Molière: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 25: Linio 25:
*''La Jalousie du barbouillé'' ("La Ĵaluzeco de la malsanulo" ) 1650
*''La Jalousie du barbouillé'' ("La Ĵaluzeco de la malsanulo" ) 1650
*''L'Étourdi ou les Contretemps'' ("La Distriĝemulo aŭ la Kontratempoj") 1655
*''L'Étourdi ou les Contretemps'' ("La Distriĝemulo aŭ la Kontratempoj") 1655
*''Le Dépit amoureux'' ("La Ama Tristeco") 16-a decembro 1656
*''Le Dépit amoureux'' ("La Ama Malgajeco") 16-a decembro 1656
*''Le Docteur amoureux'' ("La Ama Doktoro") 24-a oktobro 1658
*''Le Docteur amoureux'' ("La Ama Doktoro") 24-a oktobro 1658
*''Les Précieuses ridicules'' ("La Mokindaj Preciozulinoj") 18-a de novembro 1659
*''Les Précieuses ridicules'' ("La Mokindaj Preciozulinoj") 18-a de novembro 1659
*''Sganarelle ou le Cocu imaginaire'' ("Sganarelle aŭ la Fantazia Kokrito") 28 de majo 1660
*''Sganarelle ou le Cocu imaginaire'' ("Sganarelle aŭ la Fantazia Kokrito") 28 de majo 1660
*''Dom Garcie de Navarre ou le Prince jaloux'' ("Dom Garcie de Navarre aŭ la Ĵaluza Princo") 4-a de februaro 1661
*''Dom Garcie de Navarre ou le Prince jaloux'' ("Dom Garcie de Navarre aŭ la Ĵaluza Princo") 4-a de februaro 1661
*''L'École des maris'' ("La Lernejo de la edzoj") 24-a junio 1661
*''L'École des maris'' ("La Lernejo de la edzoj") 24-a de junio 1661
*''Les Fâcheux'' ("La Geĉagrenuloj") 17-a aŭgusto 1661
*''Les Fâcheux'' ("La Geĉagrenuloj") 17-a aŭgusto de 1661
*''L'École des femmes'' ("La Lernejo de la virinoj") 26-a de decembro 1662
*''L'École des femmes'' ("La Lernejo de la virinoj") 26-a de decembro 1662
*''La Jalousie du Gros-René'' ("La Ĵaluzeco de la Gros-René") 15 de aprilo 1663
*''La Jalousie du Gros-René'' ("La Ĵaluzeco de la Gros-René") 15 de aprilo 1663
Linio 38: Linio 38:
*''Le Mariage forcé'' (La Kontraŭvola Edziĝo") 29-a de januaro 1664
*''Le Mariage forcé'' (La Kontraŭvola Edziĝo") 29-a de januaro 1664
*''Gros-René, petit enfant'' ("Gros-René, eta infano") 27-a de januaro 1664
*''Gros-René, petit enfant'' ("Gros-René, eta infano") 27-a de januaro 1664
*''La Princesse d'Élide'' ("La Princino de Elido") 8-a majo 1664
*''La Princesse d'Élide'' ("La Princino de Elido") 8-a de majo 1664
*''Tartuffe ou l'Imposteur'' ("Tartufo aŭ la Falsulo") 12-a majo 1664
*''Tartuffe ou l'Imposteur'' ("Tartufo aŭ la Falsulo") 12-a majo 1664
*''Dom Juan ou le Festin de pierre'' ("Dom Juan aŭ la Ŝtona Festeno") 15-a de februaro 1665
*''Dom Juan ou le Festin de pierre'' ("Dom Juan aŭ la Ŝtona Festeno") 15-a de februaro 1665

Kiel registrite je 09:55, 29 sep. 2008

Portreto de Molière

Molière, realnome: Jean-Baptiste POQUELIN (baptiĝis la 15-an de januaro, 1622, mortis la 17-an de februaro, 1673) estis franca teatra verkisto kaj aktoro.

Biografio

Molière naskiĝis en Parizo kaj baptiĝis al la Eklezio de Saint-Eustache. Perdinte sian patrinon en la infanaĝo li komencas studi en la jezuita gimnazio de Clermont antaŭ jura studado kion li finas per la ricevo de la licenco en Orléans.

Amikiĝinte kun la aktorino Madeleine Béjart (mortis en 1672), li fondas kun ŝia familio teatra grupo kiun li nomis la Illustre Théâtre. Li prenas pseŭdonimon "Molière" kaj estas malliberigita dum pluraj tagoj pro ŝuldoj. En la sekvantaj jaroj Molière vojaĝas tra Francio (Toulouse, Nantes, Lyon...) por aktori.

En 1658 la trupo aktoras la unuan fojon antaŭ la reĝo Ludoviko la 14-a kun la komedio Le Docteur amoureux (la teksto estis perdata). La grupo povas instaliĝi en la teatro de Petit-Bourbon, poste en la Palais-Royal.

Post edziĝo kun Armande Béjart (fratino aŭ filino de Madeleine Béjart) en 1662, lia komedio L'École des femmes estigas kverelojn, Molière estas atakata de la kritikoj kaj defendiĝas en liaj verkoj La Critique de l'École des femmes kaj L'Impromptu de Versailles.

Nur du jarojn post tiuj eventoj, nova komedio Le Tartuffe faras skandalon, ĝia prezentado estas malpermesata. Malgraŭ ĉi-tio la grupo nomiĝas "Troupe du roi" ("Trupo de la reĝo") kaj ricevas pensionon. En la vintro la sano de Molière malboniĝas, li devas paŭzi dum pluraj semajnoj. Tartuffe estas permesata en 1669 kaj fariĝas rapide sukcesa teatraĵo.

La 10-an de februaro 1673 lia lasta komedio Le Malade imaginaire havas sian unuan prezentadon. Dum prezentado de ĉi-tiu komedio la 17-an de februaro Molière subite malsaniĝas kaj mortas post kelkaj horoj. La kristana enterigo estas malakceptata de la ĉefepiskopo ĉar la aktoroj de komedioj ne havas tian rajton. Post premo de la reĝo Molière estas entombigita en la tombejo Saint-Joseph.

Listo de verkoj

La datoj indikas la unuan prezentadon de la teatraĵoj.


  • Le Médecin volant ("La Fluganta Kuracisto") 1645
  • La Jalousie du barbouillé ("La Ĵaluzeco de la malsanulo" ) 1650
  • L'Étourdi ou les Contretemps ("La Distriĝemulo aŭ la Kontratempoj") 1655
  • Le Dépit amoureux ("La Ama Malgajeco") 16-a decembro 1656
  • Le Docteur amoureux ("La Ama Doktoro") 24-a oktobro 1658
  • Les Précieuses ridicules ("La Mokindaj Preciozulinoj") 18-a de novembro 1659
  • Sganarelle ou le Cocu imaginaire ("Sganarelle aŭ la Fantazia Kokrito") 28 de majo 1660
  • Dom Garcie de Navarre ou le Prince jaloux ("Dom Garcie de Navarre aŭ la Ĵaluza Princo") 4-a de februaro 1661
  • L'École des maris ("La Lernejo de la edzoj") 24-a de junio 1661
  • Les Fâcheux ("La Geĉagrenuloj") 17-a aŭgusto de 1661
  • L'École des femmes ("La Lernejo de la virinoj") 26-a de decembro 1662
  • La Jalousie du Gros-René ("La Ĵaluzeco de la Gros-René") 15 de aprilo 1663
  • La Critique de l'école des femmes ("La Kritiko de la lernejo de la virinoj") 1-a junio 1663
  • L'Impromptu de Versailles ("La Senpreparulo de Versajlo") 14-a de oktobro 1663
  • Le Mariage forcé (La Kontraŭvola Edziĝo") 29-a de januaro 1664
  • Gros-René, petit enfant ("Gros-René, eta infano") 27-a de januaro 1664
  • La Princesse d'Élide ("La Princino de Elido") 8-a de majo 1664
  • Tartuffe ou l'Imposteur ("Tartufo aŭ la Falsulo") 12-a majo 1664
  • Dom Juan ou le Festin de pierre ("Dom Juan aŭ la Ŝtona Festeno") 15-a de februaro 1665
  • L'Amour médecin ("La Kuraca Amo") 15-a de septembro 1665
  • Le Misanthrope ou l'Atrabilaire amoureux ("La Homevitulo aŭ la Ama Kolerulo") 4-a de junio 1666
  • Le Médecin malgré lui ("La Kuracisto malgraŭ li") 6-a de aŭgusto 1666
  • Mélicerte ("Melicerto") 2-a de decembro 1666
  • Pastorale comique (Komika Pastoralo) 5-a de januaro 1667
  • Le Scilien ou l'Amour peintre ("La Scilano aŭ la Ama Pentristo") 14-a de februaro 1667
  • Amphitryon ("Amfitriono") 13-a de januaro 1668
  • George Dandin ou le Mari confondu ("Georgo Dandin aŭ la Senmaskigita Edzo") 18-a de julio 1668
  • L'Avare ou l'École du mensonge ("La Avarulo aŭ la Lernejo de la mensogo") 9-a de septembro 1668
  • Monsieur de Pourceaugnac ("Sinjoro de Porkonjako") 6-a de oktobro 1669
  • Les Amants magnifiques ("La Belegaj Geamantoj") 4-a de februaro 1670
  • Le Bourgeois gentilhomme ("La Ĝentilvira Burĝo") 14-a de oktobro 1670
  • Psyché ("Psiĥa") 17-a de januaro 1671
  • Les Fourberies de Scapin ("La Friponaĵoj de Scapin") 24-a de majo 1671
  • La Comtesse d'Escarbagnas ("La Grafino el Eskarbanjo") 2-a de decembro 1671
  • Les Femmes savantes ("La Kleraj Virinoj") 11-a de marto 1672
  • Le Malade imaginaire ("La Fantazia Malsanulo") 10-a de februaro 1673

En Esperanto aperis

  • Don Juan : aŭ la ŝtona festeno : kvinakta komedio / Tradukis Émile Boirac. - Paris: Hachette, proksimume 1905
  • Edziĝo kontraŭvola : unuakta komedio / Tradukis Victor Dufeutrel. - Paris: Presa Esperantista Societo, 1905
  • Georgo Dandin : komedio en tri aktoj / El la franca lingvo tradukis L. L. Zamenhof. - Paris: Hachette, 1908
  • La malsanulo pro imago : komedio en tri aktoj / El franca lingvo tradukis de W. Velten. - Leipzig: Germana Esperanto-Librejo, 1911
  • Amfitriono : komedio en tri aktoj / El la franca lingvo tradukis Enrique Legrand. - Paris: Esperantista Centra Librejo, 1922
  • La mizantropo : komedio en kvin aktoj / El la franca lingvo tradukis H. Boucon. - Paris: Esperantista Centra Librejo, 1930
  • Georgo Dandin : komedio en tri aktoj / El la franca lingvo tradukis L. L. Zamenhof. - [4-a eldono]. Represo de la eldono de Paris 1908, Saarbrücken: Iltis, 1984
  • La mokindaj preciozulinoj : komedio / [El la franca lingvo trad. André Ribot]. - Hago: Internacia Esperanto-Instituto, [s.j.]

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:LigoElstara