Grado de Celsio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: az:Selsi şkalası
SieBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 42: Linio 42:


[[af:Celsius]]
[[af:Celsius]]
[[ar:درجة حرارة مئوية]]
[[ar:سيلزيوس]]
[[az:Selsi şkalası]]
[[az:Selsi şkalası]]
[[be-x-old:Градус Цэльсія]]
[[be-x-old:Градус Цэльсія]]

Kiel registrite je 01:54, 14 sep. 2008

Pri la aliaj signifoj de Grado rigardu en Grado (apartigilo).


Celsiaj temperatur-konvertaj formuloj
Konverti el la sistemo al la sistemo Formulo
kelvina celsia °C = K - 273,15
celsia kelvina K = °C + 273,15
celsia farenhejta °F = (°C × 9/5) + 32
reomira celsia °C = °R × 1,25

Grado celsia (°C) estas mezurunuo de temperaturo, nomita laŭ la sveda astronomo Anders Celsius (Celsio), kiu unue proponis ĝin en 1742. Originale, la celsia skalo baziĝis sur la bolpunkto kaj frostopunkto de akvo, tiel ke la frostopunkto de akvo egalis al 100 gradoj, kaj la bolpunkto de akvo egalis al 0 gradoj ĉe norma atmosfera premo. Post la morto de Celsio lia kolego Linnaeus inversigis la skalon; en tiu formo ĝi estas ankoraŭ uzata en multaj landoj (notinda escepto: Usono). Tamen nun la celsia skalo estas difinita laŭ la kelvina skalo: La celsia temperaturo egalas la kelvinan plus 273,15. Du apudaj entjeraj celsiaj temperaturoj do distancas je unu kelvino.

La sistemo longe estis konata kiel "centezimala" aŭ "centuma". Nur en 1948 la "9-a Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj" nomis ĝin laŭ Celsio.

La celsia grado estas kutime skribata per superlinia ringeto (°), seninterspace sekvata de majuskla "C"; kiel ĉe aliaj mezuroj ja estas interspaco inter la nombro kaj la unuo. "37 gradoj celsiaj" do estas skribata kiel "37 °C".

La celsia grado estas uzata nur por absolutaj temperaturoj, ne por temperatur-diferencoj; tie oni uzas simple la kelvinon (kies absolutaj unuoj diferencas same kiel la celsiaj) aŭ, pli frue, simple la "grado", mallongigata per "grd".


Eksteraj ligiloj

greke http://www.chemie.fu-berlin.de/chemistry/general/units_en.html#temp greke http://www.lenntech.com/unit-conversion-calculator/temperature.htm greke http://www.bipm.org/en/si/si_brochure/chapter2/2-1/2-1-1/kelvin.html greke http://www.elmatematico.com/conversores/temperatura.php