Kvanto de pezaj elementoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Broadbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: da:Metallicitet
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pl:Metaliczność
Linio 42: Linio 42:
[[nl:Metaal (astronomie)]]
[[nl:Metaal (astronomie)]]
[[no:Metallisitet]]
[[no:Metallisitet]]
[[pl:Metaliczność]]
[[pt:Metalicidade]]
[[pt:Metalicidade]]
[[ru:Металличность]]
[[ru:Металличность]]

Kiel registrite je 18:14, 12 sep. 2008

Kvanto de pezaj elementoj (aŭ metalenhavometaleco) estas parametro de stelo. Kiel pezaj elementoj (aŭ metaloj) kalkuliĝas ĉiuj elementoj krom hidrogeno kaj heliumo.

Kvanto de pezaj elementoj en Suno estas 1,6% laŭ maso

Kvanto de pezaj elementoj en la aliaj steloj kutime estas esprimata relative al tiu de Suno - simple kiel parto en centonoj, aŭ kiel dekuma logaritmo de la parto.

Suno estas juna stelo de generacio I kun relative granda kvanto de pezaj elementoj. Pli maljunaj steloj de generacio II havas sufiĉe malpli grandan kvanton de pezaj elementoj. Pli plej unuaj steloj de generacio III (kiuj fariĝis el unueca hidrogeno kaj heliumo) havas ankoraŭ malpli grandan kvanton de pezaj elementoj, malpli grandan ol -6 laŭ la logaritma skalo. Steloj de generacio III ne estas trovitaj en observoj ĝis nun.

Kvanto de pezaj elementoj estas des pli granda ju pli granda estas denso de steloj en la regiono, ĉar ju pli multaj estas steloj des pli multfoje la substanco estis en seloj kaj estis revenigita tra planedumaj nebulozojsupernovaoj, ĉiufoje pliriĉigata je pezaj elementoj.

Do en centro de galaksio kvanto de pezaj elementoj estas ĝenerale pli granda, kaj en grandaj galaksioj kvanto de pezaj elementoj estas ĝenerale pli granda.

Ekzemple en Granda Magelana Nubo - malgranda nana galaksio - meznombra kvanto de pezaj elementoj estas 40% de tiu de Lakta vojo - granda galaksio.

En Malgranda Magelana Nubo - eĉ pli malgranda nana galaksio ol Granda Magelana Nubo - meznombra kvanto de pezaj elementoj estas nur 10% de tiu de Lakta vojo.

En regionoj de Lakta vojo meznombra kvanto de pezaj elementoj estas plejparte inter -0,3 kaj +0,2 de Suno laŭ la logaritma skalo.

Pezaj elementoj, kiuj estas en steloj, estas plejparte karbono C, nitrogeno N, oksigeno O, neono Ne.

Tamen per mezuro kutime eblas ekscii nur relativan kvanton de fero Fe.