Kutná Hora: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 78: Linio 78:
[[Kategorio:Urboj de Ĉeĥio]]
[[Kategorio:Urboj de Ĉeĥio]]
[[Kategorio:Turismaj lokoj en Ĉeĥio]]
[[Kategorio:Turismaj lokoj en Ĉeĥio]]
[[Kategorio:Monda heredaĵo (Ĉeĥio)]]
[[Kategorio:Monda heredaĵo en Ĉeĥio]]
<br clear=all>
<br clear=all>
{{Commons|Kutná Hora}}
{{Commons|Kutná Hora}}

Kiel registrite je 10:29, 28 okt. 2008

  • Koordinatoj: 49°57'N; 15°16'E Mapo
ISO
Kutná Hora

municipo en Ĉeĥio • municipo kun urbaj privilegioj • minejurbo • distrikta urbo • municipality with authorized municipal office • Czech municipality with expanded powers

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Kutná Hora
Fondita 1142
Poŝtkodo 284 01
Retpaĝaro http://www.kutnahora.cz
Demografio
Loĝantaro 21 109 (2 005)
Loĝdenso 648 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 49°57′N 15°16′O  /  49.95°N, 15.267°O / 49.95; 15.267 (Kutná Hora) (mapo) Koordinatoj: 49°57′N 15°16′O  /  49.95°N, 15.267°O / 49.95; 15.267 (Kutná Hora) (mapo)
Alto 254 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 33,071625 km² ( 330 7.1 625 ha) [+]
Kutná Hora (Tero)
Kutná Hora (Tero)
DEC

Eraro: nekonata formo ĉe linio 2; ĉiu linio devas komenci kun unu el: default, rect, circlepoly

Situo de Kutná Hora
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kutná Hora [+]
vdr

Kutná Hora (Pri tiu ĉi sono aŭskultu) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Mezbohemia regiono, 65km oriente de la ĉefurbo Prago, surborde de la rivereto Vrchlice. En 2005 ĝi havis 21 109 loĝantojn.

Unike konservita historia urbocentro de Kutná Hora estas konsiderata kiel arkitektura juvelo de tuteŭropa signifo. En 1995 ĝi estis enskribita en Liston de monda kulturheredaĵo de UNESKO.


Historio

Historio de la urbo estas ligita kun minado de riĉaj trovejoj de arĝento. Laŭ mito la arĝento trovis en teritorio de hodiaŭa urbo monaĥo de cisterciana monaĥejo (hodiaŭ ĝi staras en antaŭurbo, fondita en la jaro 1142), kiu dormante sonĝis, ke li promenas en la ĉirkaŭaĵo de la monaĥejo kaj la arĝento elkreskas kvazaŭ herbo el la tero kaj kiam li estis vekiĝinta, li vere trovis ĝin apud si. La minado estis en spaco de hodiaŭa urbo komencita en la 13-a jarcento kaj „arĝenta febro“ allogis multe da loĝantoj el vico da lokoj de Eŭropo. Ĉirkaŭ unuopaj minejoj ili fondis vilaĝojn, kiuj kunkreskis en urban tutaĵon. Tial Kutná Hora havas kompare kun laŭplane fonditaj urboj neregulan bazplanon kaj reton de stratoj, laŭ kiuj estas videble, ke ili devenas el kelke da devenaj vilaĝoj. En la jaro 1300 reĝo Venceslao la 2-a eldonas novan superan leĝaron Ius Regale Montanorum, kiu regulis regulojn de la mineja entreprenado kaj samtempe ĝi reformis monsistemon. Ĝisnunaj 17 monerstampejoj disŝutitaj en la tuta lando estis malfondita kaj en Kutná Hora estis fondita nova, la centra monerstampejo de Reĝlando ĉeĥa. Estis komencita stampado de nova, pli kvalita arĝenta monero nomata praga groŝo. La urbo fariĝas en mezepoko dank‘ al sia riĉeco la dua plej granda kaj plej grava urbo de la reĝlando. Pluan periodon de ekfloro la urbo travivas dum regado de reĝo Venceslao la 4-a, kiu en Kutná Hora ofte restadis havante ĉi tie pli grandan trankvilon de la ĉeĥa sinjoraro, kiu senĉese batalis kontraŭ li pro divido de potenco. En la jaro 1409 la reĝo eldonis ĉi tie la tn. Dekreton kutnohoran, per kiu li regulis rilatojn en Praga universitato. Kunkreinto de la dekreto estis ankaŭ Magistro Jan Hus. Periodo de nova disvolviĝo estas okazanta dum regado de Vladislao la 2-a Jagello, kiu estis ĉi tie surtronigita en landa koncilio en la jaro 1471 sur la ĉeĥan tronon. En la jaro 1485 ĉi tie kunvenas Kutnohora koncilio traktanta pri repaciĝo inter katolikoj kaj utrakvistoj. Ekde la 16-a jarcento profitig-kapableco de la minejoj en Kutná Hora sinkas kaj kun ĝi falas eĉ gloro de la urbo. En la jaro 1547 oni ĉi tie stampis la pragajn groŝojn lastfoje kaj en la jaro 1726 la monerstampejo estis plene fermita. Ĉefaj trafikvojoj en la 19-a jarcento evitis al Kutná Hora kaj la urbo tial dank‘ al malforta industriigo konserviĝis en malmulte difektita stato. Nuntempe en la urbo agadas filio de fabriko ČKD, filio de aŭtomobilfabriko de marko AVIA. En la jaro 1995 estis la urbo enskribita en Liston de monda kultura kaj natura heredaĵo de UNESCO.

Memorindaĵoj

  • Katedralo de Sankta Jakobo
  • Preĝejo de Sankta Barbara
  • Kapelo de Dia korpo
  • Kastelo nomata Norditala korto
  • Hrádek (Burgeto) - Ĉeĥa muzeo pri arĝento
  • Princa domo (artlernejo kaj koncertejo)
  • Ŝtona domo
  • Ŝtona akvoputo
  • Preĝejo de Sankta Johano Nepomucena
  • Monaĥinejo de ursulaninoj
  • Tombeja kapelo kun ostejo
  • Jezuita kolegio
  • Preĝejo de Dipatrino
  • Pestokolono
  • Monaĥejo en Sedlec kun katedralo de Ĉieleniro de Maria Virgulino
  • Muzeo pri alkemio

Kulturaj aranĝoj

  • "Kutnohorské stříbření" - Historia urba festeno (semajnfino ĉirkaŭ 21.6.)
  • Festeno de Sankta Venceslao - bunta kultura programo la lastan sabaton en septembro
  • Festivalo de klasika muziko - la tutan septembron

Famaj personoj

En Kutná Hora naskiĝis: Mikuláš Dačický el Heslov (15551626), Josef Kajetán Tyl (18181856, en lia naskodomo proksime de placo estas lokigita monumento), Jiří Orten (19191941), Miroslav Florian (19311999).