Tago de patrinoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 56: Linio 56:
|{{Aŭstralio}}, {{Belgio}}, {{Brazilo}}, {{Danio}}, {{Finnlando}}, {{Germanio}}, {{Italio}}, {{Japanio}}, {{Kanado}}, {{Kolombio}}, {{Nederlando}}, {{Nov-Zelando}}, {{Aŭstrio}}, {{Svisio}}, {{Tajvano}}, {{Turkio}}, {{Usono}}
|{{Aŭstralio}}, {{Belgio}}, {{Brazilo}}, {{Danio}}, {{Finnlando}}, {{Germanio}}, {{Italio}}, {{Japanio}}, {{Kanado}}, {{Kolombio}}, {{Nederlando}}, {{Nov-Zelando}}, {{Aŭstrio}}, {{Svisio}}, {{Tajvano}}, {{Turkio}}, {{Usono}}
|----
|----
|lastan dimanĉon de majo, krom se ĝi koincidas kun la tago de la [[Pentekosto]]. En ĉi tiu okazo, ĝi teniĝis la unuan dimanĉon en [[junio]].
|lastan dimanĉon de majo, krom se ĝi koincidas kun la tago de la [[Pentekosto]]. En ĉi tiu okazo, ĝi teniĝis la unuan dimanĉon de [[junio]].
|{{Francio}}, {{Madagaskaro}}, {{Maŭricio}}
|{{Francio}}, {{Madagaskaro}}, {{Maŭricio}}
|----
|----

Kiel registrite je 17:44, 29 sep. 2008

La tago de patrinoj estas festotago en la okcidentaj (kristanaj) landoj, festata ĉiujare en multaj landoj (ofte la 2-an dimanĉon de majo), omaĝe al la patrineco.

Historio

En Britio de la 13-a jarcento estis dimanĉo nomata "mothering sunday" (patrinumanta dimanĉo), dum kiu oni en kirko preĝis kaj dankis por la patrineco de la sankta virgulino. En la jaro 1644 estis tiu tago unuafoje dokumentita.

Krom tio venis influoj ankaŭ el aliaj praeŭropaj kutimoj de iu printempa parenca festo kun centra atento al patrina figuro.

En Usono la ideo naskiĝis kiel protesto kontraŭ milito. En 1872 Julia Ward Howe reagis al la hororo de la Usona Enlanda Milito per sia proklamo por tago de patrinoj (skribita en 1870) kaj propono ke estu tago de patrinoj, kiu eksplicite oponis militon. La propono ne akceptiĝis, sed inspiris Anna Jarvis, kiu varbis por la ideo. Post la morto de Jarvis, ŝia samnoma filino Anna Jarvis sukcesis finfine aranĝi la unuan usonan feston de la tago de patrinoj je la 10-a de majo 1907 (la dua datreveno de la morto de ŝia patrino). La evento estis en preĝejo (kie instruis ŝia patrino) en Grafton, Okcidenta Virginio. La iniciato kreskis rapide. Jam en 1909 oni festis la tagon de patrinoj en 45 ŝtatoj de Usono. En 1914 la usona kongreso akceptis, kaj prezidento Woodrow Wilson subskribis, proklamacion pri tago de patrinoj.

Post kiam en Britio reviviĝis la mothering day, disvastiĝis la festotago en 1917 en Svisio, en 1918 en Norvegio, en 1919 en Svedio, en 1922 en Germanio kaj en 1924 en Aŭstrio.

Menciinda estas la Internacia tago de virinoj, festata la 8-an de marto (fondita en 1910), kiu havas proletan, emancipan tradicion.

En Germana Demokratia Respubliko ekz. ĝis la germania reunuiĝo en 1989, oni festis dum la tago de la patrinoj la internacian tagon de virinoj.

Nuntempe la tago de patrinoj (same kiel la Sankt-Valentena tago) profita tago por tiuj kiuj vendas dolĉaĵojn kaj florojn.

Datoj dise en la mondo

Dato Lando(j)
2-a dimanĉo de februaro  Norvegio
30-a tago de la monato Ŝevat (plej ofte en februaro)  Israelo
3-a de marto  Kartvelio
8-a de marto  Albanio,  Belorusio,  Bosnio kaj Hercegovino,  Bulgario,  Nord-Makedonio,  Rumanio, Serbio kaj Montenegro,  Slovenio
4-a dimanĉo de karesmo  Britio,  Irlando
21-a de marto  Egiptio,  Jemeno,  Jordanio,  Kuvajto,  Libano,  Palestino,  Sirio
7-a de aprilo  Armenio
1-a dimanĉo de majo  Hispanio,  Hungario,  Litovio,  Portugalio,  Sud-Afriko
8-a de majo  Sud-Koreio
10-a de majo Plimulto de Sud-Ameriko (escepte de :  Kolombio),  Barato,  Barejno,  Honkongo,  Kataro,  Malajzio,  Meksiko,  Omano,  Pakistano,  Sauda Arabio,  Singapuro,  Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
2-a dimanĉo de majo  Aŭstralio,  Belgio,  Brazilo,  Danio,  Finnlando,  Germanio,  Italio,  Japanio,  Kanado,  Kolombio,  Nederlando,  Nov-Zelando,  Aŭstrio,   Svislando,  Tajvano,  Turkio,  Usono
lastan dimanĉon de majo, krom se ĝi koincidas kun la tago de la Pentekosto. En ĉi tiu okazo, ĝi teniĝis la unuan dimanĉon de junio.  Francio,  Madagaskaro,  Maŭricio
26-a de majo  Pollando
lasta dimanĉo de majo  Francio,  Svedio
12-a de aŭgusto  Tajlando (Naskiĝtago de Reĝino Sirikit)
15-a de aŭgusto (ĉieliro de Maria) Antverpeno ( Belgio),  Kostariko
2-a dimanĉo de oktobro  Argentino
lasta dimanĉo de novembro  Rusio