Batalo de Morgarten: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 12: Linio 12:


==Sekvoj de la batalo==
==Sekvoj de la batalo==
La batalo ne portis la pacon kun Habsburgo, kiun la ŝvicanoj espersis. Tial la tri prakantonoj [[Urio]], [[Svixo]] kaj [[Untervaldo]] renovigis sian kontrakton de [[1291]] per la [[Federacia Letero]].
La batalo ne portis la pacon kun Habsburgo, kiun la ŝvicanoj espersis. Tial la tri prakantonoj [[Urio]], [[Svixo]] kaj [[Untervaldo]] renovigis sian kontrakton de [[1291]] per la [[Federacia Letero]] de la 12-a de decembro [[1315]], kiu unuan fojon estis verkita en germana lingvo.


==Fontoj==
==Fontoj==

Kiel registrite je 15:23, 14 okt. 2008

Batalo de Morgarten laŭ ilustraĵo de la Berna Kroniko

La Batalo de Morgarten la 15-an de novembro 1315 ĉe la pasejo Morgarten en Oberägeri, Kantono Zugo, estis batalo inter la Habsburgoj kaj la tri prakantonoj de la Svisa Ĵurkomunumo.

Antaŭhistorio de la batalo

Pri la antaŭhistorio de la batalo ekzistas kvar malsamaj teorioj, pri kiuj la historiistoj ĝis hodiaŭ ne interkonsentis.

Habsburgaj potencpostuloj

La teorio de la habsburgaj potencpostuloj eliras de la hipotezo, ke la Svisa Ĵurkomunumo estiĝis pro la luktoj de la svisaj prakantonoj kontraŭ la kreskanta potenco de la nobela familio de la Habsburgoj. Sur la fono de tiu teorio baziĝas cetere la legendo de Willhelm Tell de Friedrich Schiller. La Habsburgoj laŭ tiu hipotezo provis krei en la centro de Svislando kadre de la Sankta Romia Imperio teritorie kompaktan regnon kontrolante la Montpasejon Sankt-Gotardo.

La batalo mem

La Duko Leopoldo de Habsburgo kolektis en la habsburga pralando en la urboj Baden, Brugg kaj Araŭo armeon por puni la kamparanojn de la Svisa Ĵurkomunumo. En la iluzio ke nur kavaliroj rajtas batali kontraŭ kavaliroj kaj ke temas pri simpla punagado kontraŭ primitivaj kamparanoj Leopoldo ne pretigis sin al vera milito. La ĵurkomunumanoj siaflanke pretigis sin konstruante fortikaĵojn ĉe la diversaj montpasejoj kaj aliroj al centra Svislando. Nur la vojo tra Oberägeri restis pasebla libero. Ĉu tio estis embusko intenca aŭ ĉu al la ŝvicanoj nur mankis la tempon por fortiki ankaŭ tiun valon oni ne scias. Fakto estas, ke 7 jarojn post la batalo ankaŭ apud Morgarten oni konstruis defendosistemon, do tute ne veras, ke la ŝvicanoj pensis, ke Morgarten pli facile defendeblas ol la aliaj pasejoj. Fakto ankaŭ estas, ke la ĵurkomunumanoj atendis la ĉefarmeon de Leopoldo. Ili lasis pasi la longan armeokolonon por poste ataki ilin en mallarĝejo de la dorso. Per ilia nove inventita armilo la tiel nomita helebardo la ĵurkomunumanoj komencis efektivan buĉadon inter la habsburgaj kavaliroj, kiuj tiel ne havis la minimuman ŝancon apliki sian propran luktotaktikon. Laŭ la kronikoj pli ol 2000 habsburgaj soldatoj mortis sur la batalkampo dum la ŝvicanoj perdis nur 12 homojn. Eĉ se la fidindeco de tiuj-ĉi ciferoj estas viktimo de la tiama militpropogando, estas fakto, ke la batalo estis detrua malvenko de la habsburgoj.

Sekvoj de la batalo

La batalo ne portis la pacon kun Habsburgo, kiun la ŝvicanoj espersis. Tial la tri prakantonoj Urio, Svixo kaj Untervaldo renovigis sian kontrakton de 1291 per la Federacia Letero de la 12-a de decembro 1315, kiu unuan fojon estis verkita en germana lingvo.

Fontoj

Tiu-ĉi artikolo baziĝas sur la germanlignva teksto Schlacht am Morgarten, la historiaj lernolibroj de la Kantono Zuriko kaj la Historia Leksiko de Svislando.

Eksteraj ligiloj

grekeLa Batalo de Morgarten en la Historia Leksiko de Svislando