Aŭstria Esperanto-Federacio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:59, 20 aŭg. 2008

La Aŭstria Esperanto Federacio (germane: Österreichischer Esperanto-Verband), AEF, estis fondita en 1935 kaj troviĝas en Vieno. Ĝi estas la oficiala Landa Asocio de la UEA.Kiel prezidanto funkcias la astronomo Hans Michael Maitzen, kaj kiel anstataŭanta kasisto Herbert Mayer, la direktoro de la IEM. Deklarita celo de la federacio estas la subteno de Esperanto. Ĉar klubejo ne ekzistas kursoj regule okazas ekzemple en viena popola altlernejo, fare de Helga Farukuoye . Propra gazeto ne estas eldonata, sed la periodaĵo Esperanto aktuell de la Germana Esperanto-Asocio per kunlaboro kun la AEF ankaŭ enhavas informojn pri aŭstraj aferoj.

Eksteraj ligiloj

greke Aŭstria Esperanto Federacio



Ŝablono:Ĝermo-esperanto