Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:35, 17 aŭg. 2008

reĝo Aŭgusto la 2-a, maldekstre la polaj kronjuveloj kaj la saksa dukoĉapelo

Frederiko Auĝusto la 1-a de Saksiogermane Friedrich August I. – ofte nomata "Aŭgusto la Forta" – August la Starke – estis eŭopa baroka reganto. Li naskiĝis la 12-an de majo en Dresdeno kaj mortis la 1-an de februaro 1733 en Varsovio. Ekde la jaro 1697 li sub la nomo Aŭgusto la 2-a ankaŭ estis la reganto de Pollando-Litoviopole August II Mocny , litove Augustas II (antrasis)" – kaj do estis pola reĝo kaj litova grandduko.

Li estis inter la plej pompaj eŭropaj regantoj de sia epoko kaj iĝis la prototipo de absolutisma reganto, kiu per konstruo de multekostegaj kasteloj kaj okazigo de luksaj festoj enscenigis sian riĉecon kaj potencon. Aparte li konstruis luksajn reprezentajn konstruaĵojn en liaj rezidejoj Dresdeno kaj Varsovio, kaj kompense tre ŝparis pri investoj en la malĉefurbaj partoj de Saksio kaj Polllando-Litovio.

la kastelo "Zwinger" [prononco "Cvinga"] en Dresdeno

Grandegajn sumojn ankaŭ kostis pluraj militoj, en kiu lia armeo partoprenis, antaŭ ĉio la Granda Nordia Milito, en kiu Aŭgusto havis centran rolon. Kadre de tiu milito li fine ja stabiligis sian regadon de Pollando-Litovio, sed tuteŭrope precipe fortiĝis la Rusia Imperio, kies influo ankaŭ al Pollando-Litovio intensiĝis, tiel ke fine de la 18-a jarcento, malpli ol 80 jarojn post la fino de la Granda Nordia Milito, la ŝtato Pollando-Litovio komplete malaperis kaj findividiĝis inter Rusio, Prusio kaj Aŭstrio-Hungario.

Retaj ligiloj

greke "La duklando Saksio kaj la granda eŭropa politiko" (germane) greke paĝaro pri la regantoj de Saksio (germane) greke pri la nobelaj distroj en la kortumoj de Danio kaj Saksio dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj (angle) Informoj pri Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio) en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)

Antaŭe:duko de SaksioPoste:
Johann Georg la 4-a (Saksio16941733Aŭgusto la 3-a (Pollando-Litovio)
Antaŭe:reĝo de Pollando kaj
grandduko de Litovio
Poste:

Johano la 3-a Sobieski
Stanislavo la 1-a Leszczyński
16971704
17091733

Stanislavo la 1-a Leszczyński
Aŭgusto la 3-a (Pollando-Litovio)