]]) kaj en Sanfrancisko. Por esperantlingvaj sciencistoj kaj terminologoj, kadre de la [[Terminologia Esperanto-Centro]] (TEC) de [[Universala Esperanto-Asocio|UEA]], li organizis kaj realigis fakan seminarion en [[Poprad]] ([[Slovakio]]). Inter liaj socilingvikaj studoj pri Esperanto la plej interesa eble estas sonregistra esploro pri la varieco de la parolata Esperanto ĉe 18 diversoriginaj anoj de la Toronta SAT-kongreso de 1973 (kongreso kiun li kunorganizis). Por [[Kanada Esperanto-Asocio]] Kajmo agis kiel redaktoro kaj vicprezidanto, sed lia ĉefa kontribuaĵo estis la kreado kaj plurjara funkciigado (notinde kun la helpo de [[Kenneth Price|Ken Price]]) de la lingva Ekzamenkomitato de KEA. Lastatempe Kajmo helpis al [[Esperanto-societo kebekia|Esperanto-Societo Kebekia]] per la reviziado kaj redaktado de la Esperanta versio de ''[[Nanatasis]]'' de [[Robert Dutil]], kaj li realiĝis al la estraro de KEA.
'''Edmond (Kajmo) BRENT''' naskiĝis en [[Germanio]], kie li lernis Esperanton en 1948, sed Esperanto venigis lin al [[Kanado]] en 1957. Tiam li eklaboris ĉe la eldonejo-presejo [[Esperanto Press]] de [[Rüdiger Eichholz]] en [[Oakville (Ontario)]] kiel tradukisto kaj reviziisto, precipe pri la esperantigo de usonaj infanlibroj. Diplomiĝinte kiel kursgvidanto ĉe la [[Germana Esperanto-Instituto]], ekde sia adoleskeco Kajmo instruis Esperanton private kaj publike al samaĝuloj kaj plenkreskuloj, ĉe la Popola Altlernejo en [[Mönchengladbach]] (Germanio), la [[YMCA]] en [[Toronto]], [[Universitato Brock]] en [[Sankta Katarino (Ontario)]], Kalifornia Ŝtata Universitato en [[San Francisco|Sanfrancisko]]. Kiel socilingvisto kaj esperantologo Kajmo instruis universitate siafakajn kursojn ankaŭ per Esperanto en [[Liège|Lieĝo]] ([[Belgio]]) kaj en Sanfrancisko. Por esperantlingvaj sciencistoj kaj terminologoj, kadre de la [[Terminologia Esperanto-Centro]] (TEC) de [[Universala Esperanto-Asocio|UEA]], li organizis kaj realigis fakan seminarion en [[Poprad]] ([[Slovakio]]). Inter liaj socilingvikaj studoj pri Esperanto la plej interesa eble estas sonregistra esploro pri la varieco de la parolata Esperanto ĉe 18 diversoriginaj anoj de la Toronta SAT-kongreso de 1973 (kongreso kiun li kunorganizis). Por [[Kanada Esperanto-Asocio]] Kajmo agis kiel redaktoro kaj vicprezidanto, sed lia ĉefa kontribuaĵo estis la kreado kaj plurjara funkciigado (notinde kun la helpo de [[Kenneth Price|Ken Price]]) de la lingva Ekzamenkomitato de KEA. Lastatempe Kajmo helpis al [[Esperanto-societo kebekia|Esperanto-Societo Kebekia]] per la reviziado kaj redaktado de la Esperanta versio de ''[[Nanatasis]]'' de [[Robert Dutil]], kaj li realiĝis al la estraro de KEA.


[[Kategorio:Kanadaj esperantistoj|BRENT, Edmund]]
[[Kategorio:Kanadaj esperantistoj|BRENT, Edmund]]

Kiel registrite je 07:17, 27 jul. 2008

Edmond (Kajmo) BRENT naskiĝis en Germanio, kie li lernis Esperanton en 1948, sed Esperanto venigis lin al Kanado en 1957. Tiam li eklaboris ĉe la eldonejo-presejo Esperanto Press de Rüdiger Eichholz en Oakville (Ontario) kiel tradukisto kaj reviziisto, precipe pri la esperantigo de usonaj infanlibroj. Diplomiĝinte kiel kursgvidanto ĉe la Germana Esperanto-Instituto, ekde sia adoleskeco Kajmo instruis Esperanton private kaj publike al samaĝuloj kaj plenkreskuloj, ĉe la Popola Altlernejo en Mönchengladbach (Germanio), la YMCA en Toronto, Universitato Brock en Sankta Katarino (Ontario), Kalifornia Ŝtata Universitato en Sanfrancisko. Kiel socilingvisto kaj esperantologo Kajmo instruis universitate siafakajn kursojn ankaŭ per Esperanto en Lieĝo (Belgio) kaj en Sanfrancisko. Por esperantlingvaj sciencistoj kaj terminologoj, kadre de la Terminologia Esperanto-Centro (TEC) de UEA, li organizis kaj realigis fakan seminarion en Poprad (Slovakio). Inter liaj socilingvikaj studoj pri Esperanto la plej interesa eble estas sonregistra esploro pri la varieco de la parolata Esperanto ĉe 18 diversoriginaj anoj de la Toronta SAT-kongreso de 1973 (kongreso kiun li kunorganizis). Por Kanada Esperanto-Asocio Kajmo agis kiel redaktoro kaj vicprezidanto, sed lia ĉefa kontribuaĵo estis la kreado kaj plurjara funkciigado (notinde kun la helpo de Ken Price) de la lingva Ekzamenkomitato de KEA. Lastatempe Kajmo helpis al Esperanto-Societo Kebekia per la reviziado kaj redaktado de la Esperanta versio de Nanatasis de Robert Dutil, kaj li realiĝis al la estraro de KEA.