Slava epopeo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e korekto de la ligilo al la bildaro
Linio 5: Linio 5:
En la TTT-ejo de la kastela muzeo
En la TTT-ejo de la kastela muzeo


http://www.moravsky-krumlov.cz/html/epopej/
http://www.mkrumlov.cz/index1.php?id=552


oni povas vidi duonon de la kolekto, nome bildojn:
oni povas vidi duonon de la kolekto, nome bildojn:

Kiel registrite je 09:20, 30 okt. 2008

Slava epopeo estas ciklo de dudek grandaj pentraĵoj de la ĉeĥa pentristo Alfons Mucha, kiujn li pentris en la kastelo Zbiroh en okcidenta Bohemio kaj kiuj nun troviĝas en la kastelo de Moravský Krumlov.

La pentristo pensis pri la ciklo jam ekde 1900, sed nur en 1910 li revenis el Francio kun sia familio, luis atelieron en kastelo super urbeto Zbiroh kaj dum 18 jaroj pentris sian ĉefverkon. Tiun li poste donacis al la ĉeĥa nacio kaj konfidis al Prago, kie la verko estis prezentita en Foireja Palaco (1928). En 1938 la urbo sukcesis la verkon kaŝi antaŭ faŝistoj kaj post la dua mondmilito la Galerio de Prago pruntis la verkon al la kastelo de Moravia Krumlov, kie ĝi estas prezentata ekde 1963. Nun aperis tendencoj revenigi la verkon al Prago, sed tie ne estas samkvalitaj ĉambroj kiel en Krumlov.

En la TTT-ejo de la kastela muzeo

http://www.mkrumlov.cz/index1.php?id=552

oni povas vidi duonon de la kolekto, nome bildojn:

1. SLAVOJ EN SIA PRAPATRUJO
(Inter turana knuto kaj gota glavo)

2. SOLENO DE SVATOVITO EN RUJANO
(Kiam la dioj militas - savo en la arto)

4. LERNEJO DE MORAVIAJ FRATOJ EN IVANČICE
(16-a jc.) (Lulilo de la Biblio el Kralice)

7. ENKONDUKO DE LA SLAVA LITURGIO
(Laŭdu Dion patralingve)

8. POST BATALO APUD GRUNDWAL (1410)
(Nord-slava solidareco)

10. JAN MILIČ EL KROMĚŘÍŽ
(mort. 1374) (Monaĥejo el malĉastulejo)

11. MITINGO ĈE KRUCOJ (1419)
(Magio de la vorto. Utrakvistoj.)

12. PŘEMYSL OTAKAR II-a, REĜO FERA KAJ ORA (1253-1278)
(Ligo de slavaj dinastioj)

18. GEORGO DE PODĚBRADY
(1420-1471) (Reĝo por popolo de ambaŭ eklezioj)

19. ĴURO DE "JUNULARO" SUB SLAVA TILIO (1894)
(Slava renesanco)

20. APOTEOZO EL LA HISTORIO DE SLAVOJ
(Kvar epokoj de la slavaro en kvar koloroj)