Akademio pro Interlingua: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8: Linio 8:
[[kategorio:eŭroklono]] [[kategorio: akademio]]
[[kategorio:eŭroklono]] [[kategorio: akademio]]
== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} http://www.googlegroups.com/group/academiaprointerlingua <!-- ia:Academia pro Interlingua ia->eo:Akademio pro Interlingvao ia:Academia pro Interlingua ia->eo:Akademio pro Interlingvao -->
{{el}} http://www.yahoogroups.com/group/academiaprointerlingua <!-- ia:Academia pro Interlingua in America ia->eo:Akademio pro Interlingvao _in_ _America_ ia:Academia pro Interlingua in America ia->eo:Akademio pro Interlingvao _in_ _America_ -->
{{el}} http://www.yahoogroups.com/group/academiaprointerlingua <!-- ia:Academia pro Interlingua in America ia->eo:Akademio pro Interlingvao _in_ _America_ ia:Academia pro Interlingua in America ia->eo:Akademio pro Interlingvao _in_ _America_ -->
{{el}} http://www.cafeshops.com/interlingua <!-- ia:CafeShops de Academia pro Interlingua ia->eo:_CafeShops_ _de_ Akademio pro Interlingvao -->
{{el}} http://www.cafeshops.com/interlingua <!-- ia:CafeShops de Academia pro Interlingua ia->eo:_CafeShops_ _de_ Akademio pro Interlingvao -->

Kiel registrite je 13:58, 28 okt. 2008

Giuseppe Peano, kreanto de Latino sen fleksio ekde 1909 ekpublikigis la revuon Discussiones . Samjare li elektighas kiel direktoro de la Akademi Internasional de Lingu Universal (Idiom-Neutral-Akademio), kiu akceptas la revuon de Peano kiel oficialan organon, kaj pli poste (1910) akceptas ankaŭ lian lingvon. Krome, oni aliigas la nomon de la lingvo: de Latino sine Flexione al Interlingua. Ankaŭ la nomo de la Akademio ŝanĝiĝas: ĝi nomiĝas ekde 1910 Academia pro Interlingua. Waldemar Rosenberger kaj kelkaj aliaj ne konsentas kun tiu evoluo: ili fondas novan periodajhon Progres, en kiu ili ellaboras kaj prilaboras idon de Idiom Neutral: Idiom Neutral Reformed. Sekve en 1910 la Akademion pro Interlingvo (Academia pro Interlingua) iĝis posteumo de l' Akademi Internasional de Lingu Universal (Internacia Akademio de universala lingvo), kiu propagandis la Idiom Neutral. De sia vico, la Idiom-Neutral-Akademio estis posteumo de la Kadem Volapüka (Akademio de Volapuko).

Cetere la nova Akademio ne ricevis nur novan nomon, sed ankau novan statuton. En 1909-1910 la konsisto de tiu akademio ŝangsigsis. Per jara pago ĉiu ajn tion deziranta povis aliĝi kaj iĝi akademiano; krome la celo de la Akademio ne estis plu evoluigi au flegi lingvon, sed simple diskuti pri io ajn koncernanta eŭroklonan lingvoplanadon. Pro tio la sinteno de la Akademio iĝas ĉiam liberala: en ĝia organo aperas artikoloj en multaj planlingvoj, grand-parte pausaĵoj, plibonigoj au idoj de Latino sen fleksio. La Unua mondmilito haltigas la laborojn de la Akademio inter 1915 kaj 1921. En 1913 la revuo Discussiones malaperis: ĝin anstataŭas la de Peano redaktita Academia, inter 1914 kaj 1927. Fine, oficiala organo de la Akademio iĝis Schola et Vita, kiun redaktis la italo Nicola Mastropaolo (1926-1939). La Akademio de Interlingvo malaperis definitive dum la Dua mondmilito. En 1958 alvoko aperinta en Utrecht (Nederlando) provis rekunigi la restantajn amikojn de Latino sen fleksio, sed ĝi restis seneĥa: la lastaj Peano-anoj verŝajne aliĝis al la samnoma, sed pli lastatempa IALA-Interlingvao.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.googlegroups.com/group/academiaprointerlingua greke http://www.yahoogroups.com/group/academiaprointerlingua greke http://www.cafeshops.com/interlingua greke http://www.interlingua.com greke http://www.interlingua.us