Vilhelmo Adelin: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Vilhelmo Adelin''' (n. 1103 - m. la 25-an de novembro 1120), sola legitima filo de Henriko la 1-a (Anglio) kaj lia edzino Matilda, kaj frato de la [[Imperiestr...
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
'''Vilhelmo Adelin''' (n. 1103 - m. la 25-an de novembro 1120), sola legitima filo de [[Henriko la 1-a (Anglio)]] kaj lia edzino [[Reĝino Matilda|Matilda]], kaj frato de la [[Imperiestrino Matilda]].
'''Vilhelmo Adelin''' (n. 1103 - m. la 25-an de novembro 1120), sola legitima filo de [[Henriko la 1-a (Anglio)]] kaj lia edzino [[Reĝino Matilda|Matilda]], kaj frato de la [[Imperiestrino Matilda]]. La nomo "Adelin" devenas de la anglo-saksa "Aetheling", signifikanta "Princo".


Li naskiĝis en [[Winchester]]. La normandaj baronoj malkontentis pro la edziĝo de lia patro al Matilda, kiu devenis de la anglo-saksa reĝa familio: por plikontentigi ilin, en 1113 Henriko fianĉigis Vilhelmon Adelin al la filino de Fulk, Reĝo de Jerusalemo kaj Grafo de [[Anĵuo]]: la edziĝo okazis en 1119.
Li naskiĝis en [[Winchester]]. La normandaj baronoj malkontentis pro la edziĝo de lia patro al Matilda, kiu devenis de la anglo-saksa reĝa familio: por plikontentigi ilin, en 1113 Henriko fianĉigis Vilhelmon Adelin al la filino de Fulk, Reĝo de Jerusalemo kaj Grafo de [[Anĵuo]]: la edziĝo okazis en 1119.

Kiel registrite je 12:13, 27 okt. 2008

Vilhelmo Adelin (n. 1103 - m. la 25-an de novembro 1120), sola legitima filo de Henriko la 1-a (Anglio) kaj lia edzino Matilda, kaj frato de la Imperiestrino Matilda. La nomo "Adelin" devenas de la anglo-saksa "Aetheling", signifikanta "Princo".

Li naskiĝis en Winchester. La normandaj baronoj malkontentis pro la edziĝo de lia patro al Matilda, kiu devenis de la anglo-saksa reĝa familio: por plikontentigi ilin, en 1113 Henriko fianĉigis Vilhelmon Adelin al la filino de Fulk, Reĝo de Jerusalemo kaj Grafo de Anĵuo: la edziĝo okazis en 1119.

La franca reĝo, Ludoviko la 6-a, klopodis devigi Henrikon omaĝi por Normandio, sed Henriko malinklinis. En 1115 Henriko sugestis ke Vilhelmo Adelin omaĝus (tiun jaron la normandaj baronoj agnoskis Vilhelmon Adelin kiel la heredonto de Henriko: la anglaj baronoj faris la saman la sekvantan jaron): post iom da milito, tiun proponon Ludoviko fine akceptis en 1120.

Post la morto de sia matro en 1118, Vilhelmo estis regento de Henriko en Anglio kiam ajn tiu forestis en Normandio.

La 25-an de novembro 1120 okazis katastrofo, kaj por Vilhelmo Adelin kaj por Anglio. Antaŭ ol veli de Normandio al Anglio, Vilhelmo Adelin kaj siaj kunuloj trinkis. La ŝipo estis la "White Ship" (Blanks Ŝipo) - la plej moderna kaj plej rapida ano de la reĝa ŝiparo. Nur post noktiĝo ili ekiris. En la mallumo, kun ebria helmisto, la ŝipo frapis rokegon. Vilhelmo kaj pluraj amikoj lanĉis remboaton, sed li reiris al la sinkanta ŝipo por savi sian duonfratinon, la grafino de Perche. Vilhelmop kaj pluraj aliaj ĵetis sin en la remboaton sed estis nun tro da homoj kaj ĝi renversis. Ĉiuj pereis.

Tiel mortis la heredonto de Henriko. Tiu rapide reedziĝis, al Adeliza, filino de Gotfredo la 1-a Duko de Leuven, sed ili ne havis infanojn. Henriko devigis siajn baronojn agnoski sian filinon Matilda kiel sia heredonto. Malgraŭ la baronaj promesoj, la nevo de Henriko, Stefano, pretendis la tronon, kaj rezultis longa enlanda milito.