Tenoro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
StigBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: pt:Tenor (voz)
FlaBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ro:Tenor
Linio 48: Linio 48:
[[pl:Tenor]]
[[pl:Tenor]]
[[pt:Tenor (voz)]]
[[pt:Tenor (voz)]]
[[ro:Tenor]]
[[ru:Тенор]]
[[ru:Тенор]]
[[sh:Tenori]]
[[sh:Tenori]]

Kiel registrite je 03:13, 1 okt. 2008

voĉaj registroj
virinaj voĉoj viraj voĉoj
Voĉa gamo de korusa soprano
Soprano (S)
Voĉa gamo de korusa tenoro
Tenoro (T)
Voĉa gamo de korusa mezosoprano
Mezosoprano
Voĉa gamo de korusa baritono
Baritono
Voĉa gamo de korusa aldo
Aldo (A)
Voĉa gamo de korusa baso
Baso (B)
vdr

Kiel tenoro (de la Latina vorto tenere „teni“) oni nomas la altan viran kanto-registron. La nomo formiĝis pro la komenca plurvoĉeco, kiam oni nomis la voĉon tenantan la Cantus firmus (kanto firma) tenor, dum kiam la ĉirkaŭludantaj voĉoj nomiĝis contratenor (kontratenoro) .

La sonamplekso de la tenorvoĉo etendiĝas ekde c ĝis a’ – la kvazaŭ proverba alta C situas eĉ malgrandan tercion supere.

La notacio normale montras la notojn laŭ la violona klefo kun malsupren metita malgranda „8“, kiu indikas la oktavigon malsupren.

La voĉregistron de tenoristo oni povas subdividi en jenajn voĉfakojn laŭ sia kvalito, amplekso, volumo kaj respekte al la kantaj kaj dramaj postuloj:

  • tenore di grazialeĝera tenoro: La voĉo estas svelta, leĝera kaj movema. Tipaj roloj: pasionoj (Bach) – evangelisto, Barbiere di Siviglia (Rossini) – grafo, La Cenerentola (Rossini) – Don Ramiro, Rigoletto (Verdi) – Duca di Mantova
  • lirika tenoro: mola, leĝera kaj movema voĉo; tipaj roloj: Zauberflöte (Mozart) – Tamino, Entführung aus dem Serail (Mozart) – Belmonte
  • (bufontenoro): karakterizema kaj movema voĉo, kantisto lerte rolas. Tipaj roloj: Entführung aus dem Serail (Mozart) – Pedrillo, Zauberflöte (Mozart) – Monostatos)
  • karaktertenoro: speciala karakterizkapablo, t.n. interfako. Tipaj roloj: Siegfried (Wagner) - Mime, Rheingold (Wagner) - Mime kaj Loge)
  • junula herotenoro: metale sona voĉo, foje lirika, foje drameca. Tipaj roloj: Fidelio (Beethoven) – Florestan, Der Freischütz (Weber) – Max
  • Tenore spinto (de la ital. "spingere" - puŝi): itala malo al junula herotenoro: mola voĉsono, movemo de la voĉo kaj brila alteco. Tipaj roloj: Aida (Verdi) – Radames; Il Trovatore (Verdi) – Manrico; La Bohème (Puccini) – Rodolfo, Tosca (Puccini) – Cavaradossi, I Pagliacci (Leoncavallo) – Canio
  • herotenoro: peza kaj volumena voĉo kun forta meza kaj malalta registroj, ofte kun baritona nuanco. Tipaj roloj: Tristan und Isolde (Wagner) – Tristan, Tannhäuser (Wagner) – Tannhäuser, Siegfried (Wagner) – Siegfried, Otello (Verdi) – Otello

La subdivido de la tenorvoĉo en fakoj ne estas strikta, ĝi nur estas rezulto el la operpraktikaj postuloj por asigni al la kantistoj la konvenajn rolojn.

Tamen apenaŭ ekzistas kantistoj kiuj dum la tuta kariero nur kantis partiojn el ununura fako. Ekz. Fritz Wunderlich laŭdevene estis lirika tenoro, sed fine de sia vivo li regis la fakojn tenore lirico spinto kaj eĉ de la junula herotenoro. Placido Domingo, principe tenore spinto, dum sia longa kariero ankaŭ kantis partiojn el ĉiuj aliaj kategorioj – ekde Nemorino (Liebestrank, tenore di grazia) trans Don Ottavio (Don Giovanni, lirika tenoro), Max (Freischütz) kaj Lohengrin (junula herotenoro) ĝis Parsifal kaj Tannhäuser (herotenoro).