Ĉokolada kazeostangeto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PixelBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: it:Túró Rudi
Linio 37: Linio 37:


[[Kategorio:Hungario]]
[[Kategorio:Hungario]]
[[Kategorio:Dolĉaĵoj]]


[[de:Túró Rudi]]
[[de:Túró Rudi]]

Kiel registrite je 17:45, 16 okt. 2008

La Ĉokolada kazeostangeto estas ĉokoladokovrita dolĉeta-acideta kazeoforma stangeto, unu el la plej ŝatataj laktaj desertoj en Hungario. Ĝi estis origine pakita al aluminiaj lamenoj, ornamitaj kun ruĝaj makulpunktoj (tiel aperas la internacia nomo Dots)

La deserto nomiĝas origine en la hungara Túró Rudi kaj estas markonomo. La nomon Túró Rudi elpensis Sándor Klein, instruisto en la Budapeŝta Teknika Universitato.

Historio

La ideo de kazea deserto estiĝis en la Sovetunio, kie oni vendis deserton el kazeo-grasaĵo-butero kun nomo Eskimo. La ideon importis hungaroj kaj ekproduktis en Mátészalka, en 1968.

Post la privatigo de ŝtataj produktejoj, la markon akiris Danone kaj la dolĉaĵon produktas ekde 2002 ankaŭ en Pollando sub nomo „Danio Batonik”, la firmao Friesland en Rumanio kaj Slovakio sub „Dots”. Similaj produktoj ekzistas ankaŭ en aliaj landoj (kazeo+dolĉigaĵo).

Oficiala difino

La (Ĉokolada kazeostangeto) Túró Rudi konsistas el bovkazeo, eventuele el buterolaktokremo, sukero ktp., kun aldono de diversaj gustizaĵoj kiel ĉokolado- aŭ kakaomasa kovraĵo kaj estas preskaŭ cilindra deserta fromaĝoprodukto. La kazeoplenigaĵo devas esti je 50% (m/m) laktodevena. Sensorganaj postuloj:
Formo: preskaŭ cilindra, palta aŭ iom ripa stangeto.
Ekstero: la ĉokolado- aŭ kakaomaso plene kaj averaĝe kovras la kazeokorpon, ĝi bone adheriĝas, je premo milde rompiĝetas.
Koloro: la kazeomaso estas homogena blanka aŭ blankflava, okze de gustizo, kovena al la gustizaĵo.
Odoro: karakteriza je la kovraĵo.
Gusto: agrable dolĉeta-acideta, karakteriza je gusto kaj kovraĵo.

Konsisto

Grasomalriĉa kazeo 42%, kakaoenhava ĉokolada kovraĵo 36% (sukero, planta graso hidrogenizita, kakaopulvoro, emulgeaĵo: E 322, natursama vanilia aromo), sukero, butero, modifita maiza amelo: E 1412, natura citronaromaĵo, konservaĵo: E 202 kalia sorbato.

Túró Rudi en arto

  • kanto Túró Rudi de hungara muzikfrupo 100 Folk Celsius[1]
  • Túró Rudi, filmeto de János Kellár [2]
  • Túró Rudi, programgvidanto ĉe Tilos Rádió [3]

Referencoj

  1. la teksto
  2. paĝo de la filmeto
  3. [1]

Külső hivatkozások

  1. internacia fanpaĝo
  2. historio
  3. hungare
  4. hungare