San Bernardino (montpasejo): Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 4: | Linio 4: | ||
|Bildklarigo=Gastejo sur la pasejkulmino de San Bernardino |
|Bildklarigo=Gastejo sur la pasejkulmino de San Bernardino |
||
|Alteco=2065 |
|Alteco=2065 |
||
|Koord={{Koordinatoj |
|Koord={{Koordinatoj gms|46|29|49|N|9|10|19|E}} |
||
|Lando=[[Svislando]] |
|Lando=[[Svislando]] |
||
|Montaro=[[Alpoj]] |
|Montaro=[[Alpoj]] |
Kiel registrite je 21:39, 14 okt. 2008
San Bernardino | |
---|---|
montpasejo | |
Alteco | 2065 m |
Koordinatoj | 46° 29′ 49″ N 9° 10′ 19″ O / 46.49694 °N, 9.17194 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 49″ N 9° 10′ 19″ O / 46.49694 °N, 9.17194 °O (mapo) |
Lando | Svislando |
Montaro | Alpoj |
Akvodislimo inter | Rejno kaj Moësa→Tiĉino→Pado |
Ligas | Koiro kaj Belinzono |
Infrastrukturo | Pasejstrato, aŭtoŝosetunelo, poŝtaŭto, restoracio |
San Bernardino estas montopasejo tra la Alpoj, kiu jam en la epoko de la Romia Imperio ligis la nordon kun la sudo de Eŭropo.
Priskribo
La pasejo ligas la Kantonon Grizonon en la nordo kun la Kantono Tiĉino en la sudo. La pasejo transiras la Alpĉenon inter la montoj Marscholhorn kun alteco de 2963 m s.m. en okcidento kaj Piz de la Lumbreida kun alteco de 2983 m s.m. en oriento. La pasejkulmino situas sur alteco de 2065 en Kantono Grizono. La San-Berardino-Pasejo estas la eŭropa akvodislimo inter la Atlantika Oceano en nordo kaj Mediteraneo en sudo kaj la lingvo-limo inter la germana kaj la itala lingvoj.
Historio
Jam la romianoj utiligis antaŭ dumil jaroj la larĝan pasejon. Ilia vojo, kiun oni utiligis ankoraŭ ĝis la mezepoko transpasis proksimume unu kilometron oriente de la hodiaŭa pasejstrato ĉe la piedo de Piz Ucello (kio signifas en Esperanto Monto Birdo). Senarbigoj altigis la lavangoriskon. Post la larĝigo de la vojo tra la ravino Viamala en la jaro 1473 la lokanoj devis agi kaj forigis la pasejvojon de la montpiedo al la mezo de la larĝa selo. En tiu epoko estis ankaŭ konstruita la preĝejo San Bernardino je la suda flanko de la pasejo. En la jaro 1770 la vilaĝoj Hinterrhein, Nufenen kaj Mesocco transformis la piedpadon trans la pasejo al veturebla strato. Per la financa subteno de la Reĝolando Sardinio inter la jaroj 1818 kaj 1823 la strato estis larĝigita kaj konstruita en la formo, kiu servas ĝis hodiaŭ por la aŭtotrafiko. Sur la pasejkulmino oni tiam starigis la pasejgastejon, kiu ankoraŭ hodiaŭ funkcias.
San-Bernardino-Tunelo
En 1967 estis malfermita la aŭtoŝosetunelo sub la San-Bernardino-Pasejo kun longeco de 6,6 km, kiel parto de la nacia aŭtoŝoseo A13. Ĝi estis la transalpa aŭtotunelo en Svislando kaj ankoraŭ hodiaŭ la dua plej grava svisa ligo inter nordo kaj sudo.