Desubismo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
eNeniu resumo de redakto |
eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 11: | Linio 11: | ||
{{ĝermo-esperanto}} |
{{ĝermo-esperanto}} |
||
[[Kategorio: Strategioj por Esperanto]] |
|||
[[Kategorio:Esperanto-movado]] |
[[Kategorio:Esperanto-movado]] |
Kiel registrite je 11:49, 26 aŭg. 2008
Desubismo estas la kredo, ke oni povas atingi la finan venkon (do la ĝeneralan enkondukon de Esperanto) per disvastigo de Esperanto inter individuoj, kaj la koncerna agado. Ĝi kontrastas kun la desuprismo, kiu volas disvastigi Esperanton per decidoj de politikistoj.
Ekzemploj
Kiam loka Esperanto-klubo en sia ejo organizas kurson de la internacia lingvo, tio estas ekzemplo de desubisma agado. Rezulte de la kurso la kvanto de E-parolantoj multiĝos — kaj per tio la Esperanto-komunumo kaj eble ankaŭ la movado plifortiĝos.
Desubisma agado povas alporti tre bonajn rezultojn. En certaj historiaj periodoj ĝi eĉ estis la sola ebla agadformo, nome kiam ŝtato tute kontraŭis Esperanton (kiel ekzemple en Sovet-Unio dum post-stalinisma epoko, de proksimume 1954 ĝis la Perestrojko).