Toon Witkam: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: == Toon Witkam == Toon Witkam (1944) post studado ĉe la Teĥnika Universitato en Delft (Nederlando) eniris la softvar-industrion kiel programisto. Specialiĝinte pri perkomputila ling...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:24, 17 sep. 2008

Toon Witkam

Toon Witkam (1944) post studado ĉe la Teĥnika Universitato en Delft (Nederlando) eniris la softvar-industrion kiel programisto. Specialiĝinte pri perkomputila lingvistiko, li en ĉ. 1982 esperantiĝis kaj iniciatis DLT (Distribuita Lingvo-Tradukado, esplorprojekton en kiu Esperanto rolis kiel interlingvo). Dum la 1990-aj jaroj li konsilis la Eŭropan Komisionon pri aŭtomata tradukado, laboris kiel gast-esploristo en Japanio kaj estis partotempa profesoro pri informadiko (kogna ergonomio de homa-komputila interfaco) en Delft. Emeritiĝinte post 2001, li nun konstruadas Esperantan vortstatistikan kaj tekstanalizan softvaron. Li estas membro de GIL (Gesellschaft für InterLinguistik, Berlino) kaj estrarano de la Internacia Esperanto-Instituto ekde  2007.