Patrinoj de Plaza de Mayo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 16: Linio 16:
[[fr:Mouvement des mères de la place de Mai]]
[[fr:Mouvement des mères de la place de Mai]]
[[gl:Nais de Praza de Maio]]
[[gl:Nais de Praza de Maio]]
[[he:האמהות מכיכר דה מאז'ו]]
[[ilo:Dagiti Ina ti Plaza de Mayo]]
[[ilo:Dagiti Ina ti Plaza de Mayo]]
[[it:Madri di Plaza de Mayo]]
[[it:Madri di Plaza de Mayo]]

Kiel registrite je 22:49, 24 okt. 2008

La movado konata kiel La Patrinoj de Plaza de Mayo estas movado kreita de Argentinaj patrinoj, kies filoj estis arestitaj kaj murditaj de la Argentina registaro dum la periodo de la "Malpura Milito" (1976-1983). Dum tiu periodo, la dekstra diktaturo kiu regis la lando arestis kontraŭleĝe milojn da homoj kiuj apartenis al la politika oposicio. Ili preskaŭ ĉiuj estis torturitaj, kaj multaj simple "malaperis", alivorte estis murditaj.

En 1977, kelkaj el la patrinoj de la malaperintoj komencis manifestacii en Plaza de Mayo, la ĉefa placo de Buenos Aires, antaŭ ol la Casa Rosada, la sidejo de la Argentina registaro. Ili postulis ke la registaro donu respondojn pri kio okazis al iliaj filoj. Unu el la fondintoj de la grupo, Azucena Villaflor, estis arestita mem de la registaro tuj poste, kaj ankaŭ malaperis.

Dum la jaroj, la movado de la patrinoj fariĝis internacie konata. Post la reveno de demokratio en 1983, la movado daŭre petis al la novaj registaroj ke ili donu respondojn pri kio okazis al iliaj filoj kaj arestu la kulpulojn.

En 2006, la ĉefa branĉo de la movado faris lastan jara manifestacio en Plaza de Mayo, deklarante ke de tiam ili ne plu farus ĉar la aktuala registaro ne estas kunlaboraciema kun ili. Tamen, estas pli radikala sekcio de la movado kiu havas radikalaj maldekstraj posicioj kaj deklaris ke ĝi daurigos ĝiajn manifestaciojn.