Poloo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Hurlingham
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 06:57, 11 okt. 2008

poloo
poloo

Poloo laŭ PIV estas "speco de pilkludo, en kiu la ludantoj, rajdante, frapas la pilkon per longtenilaj maleoj. La sporto alternative nomeblas ankaŭ "maleopilko", kaj laŭ la priskribo evidente estas teama sporto: po teamo ludas kvar rajdantoj sur kvar ĉevaloj, kaj la celo estas bati la sep ĝis ok centimetrojn grandan kaj 130 gramojn pezan pilkon en la golon de la alia teamo. Ĉiu sportanto dum matĉo bezonas specifan kaskon, laŭdezire kun aldone vizaĝa protektilo, kaj plurajn ĉevalojn, por povi ŝanĝi ilin de tempo al tempo kaj ne tro stresi unuopan beston.