Diabloinsulo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: tr:Şeytan Adası
Linio 34: Linio 34:
[[pt:Ilha do Diabo]]
[[pt:Ilha do Diabo]]
[[sv:Djävulsön]]
[[sv:Djävulsön]]
[[tr:Şeytan Adası]]
[[yi:טייוול אינזל]]
[[yi:טייוול אינזל]]

Kiel registrite je 00:28, 4 sep. 2008

Diabloinsulo

Diabloinsulo (france: Île du Diable) estas la plej malgranda kaj plej suda insulo de la Îles du Salut (Savinsuloj) en la Kariba Maro apud Franca Gujano. Ĝi estas rokeca insulo de 14 hektaroj. Geografia pozicio:( 5° 17′ N; 52° 35′ U Mapo)

De 1852 ĝis 1946 la insulo servis kiel punlaborejo de Francio. La cirkonstancoj en la punejo sur la insulo ne estis tiel malbonaj kiel sur la kontinento de Franca Gujano (apud Kuru), sed la insulo tamen estis simbolo por tio.

Unu el la plej konataj personoj, kiuj estis malliberigitaj sur Diabloinsulo, estis la franca kapitano Alfred Dreyfus, kiu en 1895 registris la terurajn cirkonstancojn kaj pro tio la publiko konatiĝis kun la insulon. En 1938 pere de la libro Dry guillotine (seka gilotino) la situacio estis montrita al la mondo, post kio en la sama jaro oni decidis ne plu sendi kaptitojn al la insulo. En 1946 la punlaborejo ĉesis ekzisti.

En 1973 la libro Papilio de la franco Henri Charrière, kiu ankaŭ estis kaptito sur la insulo, estis filmita.

La insulo nun estas uzata de la Eŭropa Spac-Agentejo (ESA) por radiokomunikado dum la lanĉado de satelitoj.