Yosa Buson: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
eNeniu resumo de redakto |
e roboto modifo de: ru:Ёса Бусон |
||
Linio 51: | Linio 51: | ||
[[ja:与謝蕪村]] |
[[ja:与謝蕪村]] |
||
[[pl:Yosa Buson]] |
[[pl:Yosa Buson]] |
||
[[ru:Бусон]] |
[[ru:Ёса Бусон]] |
||
[[simple:Yosa Buson]] |
[[simple:Yosa Buson]] |
||
[[vi:Yosa Buson]] |
[[vi:Yosa Buson]] |
Kiel registrite je 20:41, 3 aŭg. 2008
YOSA Buson (与謝蕪村) (1716 — 25-a de decembro 1784) estas la dua grandmajstro de hajko apud Bashō. Post la morto de Bashō, lia skolo descendis en vulgarecon. Sed Buson laboris por revivigi la povon de hajko kaj renko, per revenigi la valorojn de Bashō.[1]
Buson rigardiĝas kiel unu el la plej grandaj majstroj de hajgao (kombinaĵo de pentraĵo kaj hajko), kaj liaj hajkoj ofte havas pentristan sentumon. Fakte, oni konsideris lin pli kiel pentristo ol kiel hajkisto, ĝis la laboro de Masaoka Shiki por revivigi la hajkon dum la Mejĵia epoko plialtigis lian reputacion kiel hajkisto.
Jen kelkaj hajkoj de Buson, tradukitaj de Miyamoto Masao, elprenite de la Hajka antologio:[2]
Kun ruĝ' petala
mumeaj floroj falas —
fekaĵ' ĉevala.
Lun' oriente,
kaj la sun' okcidente.
— kolzkamp' etende.
Printempo foras
hezite kaj hezite —
sakuroj floras.
Referencoj
- ↑ Toshiko Yokota, What Does It Mean to Read Haikai Linked Verse? A Study of the Susuki mitsu Sequence in Kono hotori ichiya shi-kasen, en Simply Haiku v5n1 2007
- ↑ Hajkista Klubo, Hajka Antologio, Kioto 1981, pp.49-56