Alkiono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"unuj"->"unua" "ninfo"->"nimfo"
Linio 8: Linio 8:
[[Image:Virgil Solis - Ceyx-Morpheus Alcyone.jpg|thumb|Morfeo prenas la formon de Ceico antaŭ Alkiono]]
[[Image:Virgil Solis - Ceyx-Morpheus Alcyone.jpg|thumb|Morfeo prenas la formon de Ceico antaŭ Alkiono]]
'''Alkiono''' estis la edzino de [[Ceico]], filo de [[Eosforo]] kaj reĝo de [[Trakinio]] en [[Tesalio]]. Ŝi estis konsiderata de unuj filino de [[Eolo]], la dio de la ventoj, kaj de Enareto aŭ [[Egiale]]; kaj de aliaj filino de la samnoma filo de Heleno. Ambaŭ estis tre feliĉaj kaj estis gepatroj de Hipaso kaj [[Hilas]].
'''Alkiono''' estis la edzino de [[Ceico]], filo de [[Eosforo]] kaj reĝo de [[Trakinio]] en [[Tesalio]]. Ŝi estis konsiderata de unua filino de [[Eolo]], la dio de la ventoj, kaj de Enareto aŭ [[Egiale]]; kaj de aliaj filino de la samnoma filo de Heleno. Ambaŭ estis tre feliĉaj kaj estis gepatroj de Hipaso kaj [[Hilas]].


Ekzistas du diversaj versioj de la legendo de Alkiono kaj Ceico:
Ekzistas du diversaj versioj de la legendo de Alkiono kaj Ceico:
Linio 15: Linio 15:


==Alkiono, la plejado==
==Alkiono, la plejado==
Alia '''Alkiono''' estis unu el la sep [[plejadoj (mitologio)|plejadoj]], filinoj de la titano [[Atlaso (mitologio)|Atlaso]] kaj de la mara ninfo Plejoneo.
Alia '''Alkiono''' estis unu el la sep [[plejadoj (mitologio)|plejadoj]], filinoj de la titano [[Atlaso (mitologio)|Atlaso]] kaj de la mara nimfo Plejoneo.


De tiu geunuiĝo kun [[Pozidono]] naskiĝis [[Aretusa]], Hirieo kaj Hiperenoro, al kiuj Pausanias aldonas Hiperes kaj [[Antas]], fondintoj de [[Treceno]].
De tiu geunuiĝo kun [[Pozidono]] naskiĝis [[Aretusa]], Hirieo kaj Hiperenoro, al kiuj Pausanias aldonas Hiperes kaj [[Antas]], fondintoj de [[Treceno]].

Kiel registrite je 15:00, 3 aŭg. 2008

Alkiono de James Draper (1915)

Alkiono en la greka mitologio estis filino de Eolo. Dronigis sin pro ĉagreno kaj ŝanĝiĝis en la birdon alciono.

Tamen en tiu tiom ampleksa greka mitologio, Alkiono (en greka Ἀλκυόνη) estis vere ne malkutima nomo kiu rilatas al kelkaj personuloj:

Alkiono, edzino de Ceico

Morfeo prenas la formon de Ceico antaŭ Alkiono

Alkiono estis la edzino de Ceico, filo de Eosforo kaj reĝo de Trakinio en Tesalio. Ŝi estis konsiderata de unua filino de Eolo, la dio de la ventoj, kaj de Enareto aŭ Egiale; kaj de aliaj filino de la samnoma filo de Heleno. Ambaŭ estis tre feliĉaj kaj estis gepatroj de Hipaso kaj Hilas.

Ekzistas du diversaj versioj de la legendo de Alkiono kaj Ceico:

  1. Ceico eliris al Klaros (Ionio) por konsulti orakulon, sed lia ŝipo vrakis dum la ŝipveturado kaj li droniĝis. Kiam ŝi ekkonis la morton de sia edzo el Morfeo, Alkiono ĵetis sin al la maro. Kompatintaj, la diaro transformis la paron en alcionoj. Oni rakontas, ke kiam tiuj birdoj konstruis siajn nestojn ĉe la plaĝo, la ondoj minacis detrui ilin. Eolo retenis siajn ventojn kaj devigis la ondojn trankviliĝi dum la sep tagoj antaŭaj al la plej mallonga tago de la jaro (kaj dum kelkaj postaj), por ke la birdoj demetu siajn ovojn. Tiuj tagoj eknomiĝis «tagoj de la alciono», kaj dum ili neniam okazis ŝtormoj, kaj pro tio tiu birdo iĝis simbolo de trankvileco.
  2. Laŭ la dua versio, tro memfieraj, la paro kuraĝis kompari sin kun Zeŭso kaj Hera. Pro tiu sakrilegio, Alkiono estis transformita en alciono (ἀλκυών) kaj Ceico en sulo (κήϋξ).

Alkiono, la plejado

Alia Alkiono estis unu el la sep plejadoj, filinoj de la titano Atlaso kaj de la mara nimfo Plejoneo.

De tiu geunuiĝo kun Pozidono naskiĝis Aretusa, Hirieo kaj Hiperenoro, al kiuj Pausanias aldonas Hiperes kaj Antas, fondintoj de Treceno.

Aliaj samnomaj personuloj

Fontoj

Bibliografio

Eksteraj ligoj