Sušice: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Zwobot (diskuto | kontribuoj)
e Robot: Fixing ISBN format
Linio 67: Linio 67:
== Literaturo ==
== Literaturo ==


Bartošová, Jana: ''Zmizelé Čechy - Sušice''. Praha, PASEKA, 2007. 152 p. ISBN: 978-80-7185-842-3
Bartošová, Jana: ''Zmizelé Čechy - Sušice''. Praha, PASEKA, 2007. 152 p. ISBN 978-80-7185-842-3





Kiel registrite je 20:46, 21 aŭg. 2008

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sušice

Ŝablono:Urbo de Ĉeĥio

ISO
Sušice

municipo kun urbaj privilegioj • municipo en Ĉeĥio • municipality with authorized municipal office • Czech municipality with expanded powers

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Ĉeĥio
Regiono regiono Plzeň
Distrikto Klatovy
Poŝtkodo 339 01 - 342 01
Retpaĝaro http://www.sumavanet.cz/susice/
Demografio
Loĝantaro 11 591 (2 006)
Loĝdenso 237 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 49°14′N 13°31′O  /  49.233°N, 13.517°O / 49.233; 13.517 (Sušice) (mapo) Koordinatoj: 49°14′N 13°31′O  /  49.233°N, 13.517°O / 49.233; 13.517 (Sušice) (mapo)
Alto 472 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 45,63 km² (4 563 ha) [+]
Sušice (Tero)
Sušice (Tero)
DEC

Eraro: nekonata formo ĉe linio 2; ĉiu linio devas komenci kun unu el: default, rect, circlepoly

Situo de Sušice
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sušice [+]
vdr


Sušice (legu Suŝice - signifas sekejo) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la sudokcidenta parto de la lando, surborde de la rivero Otava, en distrikto Klatovy. La municipo famiĝinta precipe pro alumetproduktado, kultura kaj ekonomia centro de la suda parto de la distrikto kaj elirpunkto al la centra parto de la nacia parko Šumava.


Historio

La teritorio de urbo Sušice estis laŭ arkeologiaj trovaĵoj priloĝita en pli malfrua ŝtonepoko. Pluaj arkeologiaj trovaĵoj datiĝas en pli malfruan bronzepokon, el tiu ĉi periodo devenas bronza pinto de lanco trovita en placo de Sušice. El latena epoko devenas trovaĵoj de keltaj oraj moneroj kaj el la 11-a jarcento estas slava osta tombloko, malkovrita ĉe montpiedo de Svatobor.

Urbo Sušice estis origine praepoka orfosista vilaĝo apud komerca vojo ĝis Bavario. Ties nomo signifas sekan lokon meze de akvaj fluoj de Otava kaj Roušarka. La vilaĝo estis fondita evidente ĉirkaŭ la jaro 790. La unuaj skribmencioj devenas nur el la jaro 1233. En la 12-a jarcento la tuta ĉirkaŭaĵo de Sušice apartenis al bavariaj grafoj el Bogen. La ĉeĥa reganto Přemysl Otakar la 2-a verŝajne jam ĉirkaŭ la jaro 1257 armee okupis la tutan regionon de Sušice kaj iam post la jaro 1260 li komencis konstrui reĝan urbon, kiu estis fariĝonta apogejo en tiu ĉi regiono. Tiu ĉi periodo de la evoluo de la urbo estis finigita per inĝenia fortikigo kun duobla zono de remparoj kaj kun 3 pordegoj dum regado de Johano de Luksemburgio.

Fonto de riĉeco de suŝicaj urbanoj estis orfosejoj kaj komerco kun Bavario, kiu estis ebligita per avantaĝa situo de Sušice sur komerca Ora pado, tra kiu oni importis precipe salon.

Dum husmovado Sušice staris sur flanko de tabora urba frataro. Granda ekonomia kresko okazis en la 16-a jarcento, kiam civitanoj el Sušice komercis kun najbara Bavario kun salo, greno kaj malto. Okazis grandaj alikonstruoj de domoj kaj fine de la jarcento estis konstruita sur la placo ankaŭ nova renesanca urbodomo. Sed ties renesanca aspekto estis neniigita per incendio en la jaro 1707. El tiu tempo devenas ankaŭ konstruaĵo de nuna muzeo kun grandega atika ŝildo.

En la 17-a kaj la 18-a jarcentoj la urbo suferis pro militoj, incendioj kaj kontraŭreformo, kiun estis helponta kapuĉula monaĥejo en la urbo kaj pilgrima kapelo sur monteto Stráž super la urbo.

Dosiero:Alumetoj Solo.jpg
Alumetoj Solo Sušice

En la 19-a jarcento okazas periodo de nova ekkresko. En 1839 Vojtěch Scheinost komencis en al urbo fabrikadon de fosforaj alumetoj kaj ĝuste tiuĉi fabrikado famigis la urbon tra la tuta mondo. Se komence de la 19-a jarcento la urbo havis pli ol 3 mil loĝantojn, komence de la 20-a jarcento ĉi tie vivis 6500 loĝantojn. Nuntempe en Sušice plu okazas la fabrikado de alumetoj en entrepreno Solo.


Vidindaĵoj

belvida turo en Svatobor
  • Muzeo de Šumava en la domo Voprchovský sur la ĉefplaco - unike konservita gotika domo kun altvalora renesanca ŝildo el 1600 (vidu esperantlingvan paĝaron de la muzeo)
  • urbodomo kun renesanca portalo - konstruita post incendio en 1707, kaj adaptita en 1850 kaj 1898
  • ĉefdekana preĝejo de Sankta Venceslao el la duono de la 14-a jarcento, pseŭdogotike rekonstruita en 1884 - 1885
  • gotika tombeja preĝejo de Virgulino Maria, kun tn. kapelo de Kabátov kun steleca volvo; rekonstruita kaj la turo aldonita en 1581
  • preĝejo de Sankta Felikso kaj kapucena monaĥejo el 1674
  • pilgrimkapelo de Anĝelo la Gardisto sur la monteto Stráž el 1682 - 1683
  • valora juda tombejo el 1626
  • arbarkovrita monteto Svatobor, 845 m s.m. kun 26 m alta belvida turo

Ĉirkauaĵo

  • Rabí - la plej ampleksa burgruino en tuta Bohemio
  • burgo kaj kastelo Velhartice - konstrukomplekso kun eŭrope unika mezepoka ponto
  • Prácheň - burgruino de la iama centro de la samnoma regiono
  • Prášily - uniketosa montara vilaĝo kaj elirpunkto al piedmigrado tra Šumava

Literaturo

Bartošová, Jana: Zmizelé Čechy - Sušice. Praha, PASEKA, 2007. 152 p. ISBN 978-80-7185-842-3


Eksteraj ligiloj