Glendalough: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
SpBot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: rm:Glendalough |
FlaBot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: hu:Glendalough |
||
Linio 36: | Linio 36: | ||
[[fr:Glendalough]] |
[[fr:Glendalough]] |
||
[[ga:Gleann Dá Loch]] |
[[ga:Gleann Dá Loch]] |
||
[[hu:Glendalough]] |
|||
[[it:Glendalough]] |
[[it:Glendalough]] |
||
[[nl:Glendalough]] |
[[nl:Glendalough]] |
Kiel registrite je 02:14, 6 sep. 2008
Glendalough [glen-da-LOĤ] (irlanda Gleann Dá Locha) estas pitoreska glacia valo en graflando Wicklow, Irlando. Ĝi enhavas du glaciajn lagojn, kiujn la rivero Glenealo trafluas, antaŭ ĝia kunfluo kun la rivero Glendasan. La anglalingva nomo Glendalough deriviĝas el la irlanda, kiu signifas 'valon de du lagoj'.
Sankto Kevino fondis abatejon tie, en la 6-a jarcento. Sur la valflankoj estas plantejoj de pinacoj. Ekde 1850 ĝis ĉ. 1957 ekzistis minejo en la valo.
La tuta valo enhaviĝas en la nacia parko de la Montaro Wicklow. Multaj turistoj vizitas la valon ĉiujare.
Geografio
Skulptiĝis la valo dum la lasta glaciepoko per glaĉero kiu lasis morenon trans la valbuŝo. La rivero Poulanass, kiu plonĝas en la valon de la sudo, kreis riverdelton kiu dumtempe apartigis la orginan lagon en la du aktualajn lagojn[1].
Referencoj
- ↑ Nairn, Richard. Discovering Wild Wicklow, TownHouse and CountryHouse, 2001, ISBN 1-86059-141-8 p.8
Eksteraj ligiloj
- TTT-ejo pri Glendalough (angla)
- Biografio de Sankto Kevin (norvega)
-
Glendalough