Ejakulo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nuligis revizion 1983404 de Kerio (kontribuoj, diskutpaĝo)
Forviŝis la tutan entenon el la paĝo
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Ejaculation educational ani.gif|thumb|right|200px|Ejakulo]]
'''Ejakulo''' (el la [[latina]] ''eiaculatio'' [e:jakula:tio:] - ''elĵeto'') estas procezo de rapidega eligo de [[spermo]] el [[erektiĝo|erektiĝinta]] [[peniso]] en kelke da rapide sinsekvantaj elŝprucoj, kutime akompanataj de [[orgasmo]] sekve de seksa stimulado de la peniso. La ejakulo povas okazi ankaŭ memlibere dum dormo (vidu [[polucio]]) aŭ per stimulado de [[prostato]]. La ejakulo de peniso estas ebla sole post aŭ dum ties erektiĝo. Laŭ sciencistoj la ofta ejakulado povas malaltigi riskon de apero de [[kancero (medicino)|kancero]] de la prostato.

==Paso==
Dume la erektiĝo estas subinflue de [[parasimpato]], la ejakulo kaj aperaĵoj akompanantaj la ejakulon estas subinflue de [[simpato]].

===Ellaso===
La unua fazo de la ejakulo estas ellaso, kio estas elpremo de [[testika fluido]] el [[testiko]] tra [[spermodukto]], spermaj vezikoj en prostata parto de la [[uretro]] kaj el ĝi en malantaŭan parton de penisa parto de uretro. Dum la ellaso partoprenas [[glata muskolo]] de spermodukto kaj [[sperma veziko|spermaj vezikoj]]. Ili estas kontrahataj post aktivado el la simpataj eferentaj fibroj el la t.n. ejakula centro en [[mjelo|lumba mjelo]], kiu troviĝas en dorsaj segmentoj de simpato (L2-L3). La simpato ankaŭ efikas al la glata muskolaro de la prostato, kiu per siaj kontrahiĝoj tamen pliriĉiĝos la testikan fluidon je [[sekrecio]] el la propraj [[glando]]j, tamen ĝi partoprenas dum la ellaso, ĉar la uretro kondukas ankaŭ tra la prostato.

===La propra ejakulo===
Post la ellaso venas la propra ejakulo, kiu estas akompanata de granda seksa ekscitiĝo. La ejakulo estas farita per la glataj muskoloj, kiuj partoprenas la ellason (legu [[Ejakulo#Ellaso|pli supre]]), per la glata muskolaro de la uretro kaj kontrahiĝoj de [[skeleta muskolo|skeletaj muskoloj]]. Antaŭ la ejakulo okazos kontrahiĝo de la interna kontraha muskolo de [[veziko]], kiu estas el glata muskolaro. Krom la kulmina seksa ekscitiĝo okazas influe de la simpato plialtiĝo de [[korpovumo]] (plialtiĝo de [[korfrekvenco]], [[sistola volumeno]]), [[arteria tensio]], [[spirfrekvenco]] kaj plialtiĝo de [[tonio]] de la skeleta muskolaro. Influe de la plialtiĝinta muskolara agado okazas [[ŝvito|ŝvitado]].

===Orgasmo kaj ekscitiĝo===
{{ĉefartikolo|Orgasmo}}
La seksa ekscitiĝo (por la orgasmo tio validas ankoraŭ pli) estas preskaŭ ĉiam tre agrabla kaj kontentiga por la viro. La maksimuma seksa ekscitiĝo estas markata kiel [[orgasmo]]. Oni uzas francan terminon ''la petite mort'' (''la malgranda morto''). Ĉiu el la elŝprucoj estas kunigita kun ondo de seksa [[volupto]], precipe sur la peniso kaj en la ĉirkaŭa tereno. La unua kaj la dua kontrahiĝoj de la muskolaro de la spermodukto kaj de la uretro estas kutime la plej forta kaj eligos el la korpo la plej grandan kvanton de la spermo. Ĉiu plua kontraĥiĝo estas poste akompanata per malpli granda kvanto de la spermo kaj per malpli forta ondo de la ekscitiĝo. Kelkaj viroj dum la ejakulo elbuŝigas neintencajn sonojn kiel suspirado aŭ eĉ ekkrioj, kelkaj spertas kontrahiĝojn de la muskoloj sur diversaj partoj de la korpo, malofte sur la tuta korpo, sed regule kontrahiĝojn de [[anuso|anusa kontraha muskolo]].

== Ejakulaĵo ==
{{ĉefartikolo|Ejakulaĵo}}
La ejakulaĵo estas [[fluido]], kiu estas dum la ejakulo elŝprucita eksteren. Ĝi havas densan [[denseco]]n. La ejakulaĵo estas travidebla, preskaŭ blanka. La plej grava parto de la ejakulaĵo estas spermoj. Krom la spermoj troviĝas en la ejakulaĵo ankaŭ subtenantaj substancoj por la spermoj ([[fruktozo]], [[vitamino C]] kaj similaj), substancoj ebligantaj procezon de [[gravedeco|fekundigo]] kiel estas [[prostaglandino]]j, diversaj [[proteino]]j ks. Ĝi havas optimalan [[pH (kemia parametro)|pH]] por la spermoj (modere [[Bazo (kemio)|bazan]]). La bazon de la ejakulaĵo kreas la testika fluido, t.e. fluido el [[epididimo]] enhavanta la spermojn. Por la konsisto de la ejakulaĵo signife kontribuas glandoj de [[Reprodukta sistemo#Vira reprodukta sistemo|vira reprodukta sistemo]]: glandoj de spermaj vezikoj, prostataj glandoj, [[glandoj de Cowper]] kaj uretraj glandoj.

== Ligiloj ==
{{Commonscat|Ejaculation}}

=== Rilataj temoj ===
* [[Virina ejakulo]]
* [[Ejakulaĵo]]
* [[Spermo]]

{{Sekso}}

[[Kategorio:Orgasmo]]
[[Kategorio:Peniso]]

[[af:Ejakulasie]]
[[ar:قذف (أحياء)]]
[[bg:Еякулация]]
[[bs:Ejakulacija]]
[[cs:Ejakulace]]
[[cy:Alldafliad]]
[[da:Udløsning]]
[[de:Ejakulation]]
[[en:Ejaculation]]
[[es:Eyaculación]]
[[eu:Isurtze]]
[[fa:انزال]]
[[fi:Siemensyöksy]]
[[fr:Éjaculation]]
[[he:שפיכה]]
[[hr:Ejakulacija]]
[[hu:Magömlés]]
[[id:Ejakulasi]]
[[it:Eiaculazione]]
[[ja:射精]]
[[ko:사정 (생리학)]]
[[lt:Ejakuliacija]]
[[ml:സ്ഖലനം]]
[[nl:Ejaculatie]]
[[no:Ejakulasjon]]
[[pl:Ejakulacja]]
[[pt:Ejaculação]]
[[ru:Эякуляция]]
[[simple:Ejaculation]]
[[sk:Ejakulácia]]
[[sr:Ејакулација]]
[[sv:Ejakulation]]
[[ta:விந்து தள்ளல்]]
[[vi:Xuất tinh]]
[[zh:射精]]
[[zh-yue:射精]]

Kiel registrite je 04:35, 19 okt. 2008