Ordo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lt:Tvarka
Linio 36: Linio 36:
[[fr:Ordre]]
[[fr:Ordre]]
[[la:Ordo (discretiva)]]
[[la:Ordo (discretiva)]]
[[lt:Tvarka]]
[[sv:Ordning]]
[[sv:Ordning]]
[[zh:目]]
[[zh:目]]

Kiel registrite je 22:51, 27 aŭg. 2008

Ĝenerala lingvouzo

En ĝenerala lingvouzo ordo komprenigas la malon de kaoso. Foje ĝi signifas certan trankvilecon de la publika vivo, ekzemple kiam oni parolas pri "laŭleĝeco kaj ordo". Speciale ĝi signifas difinitan vicigon de eroj (vicordo).

Biologio

En biologio ordo estas hierarkia ŝtupo de la biologia sistematiko. Oni dividas ĝin je superordo kaj subordo. Homo biologie apartenas al la ordo de la primatoj.

Biologia ordo staras inter klaso kaj familio.

La nomoj de la ordoj finiĝas en la animala regno diverse, en la botaniko ofte je "-ales" (latine; en Esperanto ofte kiel -aloj).

Spiritismo

En la Spiritismo, ordo estas unu el la tri rangoj en kiuj estis dividataj la Spirita hierarkio de Allan Kardec. La ordoj subdiviĝas en klasojn.

Matematiko

En matematiko ordo estas rilato en aro, kiu plenumas la tri ecojn

  • refleksiveco,
  • transitiveco,
  • malsimetrieco.



Komparante alilingvajn vikipediojn bonvolu atenti, ke la homonimeco de vortoj malsamas en diversaj lingvoj. Do kvankam "ordo" povas havi iun plej uzatan tradukon en iu lingvo, tiu traduko ne nepre havas ĉiujn signifojn tie ĉi kolektitajn.