Fajroŝirmilo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
e Fajroŝirmilo alinomita al Fajroŝirmilo / Konektfiltrilo, alidirektilo lasita
e Fajroŝirmilo / Konektfiltrilo alinomita al Fajroŝirmilo, alidirektilo lasita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:04, 30 aŭg. 2008

Komputiko > Komputika Sekureco > Fajroŝirmilo / Konektfiltrilo


Fajroŝirmilo (angle : firewall), aŭ Konektfiltrilo estas programaroaparataro, kiu ofte troviĝas inter la Interreto kaj loka reto, kaj elektas, ĉu ricevita aŭ sendota informo akcepteblas, se ne la informo plej ofte estas simple lasita. La fajroŝirmilo / konektfiltrilo tiel malhelpu, ke iu enrompas la lokan reton, kaj ke iu lokano uzas aferojn en la reto, kiujn la estro de la loka reto malpermesas.

Fajroŝirmilo / Konektfiltrilo povas esti aparato aŭ parto de la programaro de servilo. Modernaj operaciumsistemoj kutime disponas je propra fajroŝirmilo / konektfiltrilo. Estas diferenco inter privata kaj servila fajroŝirmilo / konektfiltrilo. La unua povas forbari specifajn programojn (ekzemple virusojn), laŭ plaĉo de ĝia uzanto. Publikaj fajroŝirmiloj / konektfiltriloj baras specifajn pordojn, aŭ adresojn. En kelkaj landoj aŭ firmaoj ili ankaŭ estas uzataj por cenzuri trafikon.

Por Vindozo gravas bari la pordojn por retatingo al datumoj (la tiel nomata NetBIOS pordoj). Por serviloj estas grava gardi la poŝtsistemon (pordo 25).

Rilata afero estas NAT, retadres-tradukado. Ĝi donas retatingon al aliaj komputiloj, dum la interreto nur vidas la retadreson de la fajroŝirmilo / konektfiltrilo, efektive maskas adresojn.

Famaj fajroŝirmiloj/ konektfiltrilo estas iptables (de Linukso) kaj pf (de OpenBSD).


Ŝablono:Ĝermo-komputiko

Ŝablono:LigoLeginda