Andreas Künzli: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 37: Linio 37:


{{el}} [http://www.planlingvoj.ch/Rezension_Buske_WB_Krause_2007.pdf "Anmerkungen zum Wörterbuch von Erich-Dieter Krause", Buske 2007)]
{{el}} [http://www.planlingvoj.ch/Rezension_Buske_WB_Krause_2007.pdf "Anmerkungen zum Wörterbuch von Erich-Dieter Krause", Buske 2007)]

{{el}} [http://www.planlingvoj.ch/files/ENGLISCHINDERSCHWEIZ.pdf "Englisch in der Schweiz"]


{{el}} [http://aleph18.onb.ac.at/F/6S477V6H4UIYGKEVVMEEMG82E9J45I5YQJYEKJYERGGVYR8652-41227?func=find-b&find_code=WRD&adjacent=N&request=Andreas+K%C3%BCnzli&x=21&y=7 Verkoj de Andreas Künzli] en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
{{el}} [http://aleph18.onb.ac.at/F/6S477V6H4UIYGKEVVMEEMG82E9J45I5YQJYEKJYERGGVYR8652-41227?func=find-b&find_code=WRD&adjacent=N&request=Andreas+K%C3%BCnzli&x=21&y=7 Verkoj de Andreas Künzli] en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]

Kiel registrite je 13:38, 22 aŭg. 2008

Andreas KÜNZLI (naskita la 5-an de februaro 1962 en Lucerno) estas svisa esperantisto vivanta en Berno.

Andreas Künzli vizitis la bazajn lernejojn en Lucerno kaj Kriens/LU, la duagradan en Kriens kaj la gimnazion en Sarno (Obvaldo) kaj Lucerno (abiturienta ekzameno en 1983). Armea deĵoro en alpaj fortikaĵoj artileriaj. Poste li studis slavan filologion (slavistikon), orienteŭropan historion kaj internacian juron en la Universitato de Zuriko (licencia ekzameno en 1992). Lia universitata diplom-verkaĵo, kiu ricevis Stipendion Lapenna, traktis la temon Interlingvistiko kaj Esperanto en la Cara Imperio kaj en Sovetunio. Lige kun siaj studoj Künzli vizitis diversajn orienteŭropajn landojn kaj restadis en tiama Sovetunio (1988-89). Liaj tri profesiaj agadkampoj estas filologio-historio, interlingvistiko kaj informadiko (diplomo de retfakulo en 1998).

Kvankam Künzli jam en pli fruaj jaroj eksciis pri Esperanto, kiun li lernetis pro lingva intereso, li fariĝis esperantisto finfine en 1979 instige de la 64a UK en Lucerno, dum kiu la gimnaziano rolis kiel libervola asistanto en la gazetara servo. Samtempe li aliĝis al la Lucerna Esperanto-Societo, kies estrarano li restis ĝis 1992, fondante la societan organon La Lucerna Progreso, kiun li redaktis ĝis 1985. 1982-83 la iama ano de Svisa Esperanto-Junularo, SEJ (poste JES) estis komisiito de SES pri junularo, 1984 pri rilatoj kun KCE, 1984-86 pri la preparado de la jubilea jaro. 1986-94 li estis (ĝenerala) sekretario de SES. 1986-92 li estis (pagata) redaktoro kaj parolisto de la Eo-fako de Svisa Radio Internacia (SRI). 1990-94 li membris en la fonduma konsilio de GEP, 1991-93 li estis vicprezidanto de KCE, 1993-94 plentempa (salajrata) sekretario de KCE, kie li trapasis ankaŭ la superan ekzamenon de ILEI/UEA.

Sur la internacimovada nivelo, 1980-93 Andreas Künzli aktivis en TEJO (en 1982 kiel komitatano, 1985-91 kiel ĉefredaktoro de TEJO-tutmonde, 1990-93 kiel provizora sekretario, vicprezidanto kaj estrarano pri landa agado de TEJO). En novembero 1991 li organizis kun TEJO en La Chaux-de-Fonds seminarion pri la temo Neŭtraleco - ĉu alternativo al ideologioj? Li vizitis plurajn IJK, UK kaj aliajn aranĝojn kaj ofte vojaĝas, precipe tra orienteŭropaj landoj, kie li kontaktas lokajn esperantistojn aŭ prelegas. Künzli redaktis la politikan rubrikon de Monato (1991-93), krome prizorgis, kun aliaj, la kongresan bultenon de la krakova IJK (1987), gvidis la radioservon de la zagreba IJK (1988) kaj kunredaktis la kongresan kurieron de la havana UK (1990), krom tio li verkis/as artikolojn por diversaj Esperanto-periodaĵoj kaj festlibroj. Interlingvistike interesata, li estas membro de Gesellschaft für Interlinguistik (GIL, Berlin, ekde 1995), fakdelegito de UEA kaj konsilanto de CDELI (informadiko, interlingvistiko, slavistiko); iam li membris ankaŭ en aliaj organizajoj (AIS, IKEL k.a., ekde 2008 membro de TEĴA kaj Sociologia Eo-Grupo SEG, regula kunlaboranto de la socikultura revuo SPEGULO kaj neregula kunlaboranto de La Ondo de Esperanto, Literatura Foiro, SES informas kaj aliaj revuoj). En la 90aj jaroj forlasis dume Svisan Eo-Societon, el kiu li eksiĝis en 2008. Inter 1997 kaj 2008 li oficis kiel reprezentanto de UEA ĉe UN Ĝenevo, kie de tempo al tempo li vizitis kunsidojn. La 28an de aprilo 1998 li organizis kun UEA en la Palaco de Nacioj datrevenan simpozion pri la temo Lingvo kaj Homaj Rajtoj, sub la aŭspicio de UN-komisiono pri homaj rajtoj (UNHCR). En 1992 Andreas Künzli komencis kolekti la materialon por Svisa Enciklopedio Planlingva kiu aperis fine de 2006. Aktualaj projektoj koncernas germanlingvan biografion pri L.L. Zamenhof, doktorigan disertacion pri la historio de la Esperanto-movado en orienta Eŭropo (universitato de Leipzig), kaj ellaboron de aliaj tekstoj.

Premio Grabowski

Laŭ gazetara komuniko de UEA n-ro 296 en julio 2008 al Andreas Künzli estis aljuĝita la Premio Grabowski de Fondaĵo Antoni Grabowski por lia verko Universalaj Lingvoj en Svislando. Oficiala dankparolado en Esperanto aperos en la revuo Spegulo, aŭtuno 2008.

Eksteraj ligiloj

greke Retejoj de Andreas Künzli Planlingvoj, Plansprachen, Osteuropa, portalo pri mez- kaj orienteŭropaj landoj (germane)

greke Intervjuo kun Andreas Künzli, 2008

grekeBibliografio de la kontribuoj de Andreas Künzli

greke "René de Saussure (1868-1943) - Tragika sed grava esperantologo kaj interlingvisto el Svislando"

greke Recenzo "Esperanto inter revo kaj realo" (La Ondo de Esperanto, 12/2005)

greke Recenzo "Arte malambicia, sed psikologie instiga delicaĵo" (La Ondo de Esperanto, 5/2007)

greke Recenzo "Invito al malfacila historio" (La Ondo de Esperanto, 4/2008)

greke Recenzo de Alen Kris pri Svisa Planlingva Enciklopedio, La Ondo de Esperanto 8-9/2007

greke Recenzo "La danĝera lingvo, Die neutrale Sprache, Eine politische Geschichte des Esperanto-Weltbundes", von Marcus Sikosek

greke Recenzo "En la serĉado de la mondolingvo", de Aleksandr Duliĉenko

greke Recenzo "Interlingvistikaj kontribuaĵoj sciencnivele", Interlinguistische Beiträge, de Detlev Blanke

greke Recenzo "Por pli bone kompreni nian movadon", Lingvo kaj popolo. Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado", de Humphrey Tonkin

greke "Anmerkungen zum Wörterbuch von Erich-Dieter Krause", Buske 2007)

greke "Englisch in der Schweiz"

greke Verkoj de Andreas Künzli en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

greke Verkoj de Andreas Künzli] en RERO