Ktenoforo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
Ginosbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: id:Ctenophora
Linio 56: Linio 56:
[[hu:Bordásmedúzák]]
[[hu:Bordásmedúzák]]
[[ia:Ctenophoro]]
[[ia:Ctenophoro]]
[[id:Ctenophora]]
[[it:Ctenophora]]
[[it:Ctenophora]]
[[ja:有櫛動物]]
[[ja:有櫛動物]]

Kiel registrite je 17:33, 2 okt. 2008

Ktenoforoj (Ctenophora) estas animala biologia klado, apartenanta al grupo de la radisimetriaj bestoj (Radiata). Alia klado de la grupo estas la kniduloj (Cnidaria). Ŝablono:Rn

Anatomio

Ĝenerala korpokonstruo

Ĝi restis en la stato de gastrulo, ilia korpo dividiĝas je ektodermo kaj endodermo. Inter tiuj troviĝas apoga disko, pleniga histo. Al la gastra kavo (centra gastro) konduaks mallarĝa ezofago. La gastra kavo estas dividebla je pluraj kanaloj. La korpon tenas ok kartilagaj ripoj, la neŭronoj situas ankaŭ apud tiuj. Ili korpo estas dividebla je tri partoj: korposupro, korpopalasto kaj buŝĉirkaŭo.

Ekstera surfaco kaj moviĝo

La ekstera surfaco estas epitelio, riĉa je glandoĉeloj. Ilia moviĝo okazas per apudripaj naĝdisko, kiuj elformiĝis per kunkresko de ĉilioj. La movon de la tentakloj helpas muskoloj.

Nutrado

Ili gluas la predojn al siaj tentakloj per gluĉeloj, poste ŝtopas ĝin en la ezofagon, de kie ĝi venas en la centran gastron. En tubetoj de la praintesto okazas la digestado. La nedigesteblaj aprtoj eliĝas tra la buŝaperturo.

Spirado

La spirado estas difuza tio estas, okazas tra la tuta korposurfaco.

Metabolismo

Ĉiu digestita nutromaterialo alvenas la ĉelojn per intesta kanala sistemo. Ili eligas sur la tuta korposurfaco la superfluajn akvon, jonojn, disigaĵojn.

Korporeguligo

Ili havas difuzan nervosistemon kiel ĉe la kniduloj. Ili havas ankaŭ kemiajn reguligojn. La lokumsenta organo de la korposupro estas ligita per nervofaskoj al la remdiskoj. Sur la tentakloj situas ankaŭ mekanikaj sensoĉeloj.

Generado

Ili estas ĉiuj androginaj (ambaŭseksaj), ili ne kapablas plimultiĝi per senseksa generado. Karakterizaĵo de ilia generado estas, ke ili kapablas plimultiĝi jam en la larvo-aĝo.


Sistematiko

Pli frue oni sistematikis la ktenoforojn kiel kiel unu subklado de la kniduloj, sed hodiaŭ jam evidentas ke ili ili estas apartaj kladoj. Ili havas du klasojn:

La pli frua sistematiko vicigis la ktenoforojn kun la kniduloj al la sen.... (Acoelomata).

Fontoj

Dudich – Loksa: Állatrendszertan – Universitata lernolibro Ŝablono:Link FA