Brezado: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e roboto aldono de: fr:Braiser
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: es:Braseado
Linio 16: Linio 16:
[[de:Schmoren]]
[[de:Schmoren]]
[[en:Braising]]
[[en:Braising]]
[[es:Bresear]]
[[es:Braseado]]
[[fr:Braiser]]
[[fr:Braiser]]
[[nl:Smoren (kooktechniek)]]
[[nl:Smoren (kooktechniek)]]

Kiel registrite je 00:24, 4 sep. 2008

apartigo Vidu ankaŭ la artikolon pri Březí.


Brezi estas metodo kuiri manĝaĵojn en malmulte da likvaĵo, per milda varmo, kiu evitas troan vaporiĝon de akvo. Ĝi estas inter rostado kaj bolumado: same kiel rostado ĝi brunigas la kuiraĵon por krei specifajn aromojn, sed male al rostado ĝi ne sekigas la kuiraĵon. Oni uzas brezadon precipe pri viando kun longaj fibroj aŭ multe da kunliga histo (konektivo), kiu per rostado iĝus malmola aŭ tendeneca.

Por brezi kuiraĵon oni dum tre mallonga tempo ekrostas ĝin per iomete da graso kaj tiam finas la rostadon per aldono de iom da likvaĵo. Post tio oni dum longa tempo, ĉe viando eĉ dum pluraj horoj, finpretigas la kuiraĵon per milda varmo en fermita ujo, eble en bakujo. La efiko estas plej bona, se la temperaturo restas inter 80 kaj 100 °C. Tio sufiĉas por transformi kunligan histon al gelateno.

La likvaĵo uzata por brezado laŭeble estu ne pura akvo, sed enhavu spicaĵojn, vinon kaj/aŭ legomojn, kiuj donas al la kuiraĵo pli fortan aromon.

Legomojn aŭ fungojn oni brezas dum malpli longa tempo ol viandon, alie ili disfalus.

Vidu ankaŭ