Kjell Magne Bondevik: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: an:Kjell Magne Bondevik
Linio 13: Linio 13:
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1947]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1947]]


[[an:Kjell Magne Bondevik]]
[[cs:Kjell Magne Bondevik]]
[[cs:Kjell Magne Bondevik]]
[[da:Kjell Magne Bondevik]]
[[da:Kjell Magne Bondevik]]

Kiel registrite je 12:05, 20 okt. 2008

Kjell Magne Bondevik dum vizito en Usono ĉe ties tiama prezidento Bill Clinton

Kjell Magne Bondevik [çɛl ˈmaŋnə ˈbunəviːk] estas norvega politikisto. Li naskiĝis la 3-an de septembro 1947 en Molde, laŭ profesio origine estas pastro kaj apartenas al la Kristana Popola Partio (Kristelig Folkeparti). Laŭ ŝanĝiĝantaj koalicioj kaj plimultoj en la nacia parlamento, la Storting, inter la jaroj 1997 kaj 2000 kaj duafoje inter 2001 kaj 2005 li estis ĉefministro de la ŝtato Norvegio.

La 3-an de marto 2000 li devis demisii kaj transdoni sian postenon al la politikisto Jens Stoltenberg de la socialdemokratia Laborista Partio (Arbeiderpartiet), post kiam li en la parlamento perdis fidan voĉdonon en konflikto pri la norvegia energia ekonomio.

Post kiam la Laborista Partio dum la sekvaj parlamentaj balotoj de la jaro 2001 amplekse perdis voĉojn, la norvega reĝo Harald la 19-an de oktobro 2001 denove nomumis lin ĉefministro. Li gvidis malplimultan registaron en koalicio de la konservativuloj, la liberala Venstre-partio kaj lia propra Kristana Popola Partio.

Dum la parlamentaj balotoj de la 12-a de septembro 2005 lia koalicio perdis kontraŭ la opozicia partia ligo el Laborista Partio, la Maldekstraj Socialistoj (Sosialistisk Venstreparti) kaj la ekologie kaj kamparane orientita Centra Partio (Senterpartiet) - la 17-an de oktobro 2005 denove Jens Stoltenberg iĝis ĉefministro de Norvegio.