Kanbero: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
PipepBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: tpi:Kambra
Linio 115: Linio 115:
[[tg:Канберра]]
[[tg:Канберра]]
[[th:แคนเบอร์รา]]
[[th:แคนเบอร์รา]]
[[tpi:Kambra]]
[[tr:Kanberra]]
[[tr:Kanberra]]
[[ty:Canberra]]
[[ty:Canberra]]

Kiel registrite je 17:25, 7 sep. 2008

Kanbero estas la ĉefurbo de Aŭstralio (Commonwealth of Australia) kun 308.700 loĝantoj. Ĝi ne apartenas al iu ajn federacia ŝtato, sed formas Australian Capital Territory (ACT) (Aŭstralia Ĉefurba Teritorio).

Kanbero (satelita foto)

Kanbero estas sidejo de katolika ĉefepiskopo kaj anglikana episkopo. En la urbo troviĝas ankaŭ diversaj sciencaj institutoj, naciaj universitatoj, ambasadejoj.

Kanbero estas planita ĉefurbo (fondita en 1913), kiu formis triangulon. Meze trovebla Burley Griffin- aŭ Gininderra-lago.

Kanbero estis elpensita kaj realigita far arĥitekto Burley-Griffin kiel ĝardena urbo. Konvene al la ideo, la urbo etendiĝas plate. La setleja surfaco de Kanbero estas tiel granda kiel tiu de Berlino, sed havas nur dekonon de la loĝantaro. Kelkaj relative aŭtonomaj urbopartoj estas Belconnen, Woden, Dunlop, Civic.

Kanbero estas la sola urbego de Aŭstralio, kiu kuŝas ne ĉe la maro. Onidire, oni intence establis la urbon post la trajektorio de la ŝipaj kanonoj. Aliaj onidiroj asertas, ke Melbourne kaj Sydney kandidatiĝis por la ĉefurbeco, sed oni ne elektis el ili, sed Kanberon duonvoje inter la du urboj.

Por ebligi propran aliron al la maro, oni aĉetis la teritorion ĉirkaŭ la golfo Jervis de Novsuda Kimrio en 1915. Kvankam Jervis Bay-Teritorio estas taksita kiel memstara federacia teritorio, oni rigardas ĝin el praktikaj kialoj pleojfte kiel parton de ACT.

la nova parlamentejo

Por la turistoj estas interesa la Nacia Muzeo, la nova kaj malnova parlamentejo same kiel la Milita Monumento. La nova parlamentejo konstruiĝis sur monteto, kies kupolon, supraĵon oni antaŭ deprenis kaj al nova parlamenta konstruaĵo formis la artefaritan kupolon de la monteto. Tiu kupola tegmento estis kovrita per razeno, tiel oni povas piediri sur la verda monteto de la parlamentejo. Sur la monteto altas flagomasto kun la aŭstralia nacia flago.

Kanbero situas sur altebenaĵo (ĉ. 600 m super marnivelo). Vintre la temperaturo sinkas sub 0° Celsiuson kaj somere kompareble malpli varmega ol aliaj aŭstraliaj urbegoj (pleojofte maks. 30° Celsiuso).

En la jaroj 2002 kaj 2003, la urbon minacis brulo de la proksimaj arbaroj.

konstruaĵoj

eksteraj ligoj


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara

Ŝablono:LigoLeginda