Umberto la 1-a (Italio): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: is:Úmbertó 1.
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
Linio 129: Linio 129:
[[fi:Umberto I]]
[[fi:Umberto I]]
[[fr:Humbert Ier d'Italie]]
[[fr:Humbert Ier d'Italie]]
[[he:אומברטו הראשון]]
[[he:אומברטו הראשון, מלך איטליה]]
[[is:Úmbertó 1.]]
[[is:Úmbertó 1.]]
[[it:Umberto I di Savoia]]
[[it:Umberto I di Savoia]]

Kiel registrite je 02:07, 7 aŭg. 2008

Umberto la 1-a
Flago de Italio 1861-1946

Umberto la 1-a de Savojo (itale Umberto I di Savoia, plennome Umberto Rainerio Carlo Emanuele Giovanni Maria Ferdinando Eugenio), naskita la 14-an de marto 1844 en Torino, murdita la 29-an de julio 1900 en Monza, estis princo de Piemonto kaj reĝo de Italio de 1878 ĝis sia morto.

Umberto reĝiĝis la 9-an de januaro 1878 post la morto de sia patro, Viktoro Emanuelo la 2-a. Lia ekstera politiko estis ekspansiema, li okupis kaj koloniigis Eritreon (1885) kaj Somalion (1889). Etiopio en 1889 ricevis la statuson de protektorato itala, sed en 1896 sukcesis sendependiĝi.

Interne Umberto tendencis al subprema kaj aŭtoritateca politiko. Kiam dum manifestacioj en Milano (7-a de majo 1898) generalo Fiorenzo Bava-Beccaris kanone mortigis centon da homoj, la reĝo distingis kaj gratulis lin. Post tiuj eventoj okazis du sensukcesaj atencoj al la reĝo; dum tria atenco la anarkiisto Gaetano Bresci pistole mortigis lin en Monza.

La Domestrecon de Savojo heredis lia sola ido, Viktoro Emanuelo la 3-a.

 
Gepatroj
Viktoro Emanuelo 2-a
1842 geedziĝo kun
Maria-Adelaido
de Ranjieri
Antaŭulo Umberto 1-a Posteulo
1-a reĝo de Italio 1844 - 1878 - 1900 3-a reĝo de Italio
Viktoro Emanuelo 2-a 1868 geedziĝo kun Viktoro Emanuelo 3-a
1820 - 1861 - 1878 Margareto de Savojo 1869 - 1900 - 1947
 
Gefiloj (1)
Viktoro Emanuelo 3-a
 
 

Eksteraj ligoj

greke Genealogio de la savoja dinastio