Biblioteko Butler: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
SieBot (diskuto | kontribuoj) e roboto modifo de: en:Montagu C. Butler Library |
Roberto (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 4: | Linio 4: | ||
== Historio == |
== Historio == |
||
Jam antaŭ 1914 [[Brita Esperanto-Asocio]] (BEA) havis propran bibliotekon, sed ĝis 1922 nur kelkdek volumojn. En 1922 [[Montagu Christie Butler]] fariĝis ĝia bibliotekisto kaj donacis sian privatan bibliotekon, 380 volumojn. De tiam la biblioteko daŭre kreskis per aldono de libroj donacitaj aŭ aĉetitaj, kaj de ĉiu nova Esperanta libro ĉe apero. M. C. Butler klopodis, ke la biblioteko enhavu laŭ la eblecoj ĉion kun rilato al [[Esperanto]] aŭ al internaci-lingva movado ĝenerale; ankaŭ verkojn pri lingva instruado kaj pri la filologio de naciaj lingvoj; kaj ĉiajn konsulto-librojn. |
Jam antaŭ 1914 [[Brita Esperanto-Asocio]] (BEA) havis propran bibliotekon, sed ĝis 1922 nur kelkdek volumojn. En 1922 [[Montagu Christie Butler]] fariĝis ĝia bibliotekisto kaj donacis sian privatan bibliotekon, 380 volumojn. De tiam la biblioteko daŭre kreskis per aldono de libroj donacitaj aŭ aĉetitaj, kaj de ĉiu nova Esperanta libro ĉe apero. M. C. Butler klopodis, ke la biblioteko enhavu laŭ la eblecoj ĉion kun rilato al [[Esperanto]] aŭ al internaci-lingva movado ĝenerale; ankaŭ verkojn pri lingva instruado kaj pri la filologio de naciaj lingvoj; kaj ĉiajn konsulto-librojn. |
||
==Kolektaro== |
|||
Krom la ĉefa kolekto de libroj (en tri sekcioj laŭ grandoj), troviĝis ankaŭ apartaj kolektoj de broŝuroj, manuskriptoj, fotografaĵoj, prestranĉaĵoj, muziko, poŝt- kaj bild-kartoj, kaj glumarkoj: ĉio pri Esperanto aŭ kun Esperanta teksto. Sur aparta bretaro troviĝis la lastaj numeroj de la Esperanta gazetaro. La jarkolektojn oni bindigis laŭ eblo. |
Krom la ĉefa kolekto de libroj (en tri sekcioj laŭ grandoj), troviĝis ankaŭ apartaj kolektoj de broŝuroj, manuskriptoj, fotografaĵoj, prestranĉaĵoj, muziko, poŝt- kaj bild-kartoj, kaj glumarkoj: ĉio pri Esperanto aŭ kun Esperanta teksto. Sur aparta bretaro troviĝis la lastaj numeroj de la Esperanta gazetaro. La jarkolektojn oni bindigis laŭ eblo. |
||
Linio 34: | Linio 36: | ||
(Laŭ ''[[British Esperantist]],'' 1931, paĝo 120.) |
(Laŭ ''[[British Esperantist]],'' 1931, paĝo 120.) |
||
==Uzado== |
|||
La biblioteko enhavas multajn trezorojn en formo de manuskriptoj kaj libroj unikaj, kaj la plimulto de ĝiaj libroj estas ne plu aĉetebla. La librojn tial ne eblas pruntepreni; la biblioteko estas nur konsulta. Sed la tutan kolekton povas uzi ĉiu membro (de [[BEA]]) kaj ĉiu alia akceptebla persono deziranta surloke viziti ĝin. Multaj personoj vizitas, kaj ĝi estas konstante kaj ĉiutage uzata. Alvenas leteroj el ĉiuj mondpartoj kun informpetoj kaj multaj aŭtoroj kaj verkoj (ekzemple la [[Enciklopedio de Esperanto]]) ŝuldas multon al ĝi. |
|||
Estas fakto ke, malgraŭ tiu regulo, ke la libroj ne estas prunteblaj, la librojn oni foje pruntedonis en escepta cirkonstanco. |
|||
== Ekstera ligilo == |
== Ekstera ligilo == |
Kiel registrite je 15:16, 7 aŭg. 2008
Biblioteko Butler estas biblioteko de Esperanto-Asocio de Britio, ĝi estas unu el la grandaj esperanto-bibliotekoj. La biblioteko ĉiam donis apartan atenton al la esperanta muziko kaj al sonregistraĵoj. La nun daŭranta projekto kopii al komputilo ĉiujn bibliotekajn gramofondiskojn kaj kasedojn ebligos al la biblioteko disponigi malnovajn registraĵojn, plejparte kun plibonigita sonkvalito, al ĉiu petanto, ĉar la registraĵoj jam ne estas kopirajtaj. La Biblioteko Butler konstante akiras novajn librojn, novajn vidbendojn, novajn kodiskojn. Ĉiujn ricevitajn revuojn oni disponigas en la biblioteko dum minimume unu jaro, kaj tiujn, kiuj havas daŭran valoron, oni bindigas.
Historio
Jam antaŭ 1914 Brita Esperanto-Asocio (BEA) havis propran bibliotekon, sed ĝis 1922 nur kelkdek volumojn. En 1922 Montagu Christie Butler fariĝis ĝia bibliotekisto kaj donacis sian privatan bibliotekon, 380 volumojn. De tiam la biblioteko daŭre kreskis per aldono de libroj donacitaj aŭ aĉetitaj, kaj de ĉiu nova Esperanta libro ĉe apero. M. C. Butler klopodis, ke la biblioteko enhavu laŭ la eblecoj ĉion kun rilato al Esperanto aŭ al internaci-lingva movado ĝenerale; ankaŭ verkojn pri lingva instruado kaj pri la filologio de naciaj lingvoj; kaj ĉiajn konsulto-librojn.
Kolektaro
Krom la ĉefa kolekto de libroj (en tri sekcioj laŭ grandoj), troviĝis ankaŭ apartaj kolektoj de broŝuroj, manuskriptoj, fotografaĵoj, prestranĉaĵoj, muziko, poŝt- kaj bild-kartoj, kaj glumarkoj: ĉio pri Esperanto aŭ kun Esperanta teksto. Sur aparta bretaro troviĝis la lastaj numeroj de la Esperanta gazetaro. La jarkolektojn oni bindigis laŭ eblo.
Ĉio en la biblioteko estis klasita laŭ la decimala sistemo (Dewey Decimal Classification) kaj la plibonigoj de la Internacia Bibliografia Instituto en Bruselo. Laŭ tiu sistemo ĉiu temo ricevis difinitan numeron, kun aldonaj subdividoj por indiko de formo, loko, dato, lingvo, rilato, kaj aliaj vidpunktoj. Por la pri-Esperanta sekcio oni ellaboris apartan klasigon tre detalan. Ĉio en la biblioteko (libroj, broŝuroj, muziko, kaj eĉ gazetartikoloj) estis enskribita en unu komunan indekson. Tiu Klasita Katalogo listis ĉiun eron laŭ numera ordo kaj montris ĉion, kion la biblioteko enhavis pri ĉiu temo. Troviĝis ankaŭ Alfabeta Indekso de titoloj, temoj, kaj nomoj, kiu ebligis ĉion trovi, eĉ sen kompreno pri la sistemo.
La ĝeneralan laboron prizorgis la sekretario de BEA, M. C. Butler, la gazetan fakon atentis E. A. Hawkins kaj F. B. Elwell. La enskriboj en la Katalogo klasiĝis en 1931 jene:
0 | Generalaĵo | 150 |
1 | Filozofio | 350 |
2 | Religio | 500 |
3 | Sociologio | 900 |
4 | Filologio | 1 050 |
5 | Scienco | 650 |
6 | Teknologio | 1 200 |
7 | Arto, Sporto | 400 |
8 | Literaturo | 1 950 |
9 | Historio, Geografio, Biografio | 1 850 |
E 0 | Esperanta Movado | 1 500 |
E - | Esperanto Aplikata | 600 |
E1-E9 | Esperanta Lingvo | 1 600 |
G. L. | Gazetaro (propaganda, literatura) | 100 |
12 800 | ||
Alfabeta Indekso | 9 800 | |
Slipara sumo | 22 600 |
Krom la libroj troviĝis ankaŭ 3 720 kartoj kaj fotografaĵoj; 21 metroj da skatoloj plenaj de gazetoj, muziko, kaj bildoj; kaj 80 skatoloj da broŝuroj kaj manuskriptoj. Tial ke la biblioteko estas konsulta kaj ne prunta, oni ne permesis la forporton de libroj el la ĉambro; sed la tuta kolekto estas je la dispono de la studantoj. En ĝi troviĝis multe da libroj el la fruaj jaroj de Esperanto, kaj amaso da aferoj netakseble valoraj por la studantoj kaj ĝi rimarkinde kreskadis.
(Laŭ British Esperantist, 1931, paĝo 120.)
Uzado
La biblioteko enhavas multajn trezorojn en formo de manuskriptoj kaj libroj unikaj, kaj la plimulto de ĝiaj libroj estas ne plu aĉetebla. La librojn tial ne eblas pruntepreni; la biblioteko estas nur konsulta. Sed la tutan kolekton povas uzi ĉiu membro (de BEA) kaj ĉiu alia akceptebla persono deziranta surloke viziti ĝin. Multaj personoj vizitas, kaj ĝi estas konstante kaj ĉiutage uzata. Alvenas leteroj el ĉiuj mondpartoj kun informpetoj kaj multaj aŭtoroj kaj verkoj (ekzemple la Enciklopedio de Esperanto) ŝuldas multon al ĝi.
Estas fakto ke, malgraŭ tiu regulo, ke la libroj ne estas prunteblaj, la librojn oni foje pruntedonis en escepta cirkonstanco.