Volgo-Germana ASSR: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alexbot (diskuto | kontribuoj)
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 103: Linio 103:
[[fi:Volgan saksalaisten autonominen sosialistinen neuvostotasavalta]]
[[fi:Volgan saksalaisten autonominen sosialistinen neuvostotasavalta]]
[[hsb:Wolga-němska republika]]
[[hsb:Wolga-němska republika]]
[[it:Repubblica socialista sovietica autonoma tedesca del Volga]]
[[ja:ヴォルガ・ドイツ人自治ソヴィエト社会主義共和国]]
[[ja:ヴォルガ・ドイツ人自治ソヴィエト社会主義共和国]]
[[ko:볼가 독일인 소비에트 사회주의 자치 공화국]]
[[ko:볼가 독일인 소비에트 사회주의 자치 공화국]]

Kiel registrite je 19:50, 1 sep. 2008

Situo de Volgo-Germana ASSR en Sovetio
Mapo de Volgo-Germana ASSR
Standardo de Volgo-Germana ASSR en 1937

Volgo-Germana aŭtonoma socialisma soveta respubliko, (Germane: Autonome Sozialistische Sowjet-Republik der Wolga-Deutschen, Ruse: Автономная Советская Социалистическая Республика Немцев Поволжья) estis administra regiono en Rusia federativa socialisma soveta respubliko de Sovetio. Ĝi situis en suda parto de Rusio ambaŭflanke de rivero Volgo. La ĉefurbo de la regiono estis Engels (ĝis 1931 Pokrovsk). La teritorio de la respubliko estis 28 200 km².

Germanoj transloĝiĝis al Volga regiono ekde 1764-1767 kiam Katerino la 2-a regis Rusian imperion. La dua granda transloĝiĝo de germanoj okazis inter 1853-1874. En 1897 volgaj germanoj nombris 400 000. En 1920 germanoj formis sian laboristan komunumon kaj en 1924 ĝi fariĝis aŭtonoma respubliko. Pli frue la regiono apartenis al gubernioj Samara kaj Saratov.

La loĝantaro

Loĝantoj estis grandparte germanoj, rusoj kaj ukrainoj. En urboj germanoj estis malplimulto, sed en kamparo ili estis preskaŭ 70 % el la loĝantaro (en jaro 1926).


Distribuo de naciecoj en Volgo-Germana ASSR
Nacieco Nombro 1926 % 1926 Nombro 1939 % 1939
Germanoj 379 630 66,4 % 366 685 60,5 %
Rusoj 116 561 20,4 % 156 027 25,7 %
Ukrainoj 60 561 12,0 % 58 248 9,6 %
Kazaĥoj 1 353 0,3 % 8 988 1,5 %
Tataroj 2 109 0,4 % 4 074 0,7 %
Mordvoj 1 429 0,3 % 3 048 0,5 %
Belorusoj 1 636 0,3 %
Ĉinoj 1 284 0,2 %
Judoj 1 216 0,2 %
Estonoj 753 0,1 %
Aliaj 1 358 0,2 5 326 0,5 %
Entute 571 754 (100.00 %) 606 532 (100.00 %)


Kiam Germanio atakis al Sovetio en 1941 la soveta registaro deklaris ĉiujn germanojn 'malamikoj de la popolo' kaj la Volgo-germana ASSR estis nuligita la 28-an de aŭgusto 1941 kaj la germanaj loĝantoj estis forpelitaj al Mez-Azio. La teritorio de la respubliko estis dividita inter Saratova kaj Stalingrada provincoj. Post la milito, kiam la civitanaj rajtoj de germanoj estis redonitaj en Sovetio, ili tamen ne rajtis reveni al Volgo-germana regiono.